En retejo de Biblioteko Molera, ni enretigis gazeton Voĉo de kuracistoj. En la jaro 1909 ĝi havis pli ol 1000 abonantojn. Tute ne bagatela nombro por esperantlingva fakrevuo por kuracistoj! http://bibliotekomolera.org/vocodekuracistoj.html Mi ankaŭ verkis artikolon samteman en mia blogo: https://bibliotekoj.org/esperantajbitoj/vocoj-de-kuracistoj.html La jarkolekto de 1908, kiu aperis ene de pola gazeto Głos Lekarzy jam legeblis ĉe la retejo de Aŭstria Nacia Biblioteko: https://digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_8646999 La lasta numero de Voĉo de Kuracistoj en Biblioteko Molera estas tiu de aŭgusto 1911. Laŭ Takács aperis entute 60 kajeroj inter 1908 kaj 1911. Tio ne eblas. Laŭ nekrologo aperinta en Medicina Internacia Revuo (1930/2, p. 2) Voĉo de Kuracistoj aperis ĝis 1912. Amike, Javier Guerrero Felietonoj D-ro Benedikt Dybowski: «Popola kuracado de sifiliso en Kamĉatka», aldono al n-ro 3 (marto 1909), p-oj: 4 D-ro Jan Stella-Sawicki: «Je noktomezo»; Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (I), aldono al n-ro 5 (majo 1909), p-oj: 4 Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (II), D-ro Jan Stella-Sawicki: «Sekreto kuracista», aldono al n-ro 7 (julio 1909), p-oj: 4 Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (III), D-ro Jan Stella-Sawicki: «La paradizo de Mahometo», aldono al n-ro 8 (aŭgusto 1909), p-oj: 4 Bronisław Piłsudski: «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» (IV), D-ro Jan Stella-Sawicki: «En tria semajno post la edziniĝo», aldono al n-ro 8 (aŭgusto 1909), p-oj: 4, D-ro Fels: «Aforismoj kuracistaj», aldono al n-ro 12 (decembro 1909), p-oj: 4