TEFLORO

2

Redaktoro: Zhang Xuesong

Telefono: +86-376-8821553

XINYANG ESPERATNO-ASOCIO

Nov.'2002

Socikultura movada revuo


Enhavo

Movado:

Esperanta PEN-Centro kunvenis en Sofio

Monda Turismo Malfondighas

Autuna Kunveno de Finnlandaj Esperantistoj

Unika Prelego en Kopenhago

Prozoj: Paseo(dulingve)

La Suno por la Koro(dulingve)

Vivu en Chinio Jen Chinujo

Poemoj: La Trola Familio

La Ruza Muso

Sub la Rugha Flago

Poemprozo: Patro

Humuro: Lingvobaro

Anekdotoj

Azia Rondo Familia

Esperanta PEN-Centro kunvenis en Sofio

En lokalo afable disponigita de Bulgara E-Asocio kunvenis verkistoj el diversaj landoj (ech el la fora Svedio) por la asembleo de la Esperanta PEN en Sofio, 15 septembro 2002.

La asembleo debatis pri la nuna stato de la E-literaturo kaj de PEN-Klubo ghenerale. Ghi decidis prioritate aktivi por la kandidatigo de William Auld al la Nobel-premio pri literaturo: simbola batalo, tamen tre oportuna por informadi pri nia lingvo kaj ghia literaturo. Ghi ankau elektis la lokon kie okazigi la PEN-Mondkongreson, organizotan de E-verkistoj post kelkaj

jaroj. Estis aprobita ankau la partopreno en la ekspozicio "Ducent numeroj de Literatura Foiro", okazonta premiere en Bulgario post kelkaj monatoj, che prestigha internacia institucio.

Aprobinte la raportojn, la Asembleo renovigis la organojn. William Auld farighis honora prezidanto de la Esperanta PEN; Istvan Nemere, prezidanto; Tomasz Chmielik, vicprezidanto; Judit Felszeghy, sekretario-kasisto. Kooptitaj komitatanoj: Giorgio Silfer, por rilatoj kun PEN Internacia; Ljubomir Trifonchovski, chefredaktoro de "Literatura Foiro" (kiu funkcias ankau kiel organo de la Esperanta PEN). Novaj revizoroj estas Julian Modest kaj Venelin Mitev.

La kunveno disvolvighis en tre bona etoso kaj certe markis la komencon de nova etapo.

----Heroldo Komunikas

Monda Turismo Malfondighas

Andrzej Grzebowski

La 22-an de septembro 2002 en Bydgoszcz okazis Eksterordinara (13-a) Ghenerala Kunveno de la Internacia Asocio "Monda Turismo", kiu decidis malfondi la asocion.

La asocio fondighis en Vieno en la jaro 1970, kaj ekde la jaro 1975 (do dum 27 jaroj, dekfoje elektata) prezidis ghin Andrzej Grzebowski. Pasintjare pro la septembra terorisma atako en Novjorko malgrandighis aviadila turismo. Chi-jare -- pro ekonomia krizo en Pollando, pro falo de la kurzo de zloto rilate al eksterlandaj valutoj kaj pro okazintaj julie kvar tragikaj katastrofoj de polaj busoj eksterlande -- malkreskis ankau je 50% busa turismo, pro kio multaj vojaghoficejoj en Pollando bankrotis. Ankau che "Esperantotur" (Turisma Servo de "MT") multaj klientoj rezignis pri la vojaghoj, kaj aldone la buskompanioj plialtigis prezojn -- kio kauzis, ke auguste jam ses busgrupoj de "Esperantotur" ne forvojaghis kaj "Monda Turismo" farighis nepagipova kaj devis tion anonci al jughejo petante verdikton pri bankroto. Do, ne plu eblis funkciado de "MT", kiun 80-procente financis polaj turistoj de "Esperantotur-MT". Tamen al chiuj turistoj, kiuj ne vojaghis, la asekur-kompanio redonis la tutan enpagitan monon, kio estis la plej granda sub-vencio por "MT".

En 2001 "Monda Turismo" enspezis plo ol 300.000 USD, sed la kostoj estis pli ol 320.000 USD, nur la eldono kaj dissendo al 3000 adresoj tra la mondo de "Turisma Esperanto-Kalendaro" kostis chiujare pli ol 5000 USD, do por vivteni "MT" necesus pligrandigi signife internaciajn Esperanto-vojaghojn au ricevi chiujare subvenciojn de po 20.000-50.000 USD. Eble trovighos alia centro en la mondo, kiu povos disvolvi plue la agadon.

Dume por daurigi internacian Esperanto--turismon estis fondita Internacia Klubo "Esperantotur" che Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, kiu klopodos transpreni la agadon. Oni elektis jenan konsilion de la klubo: prezidanto Andrzej Grzebowski (PL), vicprezidantoj Augusto Casquero de la Cruz (ES) kaj Marcel Delforge (BE), sekretario Alojzy Szulc (PL), kasisto Paulina Barska (PL), membroj Daniela Emler (PL), Anna Gabanska (PL), Halina Gorecka (RU) kaj Mara Timermane (LV). Cetere en la akceptita okparagrafa rezolucio, en la lastaj du paragrafoj oni rekomendis pluan agadon che la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, se ne estos pli bonaj financeblecoj por la internacia Esperanto-turismo.

Valoras aldoni, ke realigadon de "Esperantotur"-vojaghoj, chefe aviadilaj, transprenis Buroo de Vojaghantoj "Flugo" en Bydgoszcz, kaj jam autune flugos grupoj al Australio, Suda Azio, Chinio, Suda Ameriko kaj Meza Ameriko. Do, la Internacia Klubo "Esperantotur", str.M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, tel./fax (48-52) 3461151, atendas Viajn proponojn pri Internacia Esperanto-turismo.

Autuna Kunveno de Finnlandaj Esperantistoj

Taivalkoski, 21.-22.9.2002

[Finnlando] Saliko

Autunaj Tagoj, la chiujara finnlanda Esperanto-evento, okazis en la nordorienta komunumo Taivalkoski en septembro. La komunumo kovras 2665 kvadratajn kilometrojn, el kiuj pli ol 200 konsistas el lagoj kaj riveroj. La proksimume kvinmila loghantaro troveblas en kelkaj vilaghoj kaj ekster ili tre dise inter marchoj kaj arbaroj, la averagha denseco po 2,1 homoj kvadratkilometre. Do, tie chiu homo havas 500-oble pli da spaco ol ekzemple en Roterdamo. La partoprenantoj de la Autunaj Tagoj bezonis propran buson, per kiu ili estis komforte transportitaj de la urbo Oulu al Taivalkoski (154 km)kaj reen, kaj de unu interesa loko al alia en Taivalkoski. Al/de Oulu multaj sudfinnlandanoj veturis 500-600 kilometrojn per trajno.

El la vilaghoj de la municipo Taivalkoski Metsayla estas la plej esperantista. En la loka E-grupo aktivas dekkvino da homoj, de infanoj gxis plenkreskuloj. Ili studas la Internacian Lingvon, gastigas vizitantojn, retumas, korespondas, prizorgas la Arbaron de Zamenhof. Ghojigaj estas la lignaj shildoj, kiujn ili multloke starigis: BONVENON, VILAGHVENDEJO, ARBAR-BAR' (kafejo kun prezolisto en E-to), SALMOJ (char unu el ili bredas kaj vendas trutojn kaj salmojn), TRANOKTEJO, MUZEO, k.a. En Taivalkoski oni vivtenas sin per agrikulturo, forstado, boacbredado, fishbredado, turismo. Kompreneble tie troveblas ankau pastoroj, instruistoj, oficistoj, komercistoj kaj vendist(in)oj, bibliotekistoj,kuracistoj, flegistoj kaj aliaj "geservistoj", kiujn ni chiuj bezonas. La shatokupoj de multaj el ili estas migrado, kolektado de beroj kaj fungoj, fishkaptado, chasado, skiado, kanuado kaj boatado.

Kalle (Karlo) Paatalo (1919-2000), unu el la plej legataj finnaj verkistoj, estas la plej fama Taivalkoski-ano. El malrichaj vivkondichoj li farighis aprezata priskribisto de la malfacila vivo kaj peza laborado en la rigora arbara medio de nordorienta Finnlando. La entuziasmaj legantoj kunvenas chiujare por vizitadi la scenojn de liaj romanoj, auskulti prelegojn pri li kaj lia arto, kaj por kune ghoji pri komuna intereso. Ankau ni esperantistoj vizitis lian infanaghan hejmon, nuntempe muzean. Tie ni vidis, kiel modeste la familio vivis en la unua duono de la 20a jarcento. Por dormi kaj kuiri ili vintre uzis nur unu malgrandan chambron, kiun hejtis masiva brika fajrejo. Sur la muroj nun videblas iliaj chiutagaj forstistaj laboriloj kaj ankau la eluzitaj dorsosako kaj teko de la verkisto, kaj sur la planko staras peza ligna laboril-kesto, char la unua profesio de la verkisto estis tiu de konstrumajstro. Ekstere, sur la lagobordo, staras nigra ferokaldronego, kie la patrino boligadis blankajn tolajxojn kun lesivo, por poste gargari ilin en la malvarma lago. Proksime staras statuo pri arbarlaboristo, kiu per sia bastonego regas la flosantajn arbotrunkojn dum ties vojagho al iu segejo au fabriko. La statuo estis donacita de la verkisto mem, omaghe al la penega kaj danghera laborado de liaj antauuloj kaj samtempuloj.

La libroj de Paatalo ne facile tradukeblas pro la dialekta kaj speciala vortaro. La tradukisto same kiel la leganto devus koni la vivmanieron kaj la naturon de tiel nomata finna Koillismaa (Nordorientujo) kaj multajn terminojn, ilojn kaj okupojn, kiujn oni bezonis en la arbaro kaj sur la riveroj kaj lagoj. El la giganta verkaro (i.a. trideko da romanoj) nur eroj haveblas en angla kaj maria lingvoj. Kalle Paatalo sciis, ke por farighi verkisto oni bezonas ne nur talenton sed ankau edukadon kaj trejnadon. Tial la Verkista kaj Kultura Instituto, kiu portas lian nomon, okazigas kursojn pri lingvaj, skribaj kaj eldonaj scioj. La kursoj povas esti surlokaj au korespondaj, kaj ili helpas aperigi mem-eldonajhojn kaj verkojn de novuloj. Krome, la instituto instigas geknabojn verki fabelojn en la finna, sveda au samea lingvoj. La plej bonajn fabelojn kaj ties verkintojn oni omaghas per festego, kutime en la tago de Satu (=fabelo), kiu knabina nomo ne estas malofta en Finnlando. Ekde la jaro 2000 Esperantolernantoj rajtas sendi siajn verkajhetojn al la speciala E-brancho de la konkurso. En 2000 unu el la gajnintoj de tiu brancho, la kroata knabineto Stefani, vizitis la premiofeston kaj kelkajn lernejojn en Taivalkoski.Krom tio, la Instituto planas helpi finnaparolantojn en rusia Karelio prizorgi la lingvan ghustecon de iliaj eldonajhoj.

En unu el siaj libroj la verkisto Paatalo rakontas la tragikan historion de la junulo Kalle Hoikkala, amiko de Petalo kaj supozeble la unua esperantisto en Taivalkoski. Kiel soldato la junulo en la dua mondmilito estis aligita en biciklista kompanio, kvankam li ne sciis bicikli. La samtrupanoj tiel kruele chikanis lin pro lia mallerto, ke li, post kelkaj vanaj provoj rapide lerni bicikli, dronigis sin en la apuda lago. Liaj gepatroj ne havis sufiche da mono por transportigi la mortinton en la hejmkomunuman tombejon, kaj li estis enterigita en la soldatserva urbeto.

Alia tragika rakonto, kun kiu la esperantistoj konatighis per la videofilmo "Reveno al Finnlando", temis pri dummilita fervojkonstruado. La 171-kilometra fervojo, kiun oni intencis konstrui en 3 monatoj por provizi germanajn soldatojn en la nordo, postulis tri jarojn kaj ni-ne-scias-kiom da homaj vivoj. Fine oni nomis ghin la Fervojo de Suferado kaj Morto. La konstrulaboristoj estis chefe rusaj militkaptitoj kaj polaj civilaj kaptitoj.Kvankam la relojn oni poste malfiksis kaj uzis por aliaj celoj, la memoroj pri la kruelajhoj kaj suferajhoj ne facile forvishighas. En 1991, helpe de Esperanto kaj pola transvivinto J. Molka estis farita videofilmo pri la okazintajhoj: malsato, frostego, punlaboro kaj aliaj punoj kaj pri la proksimula helpado de kelkaj kuraghaj lokanoj.

Romantika rakonto estas tiu pri la perloserchisto Konrad Hollo, kiu en 1925 trovis grandan perlon en la konko, kiun li kaptis en la rivero Korvuanjoki. Per la perlo li achetis terenon kaj domon, kiujn li poste tamen vendis, por povi daurigi malpli sekuran kaj pli ekscitan vivon. La perlo, kies diametro estis 10,5 milimetroj, drivis pli kaj pli foren kaj supozeble farighis parto de iu regha krono en Svedio au Britio. Oni taksas, ke la prezo de la perlo nun egalus chirkau okdek naudek mil eurojn. La perlo pezis 36,6 granojn (1 grano=0,06 gramo).

Dum jarcentoj la rivero Korvuanjoki, richa je fishoj kaj konkoj, nutris kaj dungigis la lokanojn. Ghi portis gudron al shipoj atendantaj marborde kaj per ghi oni flosigis arbotrunkojn al la segejoj. Ghuste pro la transportado de la ligno la rivero estis senshtonigita en la 1950aj jaroj, kaj tio draste malpliigis la fisharon kaj preskau ekstermis la konkojn. Antau tri jaroj oni komencis restauri la riveron. Oni plantis en ghin lokajn fragmitojn, sinkigis en gxin falintajn arbotrunkojn, remetis la shtonegojn en la riverfluon, esploris la kvaliton de la akvo. Oni kolektis la restantajn konkojn de la rivero kaj replantis ilin en la plej favoraj lokoj lau kvinkilometra restaurita riverfundo. Oni ankau enakvigis trutidojn, char la konkidoj bezonas trutojn por transvivi sian unuan vintron en ties brankoj. Printempe la konkidoj sinkas en la gruzon de la riverfundo, kie ili kreskas 2-3 jarojn antau ol farigxi konketoj. Tiuj kreskas pliajn dekkvinon da jaroj por farighi seksmaturaj, kaj la plej maljunaj perlokonkoj povas aghi 80-100 jarojn. La perlokonko farighis la protektata simbolo de la rivero kaj de la vilagho Metsayla. La vilaghanoj vendas nur argilajn imitajhojn kiel memorajhojn al turistoj.

La plej charma kaj vizitinda loko al esperantisto en Metsayla estas la Arbaro de Zamenhof, kiun oni nomas ankau Fabelarbaro, char tie alternas mistera krepusko kaj lummakuloj sub grandegaj piceoj. Sur unu stumpo sidas ligna sciuro, supre sur iu trunko videblas strigo kaj pego, du amikaj helikoj eligas siajn kornetojn, leporo ne timas nin, kaj chirkaue staras Arboj de Egaleco, Homaj Rajtoj, Paco, UEA, kaj de la landoj, kies civitanoj jam vizitis la Arbaron. Nun unu arbo estis dedichota al la Esperanto-Asocio de Finnlando, kies prezidantino Anna Ritamaki rajtis elekti la dedichoton. Chirkau bivakfajro ni kunkantis, akompanite de akordiono kaj amuzite de la infanoj grimpantaj sur arbostumpoj kaj shtonegoj. (Historio "Kiel estighis Arbaro de Zamenhof" troveblas en Juna Amiko sept. 2001.)

Manghajhoj tipaj de Nordorienta Finnlando estas salmajhoj, trutajhoj kaj aliaj fishajhoj, speciala diskoforma rostita fromagho, kiun oni pecigas kaj faligas en sian kafotason, por poste per kulereto kapti la iom molighintajn pecojn. (Char la formo de la fromagho similas al la krespoforma norda hordeopano, finnoj nomas la fromaghon panfromagho.) Kutimaj nordaj festopladoj estas ankau boacajhoj kaj diversaj pladoj faritaj el sovaghaj beroj, inter kiuj la plej tipaj estas la marchaj beroj oksikoko (rugha, iom kiel vakcinio) kaj kamemoro (orangha, iom kiel frambo au rubuso). En Laponio kaj nordorienta Finnlando kafo estas tre shatata kaj ofta trinkajho inter kaj post manghoj, prefere kun dolchajhoj.

Ni vidis boacojn kaj boacarojn apud la autovojo. Taivalkoski situas en "boacbredejo", t.e. la norda parto de Finnlando, kie boacbredado estas permesata kaj respektata. La someron la bestoj pasigas libere en la arbaro kaj sur la marchoj. Ili tamen somere tre shatas la larghajn vojojn, char tie la kuloj malpli multas, danke al la vento kaj la aerkurentoj post kaj inter la veturiloj. Por la vintro la bredistoj arigas ilin proksime al la bienoj kaj vilaghoj, por ke oni povu pli facile manghigi ilin, se ili ne kapablas mem nutri sin pro la dikega negho. Tial la boacoj iom alkutimighas al siaj mastroj vintre, sed somere kaj autune ili estas fughemaj. Oni diras, ke boaco estas chiam duonsovagha besto. Ghi manghas herbojn, fungojn, likenojn, grenojn. Printempe, kiam naskighas la boacidoj, la boacino povas esti melkita, sed ghi donas nur du decilitrojn da lakto tage. Laponoj kaj sameoj antaue kutimis melki boacinojn kaj uzi la lakton kiel kremon en la kafo au por fari fromaghojn. Nuntempe boaco estas bredita chefe por siaj viando, felo, kornoj, ostoj. Iuj bredas boacojn por logi turistojn au nur char ili mem tre shatas la beston. En praktiko motorsledoj anstatauis boacojn kiel sharghoportistoj kaj trafikiloj, sed boacoj reprezentas jarmilojn da tradicioj kaj parta nomadeco. Kelkaj urbanoj kaj infanoj en la sudo vidas boacon kiel iom tabuan fabelobeston de Julavo/Sankta Klauso, char en ilia kapo sonadas la konata kanzono pri la rughnaza, lumportanta Rudolfo-boaco kaj ilin erarigas la nenaturaj bildoj de kristnaskaj kartoj kaj fabeloj.

En la unua kunventago la esperantistaron favoris bela autuna vetero kaj la kolorshanghigho de la folioj, kiuj jam flave, oranghe, purpure kaj rughe flamis surtere kaj sur arboj kaj arbustoj. Akraokulaj naturobservantoj rimarkis kelkajn negherojn en la aero kaj maldikan glacion en fosajhoj. En la dua tago pluvetis. vizitis malnovan vendejegon Jalava, kies posedantoj klopodas por rekrei kaj gardi la etoson de pasintaj jardekoj kaj ech de jarcentoj, kiam la achetantoj venis de malproksime kaj deziris manghi kaj tranokti en la vendejaj chambroj. En tiu vendejego oni trovas muzeajn objektojn, kiuj rememorigas maljunulojn pri la pasintajhoj kaj amuzas kaj interesas pli junajn klientojn.

Parto el la partoprenintoj de la Autunaj Tagoj en Taivalkoski tranoktis en la hotelo Taivalvaara, kiu situas en la sama konstruajho kiel la Instituto Paatalo, sur la plej alta monteto de Taivalkoski. La monteto taugas kiel skicentro por komencantoj, familioj kaj infanoj. Ne malproksime troveblas pli krutaj kaj pli altaj deklivoj por spertuloj. La alia parto de la partoprenintoj tranoktis en la feriejo Saija, kiu estas trankvila loko konstruita sur la bordo de Riverlago, t.e. largha kaj apenau fluanta riverejo. Ghi akceptas grupojn, kiuj deziras migri en la arbaro, konatighi kun la pejzaghoj de la verkisto Petalo, remi , kanui, skii, lupreni motorsledojn au hundojn por ekskursoj en la sovaghejoj, manghi bone kaj hejmece, sauni kaj tranokti en tradiciaj trabodomoj en moderna komforto.

La temo de la chi-jara kunveno estis Agu loke - pensu globe. La esperantistoj de Taivalkoski bonege prezentis sian multflankan agadon ne nur esperantistan, la sekretariino de EAF sciigis la partoprenantojn pri la agado kaj informiloj de la aliaj finnlandaj E-kluboj, societoj kaj grupoj, kies membronombroj varias inter 5 kaj 55. En la tutlanda asocio EAF membras ankau homoj, kiuj neniun grupon alighis, plej ofte pro la grandaj enlandaj distancoj. Entute la Esperanto-Asocio de Finnlando havas sescenton da membroj. UEA en Finnlando havas pli ol kvindek delegitojn, kaj dekkvino da gastigantoj alighis al la Pasporta Servo. Kiom globe ni pensas, tio estas pli malpli persona afero.

Unika Prelego en Kopenhago

La 16-an de septembro 2002 Sven Ziegler, prez. de Alta Kortumo de Danio (tre konata, char ofte li donas sian ekspertizon en la dana televido) kaj membro de la „Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, prelegis en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo. La titolo estis: La Supera Kortumo en la dana jura sistemo. Pro la fakto, ke la temo ja estis tre ampleksa kaj tute speciala estus tro komplike chi tie raporti. Tamen, post la tre interesa prelego oni starigis al Sven Ziegler multajn demandojn kaj ekestis tre vigla diskutado. (Birthe Lapenna)

往 事

冰心

每次拿起笔来,头一件事忆起的就是海。我嫌太单调了,常常因此搁笔。

每次和朋友谈话,谈到风景,海波又侵进谈话的岸线里,我嫌太单调了,常常因此默然,终于无语。

一夜和弟弟们在院子里乘凉,仰望天河,又谈到海,我想索性今夜彻底的谈一谈海,看词锋到何时为止,联想到何处为极。

我们说着海潮,海风,海舟……最后便谈到海的女神。

涵说,假如有位海的女神,她一定是艳如桃李,冷若冰霜。我不觉笑问,这话怎讲?涵也笑道,你看云霞的海上,何等明媚;风雨的海上,又是何等的阴沉!

杰两手抱膝凝听着,这时便运用他最丰富的想象力,指点着说:……她住在灯塔的岛上,海霞是她的扇旗,海岛是她的侍从;夜里她曳着白衣蓝裳,头上插着新月的梳子,胸前挂着明星的璎珞;翩翩地飞行于海波之上……”

楫忙问,大风的时候呢?杰道:她驾着风车,狂飚疾转的在怒涛上驱走;她的长袖拂没了许多帆舟。下雨的时候,便是她忧愁了,落泪了,大海上一切都低头静默着。黄昏的时侯,霞光灿然,便是她回波电笑,云发飘扬,丰神轻柔而潇洒 ......”

这一番话,带着画意,又是诗情,使我神往,使我微笑。

楫只在小椅子上,挨着我坐着,我抚着他问,你的话必是更好了,说出来让我们听听!他本静静的听着,至此便抱着我的臂儿,笑道,海太大了,我太小了,我不会说。

我肃然----涵用折扇轻轻的击他的手,笑道,好一个小哲学家!

涵道:姊姊,该你说一说了。我道,好的都让你们说尽了----我只希望我们都象海!

杰笑道,我们不配做女神,也不要艳如桃李,冷若冰霜的。

他们都笑了----我也笑说,不是说做女神,我希望我们都做个海化的青年。像涵说的,海是温柔而沉静。杰说的,海是超绝而威严。楫说的更好了,海是神秘而有容,也是虚怀,也是广博 ......”

我的话太乏味了,楫的头渐渐的从我的臂上垂下来,我扶住了,回身轻轻地将他放在竹榻上。

涵忽然说:也许是我看的书太少了,中国的诗里,咏海的真是不多,可惜这么一个古国,上下数千年,竟没有一个海化的诗人!

从诗人上,他们的谈锋便转移到别处去了,我只默默的守着楫坐着,刚才的那些话,只在我心中,反复的寻味----思想。

P a s e o

Verkis Binxing

Tradukis Cui Jiayou

Chiufoje kiam mi prenis mian plumon, la unua rememoro estas pri maro, kiu al mi estis tro unutona, tial ofte mi demetas la plumon.

Chiufoje kiam mi interparolis kun amikoj rilate al pejzagho, la marondetoj reentrudighis en la marbordlinion de' l parolo, tiu al mi estis tro unutona, tial ofte mi estis silentema, kaj finfine sendira.

Iun nokton mi ghuis malvarmeton kun miaj fratetoj en la korto, rigardante la Laktan Vojon ni reparolis al maro, mi pensis ke, chi nokte ni ghisfunde parolu pri la maro por rigardi ghis kiam haltas la paroltemo kaj ghis kie finas la pensoj.

Ni parolis pri martajdo, marvento, marshipo... kaj fine pri la feino de' l maro.

Han diris, "Se estus la mara feino, shi certe estas 'charma kiel persikflloro kaj prunflloro, apatia kiel glacio kaj prujno'. Kun netolerema rido mi demandis, "Kial vi tiel parolas?" Han ankau kun rideto diris, "Rigardu, kiel charma estas la maro kun rozaj nuboj, kaj kiel griza estas la maro kun vento kaj pluvo!"

Brakumante siajn genuojn Jie absorbite auskultis, tiun chi tempon li praktikis sian plej richan imagpovon kaj fingromontre diris: "Shi...shi loghas sur la insulo kun lumturo, la maraj chielrughoj estas shiaj ventumilformaj flagoj, la marinsuloj estas shiaj servistinoj. Nokte shi porte trenas vestojn bluan kaj blankan, metas la lunarkan kombilon en sian hararon, pendigas stelobrilan juvelon antau brusto, kaj flirtas super la marondoj..."

Ji urge demandis:" Kiel fari dum ventego?" Jie respondis: "Shi stiras ventveturilon kaj uragane veturas sur furiozaj ondegoj; shiaj longaj manikoj kovras multe da velshipoj. Kiam pluvas , tiam estis ke shi malghojighis kaj larmis, kaj chio sur la maro silentis kapkline. Kiam vesperighas, la chielrugho brilas, tiam estas ke shi returne okulumas kun charma rideto,shia mola hararo flirtas, shia richa mieno estas tiel milda kaj libera ..."

La diro kun pejzagho kaj poezio ekstazigis kaj ridetigis min.

Ji nur sidis sur la segheto che mi, mi karesis lin kaj diris: " Viaj vortoj certe estos pli bona, eldiru por ni auskulti!" Li jhus nur kviete auskultis, kaj nun li brakumis miajn brakojn kaj ride diris, "La maro estas tro granda,dum mi tro eta, mi ne scias kiel diri."

Mi respektighis -- Han batetis lian manon per la faldebla ventumilo kaj ride diris,"Kia eta filozofo !"

Han diris: "Franjo, nun via vico." Mi diris: "La bonaj jam tute eldirighis de vi -- mi nur esperas ke ni chiuj estu kiel la maro!"

Jie ride diris: "Ni ne kapablas farighi feinoj kaj nek volas 'charman kiel persikfloro kaj prunfloro, apatian kiel glacio kaj prujno '".

Ili chiuj ridis -- ankau mi ride diris,"Mi ne diris ke ni farighu feinoj, mi nur esperas, ke ni farighu 'marecaj' junuloj, kiel Han diris, ke la maro estas milda kaj trankvila; kiel Jie diris, ke la maro estas unika kaj majesta. Ji diris pli bone, ke la maro estas mitera kun tolereco, kiu ankau estas grandanima kaj ampleksa..."

Miaj vortoj estus tro seninteresaj, kauze de tio la kapo de Ji iom post iom klinighis de mia brako, mi subapogis la kapon kaj sinturne lin kushighis malforte sur la bambuliton.

Subite Han diris: "Eble mi legis nur malmute da libroj, lau mi en china poezio vere estas ne multaj versajhoj por prikanti la maron, domaghe estas ke, en tiel antikva lando kun kelkaj miljaraj historioj ech ne trovighas 'mareca ' poeto!"

De poeto ili shanghis la paroltemon al alia -- mi nur silente sidis rigardante Ji .La jhusajn vortojn foj-refoje remachas kaj pensadas nur en mia koro.

LA SUNO POR LA KORO

(Kostarika porinfana rankonto)

Foje mi promenis en la kamparo kaj venis al vojeto plena de silento. Che kurbigho de la vojeto staris diktrunka arbo. Sub ghiaj branchoj mi ekvidis malgrandan kaj malrichan dometon. Sur la herbo antau la kabano kushis blonda sepjara knabeto. Li kushis en la plena varmega sunbrilo. Chu estas al vi malvarme? mi demandis lin. Al mi? Ne, la suno estas por mia fratineto. “Chu por via fratineto? Mi ne komprenas... “Mia fratineto kushas jam du semajnojn sur la lito kaj senchese ploras, char estas malvarme al shi. Kaj mi kolektas por shi sunon kaj varmon.

Mi volas solvi tiun chi enigmon. Mi restis kaj rigardis la infanon. Subite li ekkriis: Binjo, mi jam havas multe da suno kaj varmo, mi tuj venos . La blonda knabeto enkuris en la kabanon. Mi ne scias kial, sed mi eniris post li.

"Chu vi sentas la varman sunon? mi audis lin diri kaj samtempe li karese chirkauprenis sian malsanan fratineton. Chu vi sentas la varman sunon? Nun mi alportis multe da suno kaj varmo; chu estas jam varme al vi, Binjeto? Alpremita al la varma korpeto, sharghita per matena sunbrilo, la malsana infaneto malfermis ghoje siajn grandajn, songhemajn, nigrajn okulojn. Poste ghi malrapide fermis ilin kaj trankvile ekdomis.

暖心的太阳

一次,我在乡间散步,来到一条寂静的小路上。小路拐弯处矗立着一棵苍劲的大树,树下有一间小小的、简陋的屋子。屋前的草地上,一个大约七岁的金发男孩正躺在炽热的阳光下。

难道你冷吗?我问他。

我冷?不,我是在为妹妹晒太阳。

为你妹妹?我不明白……”

我妹妹已经在床上躺了两个星期了,她总是哭,因为她很冷。我在给她收集阳光和温暖。

我想解开这个谜,就停下来,看着这个孩子。

突然,他喊道:小碧,我已经收集了好多阳光和温暖,马上就来!

金发男孩跑进了小屋。不知为什么,我也跟了进去。

你试到温暖的阳光了吗?我听见他说,同时,轻轻抱着生病的妹妹。

小碧,你试到温暖的阳光了吗?我带回了好多好多阳光和温暖,你觉得暖和些了吗?

贴着哥哥温暖的小身子,生病的小女孩心中充满了阳光。她高兴地睁开了那双多梦的、黑黑的大眼睛,然后,又慢慢的闭上了。她,静静地睡了。[雪松 汉译]

JEN CHINUJO

[Nigherio] Bunmi Osho-Davies

Kiam mezmatene de Julio 27, 2002, finighis mia longa vojagho el Nigherio al Chinio, kaj elirinte el la aviadilo, ekmarchinte sur la chinan teron, mi nepre bezonis iun por diri al mi chu mi songhis au ne. La vojagho komencighis la 23an horo de Julio 25. Nun mi staris antau aro de flavuloj ghenerale malaltaj kaj longharaj. Ne nur pro mia alteco kaj hautkoloro mi estis elstara, sed ankau lau tio ke mi shajnis perdis mian orienton.

"Jen Chinujo!", mi murmuretis al mi, kvazau por konstati ke mi ja ne estis en ia fantanzia au fea mondo. Unue mi devis tuj korekti iun aferon. Lau mia lasta retmesagho al amiko en urbo Guangzhou, mi alvenus je 17:50a horo sed nun mi alvenis pli frue. Certe pro la 7-hora diferenco inter Nigheria tempo (GMT+1) kaj la China (GMT+8) mi miskalkulis, kaj do alvenis 7 horojn pli frue.

Achetinte telefonkarton, mi alvokis amikon kiu volontis tuj veni por renkonti min, kaj unu mirinda demando sekvis la telefonparolon, "Kiel vi aspektas kaj kiun aghon havas vi, por ke mi rekonu vin?". La damando estis al mi mirinda, char jen la unua fojo kiam mi prezentus min ne per nomo sed per aspekto; char tiam nomo mia havis nenian valoron.

Mia ghojo estis senlima kiam fine junulo salutis min Esperantlingve. Post iometa interparolo li proponis al mi unue matenmanghi, kaj jen la komenco de mia kontaktigho kun la china kulturo.

En restoracio sidighis ni, atendante la kelneron. Shi venis prezenti la menuon, sed mia amiko devis elekti por mi, char mi komprenis neniom el la skribajho - kaj mi stulte miris ke la chinoj mem komprenas siajn tiujn malfacilajn skribojn.

Antau ol chio oni oferis teon en malgrandaj tasoj. Mi vane atendis sukeron kaj lakton, char en mia lando tiuj akompanas teon, sed kiam mia amiko, sen tiuj akompanajhoj, ghoje ektrinkis, mi ne povis fari alie. Kiam mia lango tushis la chinan teon, alia miro mia estis tio ke dum mez-mateno de tiu varma sezono, oni ankorau trinkis varmajhon (sed poste mi devis sperti ke preskau chiam en chinujo teo kaj akvon oni trinkas varme!)

Kiam poste la kelnero venis kun Dio-konas-kion-ghi-nomighas, sur kiu trovighis du bastonoj por chiu, mi ne povis ne miri ankoraufoje, kiun celon servos la bastonetoj. Mi ne povis konjekti, char en mia lando neniam akompanis manghajhon bastonetoj. Mi do devis observi mian amikon, kiu lerte prenis la bastonetojn siajn kvazau ili naskighis kune kun li, kaj per ili, pecon post peco, ekkondukis la manghajhon al sian bushon. Nur nun mi memoris ke mi iam legis en KONTAKTO pri tiu manghmaniero.

"Jen Chinujo!", mi memorigis min, kaj do, kvankam tre mallerte, mi ankau prenis la paron antau mi kaj malfacilmaniere ekmanghis...

En Chinujo la unuaj tri vortoj, kiujn mi lernis sed ne povas skribi, estas la vortoj por esprimi dankon, por inviti al mangho, kaj por saluti...

Tiu chi sperto de mia unua tago en Chinujo estas nenio, kompare kun chio kion mi poste spertis en mia ghis nun 6-semajna resto en tiu chi al mi mirinda lando.

LA TROLA FAMILIO

Sur alta monto cxi

jen trola famili'.

treege timas mi

terurajn trolojn tri.

 

Eksonas lauxta bru'.

Trolpacxjo diras "HU".

Trolpanjo diras "HU".

Kaj eta trolofilo

finfine diras "hu". (preskaux flustre)

LA RUZA MUSO

Jen eta historio

pri truo kaj kaptilo.

Grandega kato venis.

Museton gxi ne prenis.

La ruza mus' sen bruo

forkuris tra la truo.

Tiele gxi savigxis.

La kato mem kaptigxis.

Fiksigxis vosto gxia

en muskaptilo nia.

SUB LA RUGHA FLAGO

En iu klare brila tag',

Mi staris sub rugha flag',

Kaj mi l'Chinan gloron vidis,

Kaj nepre milde ridis.

La fajra flago svingadis,

Pro la vento ghi ardis;

Sidas kiel oraj sheloj,

Sur ghi kvin flavaj steloj.

Sed la steloj ne brulis for,

Do neniam China glor'

En la mallumon eniros:

tage ghi levos kun ros'.

--- Bunmi Osho-Davies, 10.09.2002

P a t r o

(poemprozo)

Zhang Xuesong

Vi maljunighas, patro, vento kaj prujno de 'l jaroj gravuris en via frusto fundajn au malfundajn faltojn.

Vi estas silentema kaj malparolema. Vi ne havas tempon zorgi pri pasinteco; kaj pri estonteco vi ankau ne pensis. Vi nur scias, ke homo estu boato en la longa rivero, kaj nur povu vizaghe al nuntempa transbordo.

Vi ne trinkemas, kaj kompreneble vi ne shutas la travivajhon en posttrinka verdiro. Tial tiu, kiu vin legas, ne povas kompreni viajn hieroglifojn.

Vi nur dorlotas vian teron kaj vian plugilon, kaj finfine farigis vin mem en arkon kaj kordon kiel plugilon, kaj pafigas nin foren.

Lingvobaro

Pro malsato iu china studgrupo pri konsumo eniris en restoracion en Nov-Jorko. Char neniu el ili sciis la anglan lingvon, la grupestro devigite petis menuon. Li vidis ke la unua linio en la menuo estis literoj grandaj kaj dikaj, tial li opiniis ke tio certe estis la plej bongustaj manghajhoj kaj fingre montris tion al la servistino.

Kun rideto la servistino kapjesis kaj deiris.

Dum longa tempo la manghajhoj ne estis alportitaj, unu el ili ree alvokis la servistinon kaj remontris la unuan linion de la menuo al shi, kiu refoje kapjesis kun rideto kaj deiris.

Sed post longa dauro la servistino ankorau ne donis la manghajhojn. Ili demandis al iu china studento che la najbara tablo.Montrante la unuan linion de la menuo,la estro diris ,"Jen ,tiun chi ni volas."

La china studento ridegis,"Tiu chi estas muziko, kiu disaudighis en la restoracio jam du fojojn, vi jam audis, chu ne?"

Chiuj homoj rughighis ghis la oreloj, kaj decidis esprimi per gesto kion ili deziras.Ili volis la acidan lakton,tial chiu frapetas sian bruston per la manoj,poste etendis sian montran fingron,kaj faris geston keil prenado de glaso por esprimi "Mi volas glason...". Tamen kiel gesti pri acida lakto?Por esprimi la vorton "acida",chiu ekkuntiris la brovojn kaj aliformigis la bushon,kvazau ili trinkis vinagron.Sekve imitante mughadon de bovo ili metis la manojn sur la du flankojn de siaj brustoj,kaj faris geston kiel melkadon.

Post longa rigardado la servistino vershajne ekkomprenis kaj ripetis:"Bone,bone!" Baldau kun rideto shi revenis kaj alportis al ili glasojn da akvo kaj iom da tablojdoj sendolorigaj.

Tio mirigis ilin, la estro diris, "Tio estas mia kulpo! Kiel melkighi el niaj viraj brustoj? Mi devas porti chi tien ankau mian edzinon." [Cui Jiayou]

ANEKDOTOJ

Iufoje Karlo Darwin estsis invitita de sia amiko por komuna tagmangho. Dum la tagmangho juna virino demandis la scienciston:

- Majstro - vi asertas, ke la homo devenas de simio. Chu via aserto rilatas ankau al mi?

- Kompreneble - respondis la sciencisto - Tamen vi ne devenas de tute ordinara simio, sed de la plej bela.

*** *** ***

Kiam Silvana Pampanini fianchighis al itala antikvajhisto, oni demandis shin, ki decidis pri shia elekto. La aktorino rapide respondis:

- Ech la plej bela virino de la mondo iam maljunighos. Tiam estas bene havi iun, kiu kapablas flegi la antikvajhojn...

*** *** ***

Antonio Canova, unu el la grandaj italaj skulptistoj, ricevis la komision portreti la belan fratinon de Napoleono. Shia persona nomo estas Paulina. Li portretis shin antikva diino, tute nda.

- Ja tio estas terura! - indignighis unu el iom aghaj familianoj. - Pozi nuda? Terura afero!

- Mia kara, kio malbona povis okazi al mi - trankviligis la familianon Paulina - en la laborejo estis varme, char oni hejtis...

Azia Rondo Familia

Celo: Ligi aziajn esperantisto-familiojn kaj instigi Esperantan uzon en aziaj familioj.

Agado: Aranghi familiajn renkontighojn; faciligi familiajn interrilatojn per reta diskutejo; kuraghigi kaj subteni Esperantan edukadon en familio; proponi interviziton kaj ghemeligon de familioj por E-praktikado.

Organo: Familio rubriko en "Tefloro"

Membreco: Aziaj familioj,kiuj instruas/os al siaj idoj Esperanton au uzas ghin alimaniere, povas SENPAGE alighi al Azia Rondo Famila informante pri la nomo, sekso, naskighdato, profesio, lingvonivelo, adreso kaj retposhto de la familianoj.

Adreso: p/a s-ro Zhang Xuesong, Changtaiguan Dianguansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Chinio.

Reto: kunlaboro@sina.com


Redakcio: p/a s-ro Zhang Xuesong, Changtaiguan Gongdiansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Chinio

http://www.abonu.com/catalog/kulturo.123456789

http://www.abonu.com/archive/kulturo.123456789