Karaj abonantoj, rebonvenon. Jen via raporto pri la plej freŝaj novaĵoj de la TEJO-mondo. Ni alproksimiĝas al la nova jaro kaj ni, la novaj volontuloj de la Centra Oficejo, ĝojas prezenti al vi TEJO-aktuale. Ekante la vintran periodon ni deziras al vi multe da decembraj ĝuo dum viaj decembraj festoj. Baldaû ekas jam temp’ por la Junulara E-Semajno, kiu ĉi jare okazos en Belgio. Bonan legadon kaj ĝis venontmonate (por tiuj kiuj travivos la multajn diboĉadojn ĉi monate)!
|
|
|
TEJO kaj Konsilio de Eŭropo organizas studsesion en Budapeŝto, februare 2025, por 25 junuloj el Eŭropo, temigante inkluzivecon, kontraŭdiskriminacion kaj homajn rajtojn. La sesio ofertos trejnadojn, interŝanĝojn, kaj edukadon pri rajtbazitaj metodoj, celante krei aktivajn junulojn, kiuj plue diskonigos la lernitajn praktikojn en siaj komunumoj. Iĝu faciliganto!
|
|
|
TEJO-subvencio per KER-ekzamenoj
Se vi respondis JES al ĉiuj kvar demandoj, ne hezitu kandidatiĝi por la TEJO-subvencio. Kontaktu nin ĉe edukado(ĉe)tejo.org almenaŭ unu tagon antaŭ via ekzameno.
|
|
|
|
Ĉijare, la 10an de decembro, okazos la 70-jariĝo de la Rezolucio de Montevideo, per kiu la Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis la rezultojn atingitajn de Esperanto en la kampo de intelekta interŝanĝo kaj kiel rimedo por pliproksimigi la popolojn de la mondo. Omaĝe al tiu okazaĵo, Urugvaja Esperanto-Societo (UES), subtenata de diversaj Esperanto-asocioj, organizas konferencon en la parlamenta palaco de Montevideo.
Kiel kontribuo al tiu grava evento, TEJO volas krei filmetojn pri la rilatoj inter Esperanto kaj Unesko. En unu el la filmetoj homoj el la tuta mondo legos la Manifeston de Ŝventojo (en Esperanto). En la alia, esperantistoj donos sian perspektivon pri la rilatoj inter la Esperanto-movado kaj Unesko. Ni publikigos la kunmetitajn filmetojn en niaj kanaloj.
Ĉu vi volas partopreni en la filmeto?
Plenigu la formularon antaŭ la 7a de Decembro kaj ni kontaktos vin. Pere de ĝi, vi esprimas vian intencon partopreni. Bonvolu ne sendi filmetojn nun. Ni kontaktos vin persone kaj klarigos kiel kontribui!
Se ial vi ne sukcesas plenigi la formularon, sendu retmesaĝon al info@tejo.org esprimante vian emon partopreni!
|
|
|
Venu festi novjaron en la tradicia junulara kunveno, sed ĉifoje ne plu en Pollando nek Germanio, sed en Belgio (proksime de Lieĝo)! La oficiala programo ekos la 27-an de decembro kaj daŭros ĝis la 2-a de januaro 2025. Jam eblas aliĝi, do jam pretiĝu por bonvenigi la novan jaron en mojosa etoso!
|
|
|
La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 20-a ĝis la 23-a de februaro 2025 en Olot (Katalunio)! RenKEJtiĝo estas plurtaga aranĝo por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune!
|
|
|
IEJ anoncis la lokon de la 48-a Internacia Junulara Festivalo. Ĝi okazos dum la sekvajara Paska semajno en Torricella di Magione (PG), ĉe la mojosa Lago Trasimeno 🏊♂️, de la 17-a ĝis la 22-a de aprilo 2025. La belega regiono Umbrio kaj ĝiaj spirhaltigaj pejzaĝoj atendas vin ĉiujn, kun programo plenplena je atelieroj, vizitoj, ekskursoj kaj aliaj aktivaĵoj 🐣.
|
|
|
|
Marku viajn kalendarojn, ĉar TEJO ĝojas anonci, ke la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2025 en Cisarua, Indonezio! aliĝi jam eblas!
|
|
|
|
|
Nia aŭguristino, kiu spertas pri okcidenta stelaŭgurado, esploris la kosmajn energiojn kaj studis la movojn de la planedoj por ni: malkovru kion la universo rezervis por ni kaj kiel ĝi influos novembron por ĉiu signo de la zodiako!
|
|
♈ Ĉu vi sentas la urĝon batali pri kiel “fina venko” vere devus esti difinita? Bonvolu konservi vian energion, ĉar vi povus eniri en debatmaratonon ĉe la sekva kongreso. Anstataŭe, lernu permesi al aliaj havi “malĝustajn” opiniojn sen tro da protesto – almenaŭ ĝis ili lasas vin fari la programan enkondukon.
|
|
|
♉ Novembro emfazas stabilecon kaj komforton – perfekta momento por dediĉi sin al longdaŭraj Esperanto-projektoj, eĉ se ĝi signifas trinki eĉ pli da kafo ol kutime. Vi trovos feliĉon en “la plej trankvila lingvo,” kvankam la pensado pri reformo de la akuzativo povus subfosi vian pacon. Restu firma.
|
|
|
♊ Estas tempo por klareco, sed vi estos dividita inter la deziro verki novan gramatikan eseon kaj pasigi la tutan monaton ĉe la lernu-forumo. Akceptu, ke vi ne povas fari ambaŭ samtempe, kaj fidu ke via sagaca Esperanta humuro (kaj ofte kelkajn uzantojn ofendanta vortludo) faros la reston.
|
|
|
♋ Vi eble reviviĝos en nostalgio pri la “kora flamo” de Esperanto kunviviĝo, sed ĉu tio vere signifas, ke vi devus reveni al legado de ĉiuj verkoj de Zamenhof? Serĉu novan inspiron en pli modernaj aferoj, kiel en plibonigo de via partopreno en la ĉiutagaj Telegram-grupoj, kie vi povas partopreni en viglaj diskutoj pri la uzo de “-um-”.
|
|
|
♌ Memzorgo! Vi ŝajnas elĉerpita post enreta diskuto pri la preferinda esperanta vorto por “ŝarko.” Kvankam vi estas tentata inviti ĉiujn al internacia retbabilado por diskuti, memoru, ke vi ankoraŭ devas fiksi la reston de la monato en viaj aliaj multaj komunumaj projektoj.
|
|
|
♍ Novembro favoras kunlaboron. Nun estas via tempo por fari ĉiujn viajn gramatikajn kaj vortfaradajn ĝustigojn en la sekreta retgrupo “Sekretoj de Esperanta Purismo.” Estu prete plibonigi la lingvon kiel nur vera perfektemulo povas.
|
|
|
♎ Vi verŝajne ĝuos mediti pri kiel Esperanta interkonsento povus ŝanĝi la mondon (aŭ almenaŭ plibonigi la manieron kiel vi kaj viaj amikoj disputas pri la ĝusta uzo de vortoj kiel “amindumi”). Ĉi-monate via energia ekvilibro kun aliaj estos fortigita – kiel ĝenerale, ne ĉiuj konsentos kun via preferata prononco de “esperantist'.”
|
|
|
♏ Via pasio ĉi-monate celas elsendon de ĝuste redaktita lingvo-leciono en Jutubo, sed atentu, ĉar via forta volo povus instigi vin aliĝi al tro da grupoj samtempe. Via intenseco povus iom forpuŝi aliajn, sed bonvolu ne maltrankvili: la restaj esperantistoj jam kutimas al ĝi.
|
|
|
♐ Vi sentos la spiriton de plivastigo – ĉu vojaĝado al nova Esperanta renkontiĝo aŭ nur decido plulerni ĉiujn nekutimajn Zamenhofajn esprimojn. Forgesu, ke la vojaĝa buĝeto eble estas iom streĉa; vi ja havas du decajn fabelojn por dividi kun la tutmondaj samideanoj.
|
|
|
♑ Ĉi-monate, vi trovos pacon en trankvila progreso – eĉ se la cetero de la komunumo denove parolas pri “pli internaciaj” vortoj. Via persistemo kondukas vin tra la vento de reformemo, kaj vi povas ĝui la kontentecon de stabila lingva kunvivo.
|
|
|
♒ Lernado estos via prioritato, eĉ se vi tentas fari rapidan revenon al la klasika vortfarado de la 1930-aj jaroj. Ĉi-monate, via persona revolucio povus esti kompreno pri tio, kiel subteni la tradician lingvan strukturon eĉ kiam ĉiuj ĉirkaŭ vi provas renovigi ĝin.
|
|
|
♓ Novembro invitas vin plani grandajn revojn – kiel pligrandigi vian influon per parolado en ĉiuj kongresoj sekvontaj. Ĉu troigos? Eble. Sed via kompato por ĉiuj novaj lernantoj certe helpos disvastigi la esperon, ke eĉ tiuj komencantoj fine povos plene kapti la veran signifon de “Esperanto.”
|
|
|
|
|
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|