Karaj abonantoj, rebonvenon post ioma paŭzo! Jen via raporto pri la plej freŝaj novaĵoj de la TEJO-mondo. Post dumonata paŭzo ni, la novaj volontuloj de la Centra Oficejo, pluigas la belan TEJO-aktuale. Post la tre aktiva aŭgusto kaj la transira monato septembro, la Esperanto-movado revekiĝas.
Ni esperas ke vi bone regajnis energiojn post la lasta Internacia Junulara Kongreso en 2024 en Litovio, ĉar jam temp’ està por mense pretiĝi por la Junulara E-Semajno, kiu ĉi jare okazos en Belgio. Bonan legadon kaj ĝis venontmonate (se vi postvivas tiujn ĉi tagojn 😈🎃)!
|
|
|
Dum la lasta komitata kunveno de TEJO la 19-an de aŭgusto dum IJK 2024, la Ŝventoja Manifesto estis aprobita, kiu celas fortigi la rilatojn inter TEJO kaj Unesko kaj konfirmi Esperanton kiel internacian lingvon taŭgan por semado de paco kaj justeco inter popoloj.
|
|
|
|
TEJO havas tri novajn volontulojn kiuj laboras plentempe ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo. Ekkonu ilin ĉe:
|
|
|
|
TEJO kaj Konsilio de Eŭropo organizas studsesion en Budapeŝto, februare 2025, por 25 junuloj el Eŭropo, temigante inkluzivecon, kontraŭdiskriminacion kaj homajn rajtojn. La sesio ofertos trejnadojn, interŝanĝojn, kaj edukadon pri rajtbazitaj metodoj, celante krei aktivajn junulojn, kiuj plue diskonigos la lernitajn praktikojn en siaj komunumoj. Iĝu faciliganto!
|
|
|
|
TEJO invitas kandidatiĝojn por Komitatanoj B, kiuj reprezentos individuajn membrojn en la Komitato por la periodo 2024-2026. Kandidatiĝi povas membroj aĝaj inter 18 kaj 35 jaroj. La kandidatiĝoj devas inkluzivi personajn datumojn, biografieton, subtenleterojn, kaj alveni antaŭ la 31-a de oktobro 2024.
|
|
|
TEJO, kunlabore kun ILEI, UEA kaj CED, invitas junajn esploristojn al la dua Konkurso KonSciU, okazonta rete la 28-an de novembro 2024 kadre de la Virtuala Kongreso. Individuaj membroj de TEJO povas partopreni per mallonga prezento de sia esploro por gajni diplomojn kaj premiojn. Aliĝu ĝis la 25-a de novembro!
|
|
|
|
KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) 2024 okazos de la 7-a ĝis la 10-a de novembro en Žilina, bela urbo en la nordo de Slovakio. La ĉi-jara ĉeftemo estas “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”.
|
|
|
La esperantista junularo de Sudorienta Azio invitas vin partopreni en KUŜEJO, kiu okazos en Jogjakarto (Indonezio), de la 14-a de novembro ĝis la 17-a de novembro! La evento estas okazo renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorientazio!
|
|
|
Rezervu la daton! La 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. Ĝi estos senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 13-a de novembro 2024.
|
|
|
La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 33-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro en Nürnberg (Germanio). Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.
|
|
|
Venu festi novjaron en la tradicia junulara kunveno, sed ĉifoje ne plu en Pollando nek Germanio, sed en Belgio (proksime de Lieĝo)! La oficiala programo ekos la 27-an de decembro kaj daŭros ĝis la 2-a de januaro 2025. Jam eblas aliĝi, do jam pretiĝu por bonvenigi la novan jaron en mojosa etoso!
|
|
|
La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 20-a ĝis la 23-a de februaro 2025 en Olot (Katalunio)! RenKEJtiĝo estas plurtaga aranĝo por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune!
|
|
|
IEJ anoncis la lokon de la 48-a Internacia Junulara Festivalo. Ĝi okazos dum la sekvajara Paska semajno en Torricella di Magione (PG), ĉe la mojosa Lago Trasimeno 🏊♂️, de la 17-a ĝis la 22-a de aprilo 2025. La belega regiono Umbrio kaj ĝiaj spirhaltigaj pejzaĝoj atendas vin ĉiujn, kun programo plenplena je atelieroj, vizitoj, ekskursoj kaj aliaj aktivaĵoj 🐣.
|
|
|
|
|
Nia aŭguristino, kiu spertas pri okcidenta stelaŭgurado, esploris la kosmajn energiojn kaj studis la movojn de la planedoj por ni: malkovru kion la universo rezervis por ni kaj kiel ĝi influos novembron por ĉiu signo de la zodiako!
|
|
♈ Emociaj defioj povus aperi en via vivo ĉi-monate. Ĉu vi esprimu viajn sentojn en poemo laŭ Zamenhof-stilo? En la laborejo, estu pli lerta kaj atenta, ne kiel komencanto kiu ĵus lernis kiel uzi la akuzativon. Recepto por paco: malstreĉiĝu kun kafopaŭzo!
|
|
|
♉ Rilatoj estos testataj, do portu la paciencon de homoj, kiuj lernis kiel uzi ĉiujn Esperantajn tabelvortojn. Viaj amikoj donos al vi subtenon, do ĉu vi konsideru fondi Esperantan kantgrupon?
|
|
|
♊ Novembro alportas harmonion en la hejma vivo. Ĉu vi pensis pri reorganizado de via biblioteko de lernolibroj? En profesio, komunikado kun kolegoj gravas, do eble diru al ili "Saluton salatojn!" en Esperanto.
|
|
|
♋ Nun estas la tempo por spirita kaj emocia kresko. Profundiĝu en viaj pensoj. En laboro, serĉu ekvilibron inter profesia vivo kaj via internacia esperantista vivstilo—kaj ne forgesu la potencon de malstreĉaj konversacioj ĉe la Finna Benko.
|
|
|
♌ Atentu viajn revojn kaj ambiciojn! Vi eble pensas pri fondo de nova klubeto aŭ festo de la esperantista tago. Memoru, tamen, ke via vojo ne ĉiam bezonas brilajn paroladojn en ses lingvoj. Ĉi-monate: provu nur esti klara :)
|
|
|
♍ Novaj projektoj atendas vin, do eble venis la tempo lerni alian planitan lingvon. Atentu tamen: klarigu viajn pensojn kaj evitu tro detalajn analizojn pri gramatikaj diskutoj.
|
|
|
♎ Vi sentos inspiron por plivastigi viajn interrilatojn. Novembro donas ŝancon ligi novajn esperantistajn amikecojn kaj eĉ enkonduki ilin al via “ŝatata” prelego (Ĉu en KAEST?). Eble ne ĉiuj volas tiel profundan prelegon, do provu trovi ekvilibron inter amikeco kaj lingva pasio.
|
|
|
♏ Kun la suno ĉe vi, viaj emocioj estos intensaj kiel plena Esperanto-kurso en unu semajno. Ĉe la laboro, evitu perdi ekvilibron—serĉu silentan spacon por traduki Esperantajn proverbojn. Ne forgesu, ke via interna trankvileco, kiel ĉiu esperantista radikvorto, havas potencon preter via kompreno.
|
|
|
♐ Ĉi-monate vi renkontos novajn ŝancojn. Profesia progreso postulas paciencon, kiel kiam oni lernas pri kiel uzi “po” en Esperanto. Ripozu kaj ĝuu la simplajn aferojn, kiel la konjugacio de verboj en Esperanto.
|
|
|
♑ Novembro invitas vin konsideri longdaŭrajn celojn. Eble vi pensas pri organizado de kongreso? Inspiraj energioj alportas la decidemon, kiun vi bezonas por fari gravajn paŝojn. Memoru: ĉio bonas en sia tempo, kaj ankaŭ via projekto ne bezonas esti perfekta... almenaŭ ne tuj.
|
|
|
♒ Vi sentos plian ambicion kaj ricevos novan energion por malfermi projektojn. Atentu, tamen, la gravecon de paŭzoj: post bona sesio de komunikado eĉ la plej lertaj esperantistoj bezonas kafon kaj kabej de siaj respondecoj de tempo al tempo. Ekvilibrigante laboron kaj ripozon, vi faros grandajn atingojn.
|
|
|
♓ Novembro donas la ŝancon permesi al viaj emocioj flui kaj esplori novajn teritoriojn. Ĉesu loĝi en la pasinteco: 1887 estas for. Akceptu la novon kaj trovu pacon en moderna mondo. Jes, vi pravas, la mondo troviĝas ĉe la rando de klimata kolapso, kie la glaciejoj fandiĝas kiel glaciaĵaj likvaĵoj en la suno, kaj la oceanaj akvoj leviĝas por minaci niajn urbojn; kapitalismo, senkonscia pri la konsekvencoj, kondukas nin al formorto, forlasante arbarojn por iĝi sterilejoj kaj vivante en urboj de betono. Samtempe, militoj plimultiĝas, detruante komunumojn kaj disvastigante suferon, kun homoj fuĝantaj de siaj hejmoj, serĉante sekurecon en teritorioj, kiuj ankaŭ estas sub atako. SED NE ZORGU, vi estas pli forta! Ĉio estas en viaj naĝiloj, Fiŝo! Kuraĝon!
|
|
|
|
|
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|