TEJO-aktuale: numero 497, 2024-07

Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email

n°497 | Julio 2024

Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Julio estis sufiĉe trankvila monato (nu, krom eble por la Komitato?), sed la ĉi-monataj novaĵoj estas sufiĉe gravaj! Ni kune festis la Esperanto-Tagon, malkovris la landon, kiu gastigos la Internacian Junularan Kongreson de 2025, sekvis internaciajn projektojn... kaj multe pli!

Kaj en Aŭgusto fine okazos la Internacia Junulara Kongreso en 2024 en Litovio, kaj ni ne povus esti pli feliĉaj! Kiu ankaŭ antaŭĝojas? Restas nur kelkaj tagoj, do dume, ĝuu la legadon kaj ĝis la venonta!

La 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en 2025 en Indonezio! Pliaj detaloj (urbo, datoj...) venos poste, sed jam pretiĝu por renkontiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo, partopreni mojosajn aktivaĵojn, kaj sperti la varman gastemon de la indonezia popolo.

Daŭre eblas kandidatiĝi por esti unu el la venontaj volontuloj de TEJO en Roterdamo: la limdato estis plilongigita ĝis la 26-a de Aŭgusto, do jen via ŝanco por kontribui al la bonfarto de nia organizo, en la koro de la Esperanto-movado!

En nia Jutub-kanalo ankaŭ troviĝas la mojosajn ĉapitrojn de Esperanto Senlime. Jam 8 videoj aperis kaj niaj vojaĝantoj ĵus atingis Francion por plenigi novajn defiojn. Kiu teamo gajnos la konkurson? Nepre spektu kaj kunhavigu la videojn kun viaj amikoj!

Kadre de la internacia seminario pri multikultureco kaj migrado, partoprenantoj havis la oportunon intervjui homojn kun malsamaj migradaj fonoj por lerni pli pri la multaj aspektoj de migrado. Ĉiuj filmetoj nun disponeblas en nia Jutub-kanalo! 

Internacia Junulara Kongreso 2024
Restas malpli ol monato antaŭ esti kune denove en Litovio por fine ĝui la IJK-n 2024! Ĉu vi jam komencis paki viajn sakojn kaj prepariĝi por ĝui la plej mojosan eventon de la jaro?
Dum la kongreso vi havos eblecon ne nur konatiĝi kun esperantistoj de la tuta mondo, sed ankaŭ viziti diversajn gravajn lokojn apud la kongresejo. Ĉu vi iam vizitis marĉon, la muzeon de malvarma milito, partoprenis en boatado kaj kajakado? Spertu Litovion kaj aliĝu nun, ĉar lokoj rapide elĉerpiĝas!

Dum la kongreso vi povos aŭdi plurajn koncertojn de esperantistoj kaj lokanoj. Aŭskultu nun la kantojn de tiuj, kiuj vigligos viajn vesperojn kaj prepariĝu ĝui la koncertojn dum la kongreso!

Venontaj eventoj

La 109-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Aruŝo (Tanzanio) inter la 3-a kaj la 10-a de Aŭgusto 2024. Ĉi-jare la evento vidos rekordan partoprenon de junuloj, do nepre kunhavigu la spertojn kun viaj amikoj!

La 80-a Internacia Junulara Kongreso alproksimiĝas! Ne maltrafu la okazon sperti memorindajn momentojn en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto.

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) 2024 okazos de la 7-a ĝis la 10-a de Novembro en Žilina, bela urbo en la nordo de Slovakio. La ĉi-jara ĉeftemo estas “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”.
La esperantista junularo de Sudorienta Azio invitas vin partopreni en KUŜEJO, kiu okazos en Jogjakarto (Indonezio), de la 14-a de Novembro ĝis la 17-a de Novembro! La evento estas okazo renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorientazio!
 
Rezervu la daton! La 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28-a de Novembro ĝis la 1-a de Decembro. Ĝi  estos senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 11-a de Novembro 2024. Aldone UEA lanĉas konkurson por kreo de la oficiala emblemo de la VK! 
La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 33-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 29-a de Novembro ĝis la 1-a de Decembro en Nürnberg (Germanio). Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.
Venu festi novjaron en la tradicia junulara kunveno, sed ĉifoje neplu en Pollando nek Germanio, sed en Belgio (proksime de Lieĝo)! La oficiala programo ekos la 27-an de Decembro ĝis la 2-a de Januaro 2025. Jam eblas aliĝi, do jam pretiĝu por bonvenigi la novan jaron en mojosa etoso! 

La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 20-a ĝis la 23-a de Februaro 2025 en Olot (Katalunio)RenKEJtiĝo estas plurtaga aranĝo por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune!

Trovu pli da eventoj en Eventa Servo!
Nia aŭguristino, kiu spertas pri okcidenta stelaŭgurado esploris la kosmajn energiojn kaj studis la movojn de la planedoj por ni: malkovru kion la universo rezervis por ni kaj kiel ĝi influos Aŭguston por ĉiu signo de la zodiako! 
♈ Ĉi-aŭguste via ambicio estas je sia ĉiama maksimumo. Vi finfine komencos tiun projekton, pri kiu vi pensis, sed vi verŝajne finos ĝin en 2025. Memoru, Romo ne estis konstruita en unu tago, sed tiu IKEA-meblaro devus daŭri malpli ol 8 horojn.
♉ Via emo por stabileco signifas, ke vi rearanĝos viajn meblojn. Denove. Estas bone serĉi komforton, sed eble evitu movi tiun kanapon la kvinan fojon ĉi-semajne. Ĝi ne plibonigos la televidajn programojn.
♊ Vi havos brilan ideon ĉi-monate. Bedaŭrinde, ĝi venos dum vi estas en la duŝo, kaj vi forgesos ĝin kiam vi sekiĝos. Investu en akvorezistaj kajeroj aŭ pripensu krii viajn ideojn laŭte. Najbaroj amas tion.
♋ Familia tempo estas grandvalora, Kankro. Ĉi-monate, vi remalkovros la ĝojojn de tabulludoj, nur por memori kial Monopoly ĉiam finiĝas kun iu renversanta la tabulon. Konsideru malpli konkurencajn agadojn, kiel sinkronigitan dormeton.
♌ Feliĉan naskiĝtagon, Leono! Vi estos la stelo de la spektaklo, kiel kutime. Nur memoru, estas eta limo inter esti la “animo de la festo” kaj “festa diktatoro”. Dampu ĝin se vi rimarkas homojn fuĝi de viaj karaokeaj spektakloj.
♍ Vi estos en super-organizanta reĝimo, sed ne troigu ĝin. Ne ĉio devas esti kategoriigita, kolorkodita aŭ alfabetigita. Viaj ŝtrumpetoj povas vivi en paca anarkio ankoraŭ unu monaton.
♎ Vi sentos vin pli ĉarma ĉi-monate, Pesilo. Homoj estos altiritaj al via graco kaj sprito. Uzu viajn potencojn saĝe, precipe en vico ĉe la kafejo. Nur ĉar vi povas ĉarmi vian vojon al la fronto, ne signifas, ke vi devus.
♏ Ĉi-monate, via mistera allogo estas je sia pinto. Uzu ĝin por akiri senpagan avokadan kaĉon ĉe la restoracio aŭ por timigi viajn amikojn ŝajnigante, ke vi povas legi iliajn mensojn. Sugesto: ili ankaŭ pensas pri avokada kaĉo.
♐ Via emo vojaĝi estas alta, sed kun vojaĝaj limigoj, via salono devos esti sufiĉa. Pretigu tendon, ŝajnigu, ke ĝi estas montara ekskurso, kaj spektu televidprogramojn pri aventuroj por aŭtenteco. Bonuspunktoj se vi faras rostitajn marŝmalojn en la mikroondilo.
♑ Laboro estos facila por vi ĉi-monate, kaj tio estas miraklo ĉar vi ĉiam laboras. Uzu la kroman tempon por lerni novan ŝatokupon, kiel triki aŭ konkurencan dormeton. Kiu scias, vi eble trovos vian veran vokon.
♒ Via kreema flanko brilos. Vi elpensos brilan novan aparaton, sed ĝi verŝajne estos nur terpoma baterio. Tamen, vi eble ricevos iom da fameco en sociaj retoj. Nur ankoraŭ ne forlasu vian taglaboron.
♓ Havu grandajn revojn ĉi tiun Aŭguston, Fiŝoj. Vi havos kelkajn mirindajn ideojn por romanoj, entreprenoj, kaj eble eĉ mondpaco. Sed unue, dormu. Vi ne povas savi la mondon kun malplena tenujo.
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale? Sendu viajn novaĵojn al info@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato. Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud, TEJO-volontuloj-aŭguristino
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org

Kopirajto © 2024 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn? Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno.






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 497