|
Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Majo estis granda kaj grava monato por TEJO: la unua epizodo de nia serio Esperanto Senlime fine disponeblas! Jam miloj da homoj spektis la komencon de la aventuroj tra Eŭropo de niaj 17 steluloj. Ĉu ankaŭ vi? Abonu niajn kanalojn kaj kunhavigu la serion kun viaj amikoj por montri la povon de Esperanto!
Parolante pri steloj, nepre legu ĉi tiun eldonon ĝis nia horoskopo, kiu provizos vin per inspiro por helpi vin navigi la ĉielajn influojn dum ni eniras la duan duonon de la jaro 2024. Sed memoru, la steloj nur montras la vojon, kaj vi mem elektas la direkton. Do, sen plua prokrasto, ĝuu la legadon kaj ĝis la venonta!
|
|
|
|
Vi atendis ĝin: Esperanto Senlime disponeblas! En ĝi, vi malkovros la aventurojn de 17 junuloj kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn. Ili konkuras kun aliaj teamoj trans 4 eŭropaj landoj, dum 3 organizantoj zorgas ke neniu perdiĝas.
Jam 2 epizodoj disponeblas kaj ĉiusabate aperos nova epizodo. Do, kion vi atendas por spekti ilin? Baldaŭ eblos voĉdoni post epizodoj, sed nepre membriĝu en TEJO ĉar nur individuaj membroj de TEJO rajtos voĉdoni...
|
|
Parolante pri individuaj membroj de TEJO kaj voĉdonado: restas nur kelkaj horoj por voĉdoni kaj elekti novajn Komitatanojn B. Ili reprezentos individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera decida organo de TEJO, do nepre enplektiĝu!
|
|
|
|
TEJO oficiale bonvenigis SEJ-n (Senegala Esperanto-Junularo) kiel landa sekcio. La aktivuloj de SEJ estas tre dankemaj kaj aktive laboras por la disvastigo de Esperanto en Senegalo kaj Afriko, do gratulon al ili pro tiu ĉi bela atingo!
|
|
|
|
En la plej nova numero de Kontakto (317), lernu pli pri obsedakompulsia malsano aŭ pri la scienca vojaĝo de Darwin, sed ĝuu ankaŭ la aliajn tekstojn kaj la kutimajn kolumnojn pri diversaj temoj. Sendube estos io, kio plaĉos al vi!
|
|
|
|
Internacia Junulara Kongreso 2024
|
|
Ĉu vi daŭre hezitas kaj ne certas ĉu ĉeesti la IJK-n? Kial! Atentu ke la dua aliĝperiodo finiĝos la 10-an de Junio, do aliĝu kaj pagu la minimuman antaŭpagon por certigi vian ĉeeston en la plej mojosa kongreso de la jaro!
|
|
|
|
La organiza teamo invitas vin proponi vian programeron por la taga programo de IJK 2024. Ne gravas, ĉu vi jam kutimas gvidi programeron aŭ unuafoje gvidas grupon: sendu al ili viajn ideojn kaj proponojn kiel eble plej rapide por sekurigi vian preferatan spacon en la programo!
|
|
|
|
Krome, la organiza teamo ĉiam serĉas homojn, kiuj volas ĝui la kongreson kun rabato, esti kerna parto de la kongreso kaj iomete laboreti! Ĉu tio sonas kiel vi? Iĝu helpanto! Legu pli da informoj en la retejo kaj aliĝu al la teamo!
|
|
|
La Roskilda Esperano-teamo invitas vin por la ĉi-jara festivalumado. La festivalo okazos inter la 29-a de Junio kaj la 7-a de Julio en Roskilde (Danio), kaj promesas tendumadon, muzikon, arton, aktivismon kaj liberecon!
|
|
|
Filipina Esperanto-Junularo lanĉas sian novan eventon, FAJRO, kiu okazos en la urbo Quezon (Manilo) la 27-an de Julio, por festi la Esperanto-Tagon. FAJRO estos la plej granda evento de filipinaj esperantistoj ĉi-jare, kaj vi estas invititaj! Trovu detalan informon en la nova retpaĝaro.
|
|
|
La 109-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Aruŝo (Tanzanio) inter la 3-a kaj la 10-a de Aŭgusto 2024. La temo ĉi-jare estas “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. Aliĝu kaj trovu ĉiujn informojn ĉe la retejo de la evento.
|
|
|
La 80-a Internacia Junulara Kongreso alproksimiĝas! Jam eblas aliĝi, do ne maltrafu la okazon sperti memorindajn momentojn en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto.
|
|
|
La esperantista junularo de Sudorienta Azio invitas vin partopreni en KUŜEJO, kiu okazos en Jogjakarto (Indonezio), de la 14-a de Novembro ĝis la 17-a de Novembro! La evento estas okazo renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorientazio!
|
|
|
La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 33-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 29-a de Novembro ĝis la 1-a de Decembro en Nürnberg (Germanio). Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.
|
|
|
Venu festi novjaron en la tradicia junulara kunveno, sed ĉifoje neplu en Pollando nek Germanio, sed en Belgio (proksime de Lieĝo)! La oficiala programo ekos la 27-an de Decembro ĝis la 2-a de Januaro 2025. Jam eblas aliĝi, do jam pretiĝu por bonvenigi la novan jaron en mojosa etoso!
|
|
|
|
|
Por multaj homoj, Junio estas sinonimo de nova komenco. Oni vidos la Sunon atingi sian plej nordan ekstreman pozicion, kaj dum la solstico spertos la plej longan aŭ mallongan tagon de la jaro. Inspiritaj de tiu ĉi evento, ni konsultis nian aŭguristinon kiu spertas pri okcidenta stelaŭgurado. Ŝi esploris la kosmajn energiojn kaj studis la movojn de la planedoj por ni: malkovru kion la universo rezervis por ni kaj kiel ĝi influos Junion por ĉiu signo de la zodiako!
|
|
♈ Junio estos monato de senlima entuziasmo kaj spontaneaj aventuroj por vi, Ŝafo. Vi estos enplektita en novaj projektoj: ĉu temas pri ordigi vian ĉambron je la 3a matene aŭ decidi trejni por maratono (malgraŭ ne havi kurŝuojn). Nur memoru, ke ne ĉiu brila ideo devas esti tuj efektivigita. Foje, estas bone spiri antaŭ ol vi decidas konstrui tiun kastelon en via ĝardeno.
|
|
|
♉ Junio tentos vin per multaj bongustaj manĝaĵoj. Memoru, ke ekvilibra dieto estas kuketo en ĉiu mano. Via obstineco estos via plej bona trajto dum vi furioze protektas vian plej ŝatatan sofon en la drinkejo kaj restoracio. Nur provu ne mordi iun, kiu tro alproksimiĝas.
|
|
|
♊ Via disigita personeco atingos pinton ĉi-monate. Unu minuton vi estas la animo de la festo, la sekvan vi pridiskutas la valorojn de soleco. Homoj ĉirkaŭ vi povus kapturniĝi provante sekvi vin, sed tio estas ilia problemo. Ĝuu vian duoblecon kaj memoru: du kapoj estas pli bonaj ol unu!
|
|
|
♋ Junio vekos vian internan hejmaman trajton, Kankro. Vi trovos vin dividita inter la emo esti hejme kaj la devo ĉeesti tiujn enuajn sociajn renkontiĝojn. Se vi devas eliri, konsideru kunporti kusenon kaj kovrilon. Neniu povas kulpigi vin pro esti preta por subita dormeto.
|
|
|
♌ Via drameca talento atingos novan pinton ĉi-monate, Leono. Ĉiu ĉiutaga tasko fariĝos grandioza spektaklo. Aĉetado de nutraĵoj? Pli kiel Aĉetada Festo! Nur provu memori, ke ne ĉiu ekskurso bezonas ruĝan tapiŝon, kaj la kasisto ne bezonas vian aŭtografon. Ili eble ŝatus normalan, nedramecan aĉetadon.
|
|
|
♍ Junio estas via tempo por brili, Virgo, kun viaj organizaj kapabloj. Tamen, provu ne ordigi vian ŝtrumpan tirkeston laŭ koloroj por la tria fojo ĉi-semajne. Konsideru iomete ripozi: rigardu dokumentarion pri ordigado anstataŭ ordigi vian ĉambron por la 47a fojo.
|
|
|
♎ Junio alportos al vi abundon da ĉarmo kaj necerteco, Pesilo. Vi pasigos tiom da tempo pesante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de ĉiu opcio, ke kiam vi finfine decidos, la decido jam estos farita. Ĉu temas pri elekto de restoracio aŭ decido pri kion spekti, memoru: la universo ne zorgas, ĉu vi elektas takojn aŭ picon. Simple ĵetu moneron kaj ĝuu la ĥaoson.
|
|
|
♏ Ĉi-monate, via mistera radio estos en plena forto, Skorpio. Homoj demandos sin, kion vi pensas, sed vi mem ne certas. Eltenu la enigmon. Se ĉio malsukcesas, nur donu ruzan rideton kaj foriru. Ili estos tro intrigataj por rimarki, ke vi havas nenion planitan.
|
|
|
♐ Junio plenigos vin per vojaĝemo, Sagitario. Vi deziros esplori novajn lokojn kaj provi novajn aferojn. Se vojaĝkostoj malebligas vin tion fari, memoru ke Google Earth ekzistas por kialo. Retaj aventuroj ankaŭ validas, ĉefe se vi surhavas amuzan ĉapelon dum vi esploras.
|
|
|
♑ Junio estos plena de ŝancoj por pruvi vian laborkapablon, Kaprikorno. Tamen, eĉ la plej okupataj abeloj bezonas paŭzon. Ne forgesu plani iom da amuziĝo — jes, planu ĝin, ĉar tio estos la sola maniero, por ke vi faru ĝin. Provu ne trakti malstreĉiĝon kiel alian taskon en via farendaĵlisto; estas bone foje simple ripozi.
|
|
|
♒ Via noviga menso estos zumanta de ideoj ĉi-monate, Akvisto. Bedaŭrinde, neniu alia komprenas, pri kio vi parolas. Provu klarigi vian sekvan grandan proponon per danco. Se tamen ne funkcias, ne zorgu, tio estos konversacia komencilo ĉe via sekva Zoom-kunsido.
|
|
|
♓ Ĉi-junie, Fiŝoj, via imagpovo freneziĝos. Fantaziaĵoj estos pli viglaj kaj oftaj, eventuale kondukante al kelkaj interesaj konversacioj kun vi mem. Provu resti sufiĉe surtere por memori, kie vi parkis vian aŭton. Kaj se vi perdiĝas en deliro, almenaŭ prenu notojn; ĝi povus esti via sekva granda kreema projekto.
|
|
|
|
|
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|