TEJO-aktuale: numero 494, 2024-04

Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email

n°494 | Aprilo 2024

Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Kia monato plena de informoj: estu atentaj ĉar tio promesas aliajn eĉ pli riĉajn estontajn monatojn! Malfermiĝis novaj alvokoj por projektoj financitaj de Erasmus+, certe estos io por ĉiuj: arto, aventuroj kaj eĉ manĝaĵo, do nepre kandidatiĝu al ili ĝis la 10-a de Majo. Legu ankaŭ pri lastatempaj sukcesoj, agadoj kaj kontribuoj de niaj membroj, kaj sentu vin inspiritaj de ilia engaĝiĝo kaj kreemo! Do, sen plua prokrasto, ĝuu la legadon kaj ĝis la venonta!

En Junio, novaj Komitatanoj B de TEJO ekoficos, sed kiuj...? Restas kelkaj horoj por sendi vian kandidatiĝon! Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera decida organo de TEJO.

Kreemuloj, ĉi tiu projekto estas por vi: ĉu vi interesiĝas pri aktorado, reĝisorado, filmado, surscenigo, verkado de skripto... Aliĝu al nia projekto TEATRE, financita de la programo Erasmus+ kaj okazonta dum FESTO en Francio (por kiu vi ricevos senpagan partoprenon)! 
Resti en unu loko dum tuta semajno ne plaĉus al vi? Pretiĝu por aventuro kaj aliĝu al “Esperanto senlime 2”, la dua vojaĝkonkurso, dum kiu vi havos la eblecon vojaĝi inter 5 eŭropaj urboj, alfronti defiojn por gajni poentojn kaj konkuri kun aliaj teamoj sed ĉefe... sperti neforgeseblajn aventurojn!
Ĉu vi interesiĝas pri alia formo de kulturo? Ekzemple pri manĝkutimoj, manĝpolitiko kaj pri kiel manĝaĵoj estas ligitaj al kulturo? Partoprenu en la junulara interŝanĝo “Kunhavante manĝkutimojn por alproksimigi kulturojn”, okazonta dum la IJK en Litovio!

Kadre de Retoso, UEA kaj TEJO invitas ĉiujn esperantistojn fari donacojn por subteni la vojaĝigon de afrikaj junuloj al la 109a Universala Kongreso en Aruŝo (Tanzanio)! La organiza teamo elektis artistojn speciale ligatajn al Afriko, Clarissa Sabatini kaj Jonny M: spektu la koncertojn en nia Jutub-kanalo

Komence de la monato okazis la Internacia Junulara Festivalo en Italio, organizita de IEJ. Dum ĝi ankaŭ okazis seminario subtenita de la Konsilio de Eŭropo pri Homaj Rajtoj kaj Migrado. Legu la raporton de nia nova volontulino Héloïse, kiu partoprenis la aranĝon la unuan fojon!
En Aprilo, TEJO-delegacio vojaĝis al Bruselo por partopreni en LevelUp!, evento organizita de Forumo Junulara Eŭropa, kiu kunigis pli ol 1200 junuloj el diversaj landoj en la Eŭropa Parlamentejo por lerni, diskuti kaj interŝanĝi ideojn kun diversaj fakuloj kaj decidfarantoj antaŭ la eŭropaj balotadoj de Junio.
Retoso bedaŭrinde finiĝis: dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis! Ni esperas ke vi ĝuis la eventon, ni certe ĝojis renkonti vin ĉiujn. Se la etoso de Retoso jam mankas al vi, aŭ ke vi maltrafis prelegojn, kelkaj el ili daŭre haveblas en nia Jutub-kanalo, do vi scias kion fari nun!
Internacia Junulara Kongreso 2024

La aliĝilo de la 80-a IJK finfine malfermiĝis! Aliĝu nun kaj estu parto de la plej mojosa esperanta evento de la jaro! Plaĝo, arbaro, hamakoj, koncertoj kaj esperantistoj... kion deziri pli?

Sen vi ne estus Esperantujo. Estu parto de la IJK kaj proponu programeron! Proponoj, kiuj rilatas al la kongresa temo de packonstruado, estos eĉ pli aprezitaj. Plenigu la formularon kaj mojosigu la eventon!
La organiza teamo daŭre serĉas homojn, kiuj volas ĝui la kongreson kun rabato, esti kerna parto de la kongreso kaj iomete laboreti! Ĉu tio sonas kiel vi? Iĝu helpanto! Legu pli da informoj en la retejo kaj aliĝu al la teamo!
Ekkonu la 5 gajnintojn de la konkurso “Partoprenu Internacian Junularan Kongreso-n 2024”! La Fonduso Partoprenu la IJK-on de TEJO subtenos ilian vojaĝon al Šventoji. Gratulon al ili kaj bonan vojaĝon!
Venontaj eventoj
Kadre de la Eŭropa Esperanto-Kongreso (8-a ĝis la 12-a de Majo), la junularaj asocioj de Francio (JEFO) kaj Germanio (GEJ) kunigas fortojn por okazigi paralelan junularan eventon, BRECO en Strasburgo (Francio).

La Roskilda Esperano-teamo invitas vin por la ĉi-jara festivalumado. La festivalo okazos inter la 29-a de Junio kaj la 7-a de Julio en Roskilde (Danio), kaj promesas tendumadon, muzikon, arton, aktivismon kaj liberecon!

La 109-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Aruŝo (Tanzanio) inter la 3-a kaj la 10-a de Aŭgusto 2024. La temo ĉi-jare estas “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. Aliĝu kaj trovu ĉiujn informojn ĉe la retejo de la evento. 

La 80-a Internacia Junulara Kongreso alproksimiĝas! Jam eblas aliĝi, do ne maltrafu la okazon sperti memorindajn momentojn en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2024.

La esperantista junularo de Sudorienta Azio invitas vin partopreni en KUŜEJO, kiu okazos en Jogjakarto (Indonezio), de la 14-a de Novembro ĝis la 17-a de Novembro! La evento estas okazo renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorientazio!
 
Venu festi novjaron en la tradicia junulara kunveno, sed ĉifoje neplu en Pollando nek Germanio, sed en Belgio (proksime de Lieĝo)! La oficiala programo ekos la 27-an de Decembro ĝis la 2-a de Januaro 2025. Jam eblas aliĝi, do jam pretiĝu por bonvenigi la novan jaron en mojosa etoso! 
Trovu pli da eventoj en Eventa Servo!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale? Sendu viajn novaĵojn al info@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato. Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org

Kopirajto © 2024 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn? Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno.






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 494