|
Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Kiu alia havas la senton ke la jaro progresas tre (tro) rapide? Bonŝance, tagoj kaj monatoj foriras sed lasas post si spuron da entuziasmo kaj aktiveco! Estas ankaŭ multaj kialoj por antaŭĝoji la estontecon, kiel ekzemple la okazigon de Retoso, nia reta evento! Ĝi promesas ne nur amuziĝon, sed ankaŭ la eblon interŝanĝi ideojn kun aliaj samideanoj. Kiel ĉiam, ni invitas vin partopreni kaj kunhavi vian propran voĉon en nia movado. Do, sen plua prokrasto, ĝuu la legadon!
|
|
|
Iom malpli ol monato nun restas ĝis la komenco de Retoso (“24 tagoj ĝis Retoso” estis iom malpli okulfrapanta), kaj ni antaŭĝojegas esti rete kune denove!
Jam pli ol 90 homoj aliĝis, ĉu vi estos la 100a? Krome, ni esperas povi kalkuli je viaj programproponoj por mojosigi la eventon! Vizitu la retejon por ricevi ĉiujn informojn.
|
|
En Junio, novaj Komitatanoj B de TEJO ekoficos, sed kiuj...? Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera decida organo de TEJO, kaj ni bonvenigas kandidatiĝojn: sendu ĝin ĝis la 1-a de Majo kaj estu parto de nia teamo!
|
|
|
|
Ĉu vi preferus esti parto de la ĉefa plenuma organo de TEJO kaj aliĝi al la teamo kiel Estrarano? Ankaŭ eblas! La Elekta Komisiono serĉas kandidatojn por la Estraro 2024/2025, do se vi volas helpi nian movadon tiel, nepre kontaktu ilin!
|
|
|
|
En Novembro 2023, la Komitato de TEJO elektis Christine Brücker kaj Michael Boris Mandirola kiel la konfidencpersonoj. Sed kio fakte estas la rolo de konfidencpersonoj? Ni sciu de la konfidencpersonoj mem: legu intervjuon en nia retejo!
|
|
|
|
Fine, jen la lasta numero de Kontakto por la jarkolekto de 2023. Ĝi estas duobla numero, do estas duoble pli da interesaj artikoloj, kia ĝojo! Nepre legu ilin, kaj ne forgesu membriĝi en 2024 por ricevi la venontajn numerojn.
|
|
|
|
Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.
|
|
|
|
Kadre de la Eŭropa Esperanto-Kongreso (8-a ĝis la 12-a de Majo), la junularaj asocioj de Francio (JEFO) kaj Germanio (GEJ) kunigas fortojn por okazigi paralelan junularan eventon, BRECO. Eblas ricevi rabaton por la partopreno, kontrolu la kondiĉojn!
|
|
|
La Roskilda Esperano-teamo invitas vin por la ĉi-jara festivalumado. La festivalo okazos inter la 29-a de Junio kaj la 7-a de Julio en Danio, kaj promesas tendumadon, muzikon, arton, aktivismon kaj liberecon!
|
|
|
La 80-a Internacia Junulara Kongreso alproksimiĝas! Baldaŭ devus veni aliĝilo por ke vi povu certiĝi ke vi spertos memorindajn momentojn en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2024.
|
|
|
La esperantista junularo de Sudorienta Azio invitas vin partopreni en KUŜEJO, kiu okazos en Jogjakarto (Indonezio), de la 14-a de Novembro ĝis la 17-a de Novembro! La evento estas okazo renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorientazio!
|
|
|
|
|
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|