|
Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Malgraŭ ke ĝi estas la plej mallonga monato de la jaro, Februaro estis plena de ekscitaj aferoj! Niaj membroj ĝuis retajn kaj ĉeestajn eventojn, kaj nun povas malstreĉiĝi spektante niajn novajn videojn en Jutubo aŭ legante intervjuojn en nia retejo. Ne forgesu ke ankaŭ vi povas reklami vian agadon: skribu al info@tejo.org. Ĝuu la legadon!
|
|
|
Ĉu la knabino sukcesos alparoli sian plej ŝatatan kantiston? Ĉu la muzikgrupo travivos la streĉon de lastmomenta kantoverkado? Ĉu la nerespondeca knabo suferos la konsekvencojn de siaj mensogoj?
“La Sorto Gvidos Vin”, muzikalo de TEJO unuafoje prezentita al publiko dum la 79-a IJK en Italio nun spekteblas en Jutubo! Ne timu kaj aliĝu al la karavano de roluloj, por vidi kiel la sorto gvidas ilin.
|
|
|
Hura! Retoso, la plej mojosa - reta - evento de TEJO, okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo. Restu atentaj kaj sekvu niajn sociajn kanalojn por pliaj detaloj, sed jam pretiĝu ĉar la evento promesas kiel kutime la plej malaĉan programon! Kaj se vi ne konsentas, kial ne proponi programeron: la evento certe pliboniĝos danke al via kontribuo!
|
|
|
|
Februaro estas grava monato, ĉar dum ĝi, ni celebras amon... lingvojn! Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, esperantistoj el la tuta mondo rakontis pri siaj plej ŝatataj vortoj aŭ proverboj en sia gepatra lingvo. Spektu la videon en nia Jutub-kanalo!
|
|
|
|
Post kelkaj semajnoj da alkutimiĝo, Ikvero Almeida, nova estrarano de TEJO, akceptis enkonduki sin kaj respondi niajn demandojn, por ke vi pli bone povu koni lin. Ni bonvenigu lin en la TEJO-teamo, kaj ekkonu lin, lian ĝisnunan agadon kaj planojn por la estonteco!
|
|
|
|
Parolante pri aldono en la TEJO-teamo, ni en Februaro oficiale bonvenigis LEJO-n (Litova Esperanta Junulara Organizo) kiel landa sekcio de TEJO. Gratulon al ili! Aldona preteksto por festumi dum la Internacia Junulara Kongreso 2024 en Šventoji, ĉu ne?
|
|
|
|
Jen novaj limdatoj por sendi tekstojn por la revuo Kontakto: 2-a de Aprilo (2024:1), 20-a de Majo (2024:2), 24-a de Junio (2024:3), 19-a de Aŭgusto (2024:4), 30-a de Septembro (2024:5) kaj 11-a de Novembro (2024:6). Notu la datojn kaj sendu kontribuaĵojn al kontakto@tejo.org!
|
|
|
|
En Februaro, ni lanĉis foto-konkurson, kies temo estis “Esperantujo por ne-esperantisto”. La defio estis do priskribi Esperantujon al ne-esperantisto kun unu bildo. Niaj 3 volontuloj, post zorgema konsidero, ĝojas prezenti al vi la jenan foton, kiu plej bone reprezentas la temon. La priskribo, kiu akompanis la bildon ankaŭ estas impona kaj bone priskribas Esperantujon laŭ ilia takso. Kaj vi, kion vi opinias?
|
|
|
|
Titolo: “Branĉoj de Unueco”
En ĉi tiu foto interplektiĝas reto de arbobranĉoj, simbolantaj la profundajn konektojn kreskigita de Esperanto. Same kiel ĉi tiuj branĉoj interplektiĝas, la esperantista komunumo alportas homojn el diversaj fonoj en harmonian unuecon, kreante tutmondan tapiŝon de kompreno kaj amikeco. En la subtila eleganteco de la naturo, ni trovas refleksion de la belaj konektoj kiujn Esperanto kreas.
|
|
“Salaton karotoj, kiokaz'?” Antaŭ kelkaj semajnoj, ni demandis vin en Instagramo kiuj estas viaj plej ŝatataj slangaj vortoj aŭ esprimoj en Esperanto: tiuj novaj vortoj, esprimoj aŭ parolmanieroj, kiuj naskiĝas ene de grupoj, ne estas oficialaj kaj estas uzataj en ne formalaj kuntekstoj sed disvastiĝas kaj iĝas pli kaj pli komprenataj de la tuta komunumo.
|
|
|
Ni tre ŝatis la respondojn kaj kundividos kelkajn el ili!
- Knufli | Mojosa (ĉu vi sciis ke la vorto estas mallongigo de modern-jun-stila - MJS?) | Krokodili & Gaviali (sed fakte, ĉiuj idiotismoj rilate al reptilioj, ĉu ne?) | Aŭĥvarda | Malaĉa | Boji (por homoj!) | Megero... Ŭaŭindaj vortoj, ĉu ne?
|
|
|
Ĉu vi uzas kaj / aŭ komprenas tiujn vortojn? Ĉu vi uzas aliajn ne oficialajn esprimojn? Nepre kunhavigu ilin kun ni en niaj sociaj retoj: @tejoesperanto.
|
|
|
La Paska semajno estas sufiĉe grava por IEJ, kiu organizas sian Internacian Junularan Festivalon tiam (27-a de Marto ĝis 2-a de Aprilo) en Serrada di Folgaria (Italio). La temo estas “La pontoj trans la montoj”.
|
|
|
|
Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.
|
|
|
|
Kadre de la Eŭropa Esperanto-Kongreso (8-a ĝis la 12-a de Majo), la junularaj asocioj de Francio (JEFO) kaj Germanio (GEJ) kunigas fortojn por okazigi paralelan junularan eventon, BRECO. Aliĝu al la kongreso por ĝui ĝin!
|
|
|
La 80-a Internacia Junulara Kongreso alproksimiĝas! Baldaŭ devus veni aliĝilo por ke vi povu certiĝi ke vi spertos memorindajn momentojn en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2024.
|
|
|
La esperantista junularo de Sudorienta Azio invitas vin partopreni en KUŜEJO, kiu okazos en Jogjakarto (Indonezio), de la 14-a de Novembro ĝis la 17-a de Novembro! La evento estas okazo renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorientazio!
|
|
|
|
|
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|