|
Karaj abonantoj, bonvenon! Kiel kutime, jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. La jaro komenciĝas bone kaj ni ĝojas proponi al vi multajn oportunojn por aktivi en la movado kaj TEJO! En 2024, ni ŝatus ke TEJO Aktuale iĝu iom pli vigla, kaj klopodos proponi enhavon, kiun vi ne trovos en niaj aliaj kanaloj: ĉi-monate, ni proponas al vi interesan foto-konkurson, do pretigu viajn fotilojn kaj sendu viajn fotaĵojn! Krome, se vi havas ideojn de enhavo, kiun vi volus vidi en nia novaĵletero, nepre sciigu nin kaj skribu al info@tejo.org. Ĝuu la legadon!
|
|
|
|
Partoprenu seminarion en Italio kaj spertiĝu pri sociaj temoj rilate al multikultureco, migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj! Estos ankaŭ bona oportuno por ĉeesti la Internacian Junularan Festivalon (27-a de Marto ĝis 2-a de Aprilo en Serrada di Folgaria)... kaj ricevi repagon por la loĝado, manĝado, kotizo kaj vojaĝkostoj!
|
|
|
Helpu TEJO-n esti (eĉ pli) efika, kaj kandidatiĝu por iĝi Ĝenerala Direktoro! Se vi spertas pri taskoj kiel librotenado, mastrumado de financoj, prizorgado de kontraktoj... ni certe kuraĝigas vin kandidatiĝi!
|
|
|
|
Vi volas helpi TEJO-n alimaniere? Estu vidmuntisto kaj kontribuu al la aŭdvidaj projektoj de TEJO (ni ja havas multajn, sed vi ankaŭ povos mem realigi viajn ideojn). Resume, se vi spertas pri grafikado, aŭdvidaĵoj kaj vidmuntado, nepre kandidatiĝu!
|
|
|
|
Ĉu ankaŭ vi miras (kaj foje timas) pri kiel la teknologioj evoluas rapidege aŭ ĉu estas nur ni? Eble temas pri timo de nekonato... do ne zorgu ĉar vi ĉion povos kompreni en la plej nova numero de Kontakto!
|
|
|
|
Legu la artikolon de nia volontulo Cyril, kiu rakontas pri la Junulara E-Semajno en Germanio, kaj helpu nin decidi: ĉu li fakte ŝatis kaj ĝuis la eventon aŭ ne? Homoj ne sufiĉe dormis kaj / aŭ malsaniĝis, sed ĉu tiuj ne estas indikoj de sukcesa esperanta renkontiĝo... ?
|
|
|
|
Parolante pri evento dum kiu dormo eble mankas... kial ne aliĝi al la Esperanto-Teamo kaj ĝui la Roskilde Festivalon (Danio) senpage? Kontraŭ kelkaj horoj da volontula laboro, vi ricevas 8 tagojn de amuziĝo, muziko, arto, manĝo, festumado... kaj Esperantumado!
|
|
|
|
Partopreni la plej mojosan eventon de la jaro kaj ricevi repagon de la vojaĝkostoj, loĝado kaj programkotizo estus mojosa, ĉu ne? Tio eblas: kandidatiĝu por la konkurso “Partoprenu IJK-n” kaj vidu!
|
|
|
|
Ĉu plenigi formularon kaj administraĵojn por la konkurso estas tro teda por vi... ? Ne malesperu, ĉar tamen eblas senpage partopreni la IJK-n! Nura kondiĉo estas ridigi Esperantujon: facila postulo, ĉu ne?! Pretigu monologon aŭ skeĉon, ludu ĝin kaj sendu la videon al la organiza teamo por partopreni!
|
|
|
|
En Februaro, ni invitas vin vidi la mondon per viaj fotiloj kaj lanĉas foto-konkurson! La temo de la monato estas “Esperantujo por ne-esperantisto”: la defio estas do priskribi Esperantujon al ne-esperantisto kun unu bildo. Ĉu vi iam trovis vin en esperanta etoso, kaj sentis la deziron priskribi tiun magion al homoj, kiuj ankoraŭ ne konas nian belan movadon? Bonŝance, “bildo valoras pli ol mil vortoj”!
|
|
|
Vi povas partopreni sendante foton kiu montras vian interpreton de la temo retmesaĝe al info@tejo.org aŭ per sociaj retoj (Facebook, Twitter, Instagram...). Se vi elektas kundividi vian foton en sociaj retoj, certiĝu ke ni povos vidi ĝin, kaj ne forgesu identifigi nin, @tejoesperanto.
|
|
|
La ĵurio estos niaj 3 volontuloj: ili elektos la foton, kiu plej bone reprezentas la temon kaj la gajnanta foto estos kundividita en la venonta eldono de TEJO Aktuale, do nepre sendu ĝin antaŭ la 23-a de Februaro. Sukceson al ĉiuj!
|
|
|
La RenKEJtiĝo (23-a ĝis 25-a de Februaro en suda Katalonio) alproksimiĝas kaj KEJ informis ke ili ne povas garantii lokon en la gastejo al homoj kiuj aliĝos por la 11-a de Februaro do... nepre aliĝu rapide por ne dormi sur la planko!
|
|
|
|
Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, TEJO organizas la retan eventon “Junuloj kaj Lingvoj”, la 24-an kaj 25-an de Februaro. Ĝi okazos per Discord: aliĝu kaj helpu nin labori por la plifortigo de lingvaj rajtoj kaj la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto!
|
|
|
|
La reta Plurlingva Kunveno (Polyglot Gathering) okazos jam baldaŭ (29-a de Februaro ĝis 3-a de Marto), aliĝu kaj spertu tiun internacian eventon, plena de prelegoj, kulturaj prezentoj kaj pli... de hejme! Ankaŭ eblas proponi programeron do ne maltrafu la oportunon prezenti ion pri Esperanto (estas nur sugesto, kompreneble).
|
|
|
|
La Paska semajno estas sufiĉe grava por IEJ, kiu organizas sian Internacian Junularan Festivalon tiam (27-a de Marto ĝis 2-a de Aprilo). La temo estas “La pontoj trans la montoj”. Ne forgesu ke eblas partopreni kadre de la internacia seminario de TEJO... !
|
|
|
|
Kadre de la Eŭropa Esperanto-Kongreso (8-a ĝis la 12-a de Majo), la junularaj asocioj de Francio (JEFO) kaj Germanio (GEJ) kunigas fortojn por okazigi paralelan junularan eventon, BRECO. Aliĝu al la kongreso por ĝui ĝin (hastu ĉar la unua aliĝperiodo finiĝas jam hodiaŭ!).
|
|
|
|
Se vi pretas kunlabori por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Tanzanio (3-a ĝis 10-a de Aŭgusto), UEA lanĉis la konkurson “Partoprenu UK-on” por finance subteni kelkajn kongresanojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio!
|
|
|
|
|
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|