|
Karaj abonantoj, bonvenon! Kiel kutime, jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. En ĉi tiu eldono, ni kompreneble fokusiĝas pri tio, kio okazis ĉi-monate, sed estante la lasta de 2023, ni ankaŭ profitas la okazon por retrorigardi la tutan jaron kaj esprimi nian dankemon pro la ĉiama subteno. Ni denove festas jaron plena je projektoj, renkontiĝoj, (retaj) eventoj, muzikaloj, aventuroj, novaj iniciatoj, revuoj... kaj pli! Ni festu kaj antaŭĝoju por la venonta jaro: ĝi estu eĉ pli sukcesa! Feliĉan kaj prosperan sezonon al ĉiuj!
|