|
Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. En Novembro, ni fieras pri niaj aktivuloj kiuj partoprenis eventojn, kunvenojn, projektojn... por disvolvi la ideojn de Esperanto ĉie en la mondo. 2023 baldaŭ finiĝos, kaj estas do tempo reflekti pri niaj atingoj, celoj, kaj la vojo, kiun ni kune trairis dum la lastaj monatoj. Kial ne kundividi tiujn pensojn kun la mondo? Partoprenu en nia filmeto por la Zamenhofa Tago kaj sciigu la komunumon! Atendante viajn kontribuojn, havu bonan legadon, kaj ĝis la venonta!
|