TEJO-aktuale: numero 488, 2023-10

n°488 | Oktobro 2023

Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Kia plenplena monato! Ni esperas ke vi trafis ŝancojn esperantumi kun samideanoj, kaj ke tio donis al vi energion por alfronti la venontajn semajnojn! Vi trovos en ĉi tiu eldono ion por spekti, ion por aŭskulti, ion por legi, ion por lerni... ĉu io mankas? Ek al esperantumado kaj ĝis la venonta!
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
La muzikalo “Petveturaj Aventuroj” fine spekteblas rete! Ĝi estis unuafoje prezentita al publiko dum la ĉi-jara IJK en Italio, kaj eblas nun sekvi la aventurojn de Judit iam ajn. Ankaŭ eblas aŭskulti la kantojn senfine: ritrovu ilin en platformoj kiel Spotify. Ĝuu!
Rezervu la daton! La 80a Internacia Junulara Kongreso okazos inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2024. Eksciu pli pri ĝia lando, Litovio, aŭ trovu praktikajn informojn vizitante la retejon de la evento. Ankaŭ eblas spekti la Retosan prezenton, dum kiu la organizantoj respondis al demandoj de partoprenantoj.
Parolante pri Retoso, la evento bedaŭrinde finiĝis, sed kaze ke ĝia etoso mankas al vi, aŭ ke vi maltrafis prelegojn, kelkaj el ili daŭre estas spekteblaj en nia Jutub-kanalo. Ne hezitu sciigi la organizantojn pri viaj impresoj plenigante ĉi tiun formularon. Kaj ĉefe... dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis!
Dum Retoso ankaŭ okazis podiaj diskutoj kadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio. Ili baziĝis sur videaj prelegoj pri lingvistiko kaj scienco, kiuj ankaŭ daŭre haveblas en Jutubo: eĉ se la diskutrondoj jam okazis, spektu la videojn kaj kundividu viajn ideojn en la komentoj!
Kontakto 312 (2023:1) aperis! Kelkaj ŝanĝoj estas notindaj por bonvenigi tiun mejloŝtonan jaron en la historio de la revuo, sed la enhavo restas kiel kutime interesa. Kion vi opinias pri ĝi? Elŝutu ĝin, kaj sciigu la aliajn en la Telegram-grupo por legantoj de la revuo!
Dum ĉi-jara IJK okazis internacia seminario “Partoprenu!”. Dum ĝi, junuloj diskutis kaj lernis pri kiel plibonigi junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj. Legu la raportojn pri la spertoj de Manuela kaj Mangirdas en nia retejo!

Venontaj eventoj

IEJ invitas vin al la Zamenhofa Aranĝo Toskana, la evento organizita el la Piza Esperanto Grupo! La evento okazos en la urbo Pisa (Italio) de la 17-a ĝis la 19-a de Novembro per plenplena taga kaj nokta programo!
La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) de UEA okazos de la 23-a ĝis la 26-a de Novembro 2023! Ĝi estas senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 13-a de Novembro 2023. 
La Komuna Seminario estas junulara evento, kiu estas unu el la plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo de la jaro en Azio. Ĉi-jare, ĝi revenos al Vjetnamio kaj estos okazigota en Hanojo kaj Ninh Binh de la 15-a ĝis la 18-a de Decembro kun la ĉeftemo “La influoj de la rapida evoluo de teknologio sur nia vivo”.
JES, la Junulara E-Semajno okazos en Storkow (Germanio) de la 27-a de Decembro ĝis la 3-a de Januaro. Kiel kutime, la teamo antaŭvidas riĉan kaj buntan programon (koncertoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli)! Eksciu pli pri kio okazos dum JES kaj aliĝu!
KEJ anoncis sian venontan junularan vintran aranĝon, la RenKEJtiĝo! Ĝi okazos inter la 23-a kaj la 25-a de Februaro 2024, en L’Espluga de Francolí (suda Katalunio). Amika etoso kaj memorindaj spertoj certe atendas vin tie!
Ĉu vi pretas por duobla poliglotumado? La Plurlingvula Kunveno (Polyglot Gathering) denove okazos en 2024. La reta evento okazos de la 29-a de Februaro ĝis 3-a de Marto, kaj la ĉeesta parto okazos en Prago (Ĉeĥio) de la 15-a ĝis 19-a de Majo. Vizitu la retejon por ricevi pli da informoj kaj aliĝi.
IEJ atendas vian partoprenon en la 47-a Internacia Junulara Festivalo en Serrada di Folgaria (Italio) de la 27-a de Marto ĝis la 2-a de Aprilo! Pliaj informoj venos baldaŭ, sed notu la daton!

Trovu pli da eventoj sur la retejo eventaservo.org.

Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!


Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale? Sendu viajn novaĵojn al info@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato. Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org

Kopirajto © 2023 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno.






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 488