|
|
|
|
|
|
|
|
|
Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Kiel kutime, al nia movado ne mankas ŝancoj kontribui ĉi-monate, do ne maltrafu ilin! Kaj la venontaj semajnoj estos ankaŭ plenaj de oportunoj por esti kune denove kaj esperantumi (rete)! Do... ni renkontiĝu tie?
|
|
|
|
Nur kelkaj semajnoj restas ĝis Retoso 2023! Ĉi-foje, ĉiuj esperantistoj povos tute senpage ĝui la plej grandan retan eventon de TEJO, okazonta inter la 27-a kaj la 30-a de Oktobro. Aliĝu tuj, kaj ekkonu esperantistojn el la tuta mondo! Kiel kutime, buntaj programeroj atendas vin, kaj vi mem povas kontribui per viaj propraj kontribuoj. Vizitu la retejon por ricevi pli da informoj.
|
|
Dum Retoso ankaŭ okazos IRIS, la Internacia Reta Interfaka Simpozio. Se vi estas studento aŭ esploristo, kaj volas prezenti vian laboron al fakemulaj esperantistoj, ni invitas vin sendi proponojn kaj kontribuojn. Ni esperas ricevi ilin plej laste la 15-an de Oktobro 2023.
|
|
|
Ĉu vi estas adoleskanto kaj mankas al vi samaĝuloj por kune esperantumi? Ĉu vi ŝatus helpi kaj kontribui al la grupo por kreskigi kaj fortigi la movadon? Ni volas aŭdi de vi: plenigu ĉi tiun formularon, iĝu parto de tutmonda grupo de adoleskaj esperantistoj kaj kontribuu al la komunumo!
|
|
|
|
La Movada Rubriko de Kontakto havas novan redaktoron: Ikvero Almejdo! Ikvero respondecos pri tiu 4-paĝa rubriko ene de la revuo, kaj liveros aktualajn kaj interesajn informojn pri nia movado. Legu lian prezenton en niaj sociaj retoj!
|
|
|
|
En Junio 2023 delegitaro de TEJO-anoj partoprenis en la Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO), eventego organizita de la Eŭropa Parlamento. Spektu nian unuan plurlingvan filmeton de EJO, kie ni parolis kun kelkaj partoprenantoj – ankaŭ pri Esperanto. Subtitoloj haveblas en pluraj lingvoj!
|
|
|
Lastaj horoj por kandidatiĝi kaj ricevi financan subtenon de TEJO kaj BEJO por partopreni la 10-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto, kiu okazos en la urbo Fortaleza (Brazilo), de la 2-a ĝis la 5-a de Novembro! Ne maltrafu tiun oportunon!
|
|
|
La Komuna Seminario estas la plej granda kaj grava junulara Esperanto-evento en Azio. En 2023, la evento okazos en Vjetnamio de la 15-a ĝis la 18-a de Decembro. Kandidatiĝu al la konkurso “Partoprenu KS-on” kaj ricevu monhelpon por partopreni ĝin! Kontaktu vejo.vjetnamio@gmail.com ĝis la 31-a de Oktobro.
|
|
|
|
Jen limdatoj por sendi artikolojn por la venontaj numeroj de la revuo Kontakto. Notu ilin!
- 2023:3 → 30-a de Oktobro
- 2023:4 → 30-a de Novembro
- 2023:5/6 → 10-a de Januaro
|
|
|
|
|
La 21-an de Septembro, por celebri la Internacian Tagon de Paco, UEA skribis ke tiu tago estas “okazo por unuiĝi cele al plifortigo de kulturo de paco”, do ni decidis disvastigi tiun kulturon de paco, kundividante en tiu eldono de TEJO Aktuale belan poemon pri paco. Havu belan legadon!
|
|
|
Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 27-a kaj la 30-a de Oktobro. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.
|
|
|
Fortalezo (Brazilo) gastigos la 10-an eldonon de la Tutamerika Kongreso de Esperanto de la 2-a ĝis la 5-a de Novembro. La evento estas kunlaboro inter UEA kaj BEL, BEJO kaj CEA, kiuj dume okazigos ankaŭ siajn jarajn eventojn. Aliĝu nun!
|
|
|
|
GEJ elkore invitas al la 32-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 10-a ĝis la 12-a de Novembro 2023 en Hamburgo (Germanio). Tio estas evento por adoleskantoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.
|
|
|
|
IEJ invitas vin al la Zamenhofa Aranĝo Toskana, la evento organizita el la Piza Esperanto Grupo! La evento okazos en la urbo Pisa (Italio) de la 17-a ĝis la 19-a de Novembro per plenplena taga kaj nokta programo!
|
|
|
|
La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) de UEA okazos de la 23-a ĝis la 26-a de Novembro 2023! Ĝi estas senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 13-a de Novembro 2023.
|
|
|
JES, la Junulara E-Semajno okazos en Storkow (Germanio) de la 27-a de Decembro ĝis la 3-a de Januaro. Kiel kutime, la teamo antaŭvidas riĉan kaj buntan programon (koncertoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli)! Eksciu pli pri kio okazos dum JES kaj aliĝu!
|
|
|
Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!
|
|
|
|
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|