TEJO-aktuale: numero 486, 2023-08

n°486 | Aŭgusto 2023

Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. En Aŭgusto, nia komunumo ĝuis pasigi tempon kune dum la #IJK2023, sed ankaŭ pretiĝis por la venontaj monatoj: en Septembro atendas vin nova Estraro, novaj projektoj sed sama ĉiama invito kontribui al nia movado kaj kunlabori kun samideanoj! Ĝuu tiun eldonon de TEJO Aktuale, kiu espereble restos fonto de inspiro kaj informoj por ĉiuj. Kaj ne forgesu skribi al ni se vi volas reklami viajn proprajn iniciatojn. Ĝis la venonta!
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
Bona novaĵo! IRIS (Internacia Reta Interfaka Simpozio) okazos denove ĉi-jare, de la 27-a ĝis la 30-a de Oktobro. La komisionoj de TEJO pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Universitata agado do invitas vin proponi kontribuojn kaj prezenti vian laboron. Trovu pli da informoj en nia retejo, kaj sendu proponojn ĝis la 15-a de Oktobro!
TEJO kaj la Konsilio de Eŭropo serĉas 26 junulojn por partopreni studsesion en Hungario pri interkultura komunikado. La studsesio okazos de la 5-a ĝis la 11-a de Novembro en Budapeŝto. Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon antaŭ la 8-a de Septembro.
TEJO serĉas novan redaktoron por la Movada Rubriko! Se vi ŝatas ĵurnalismon, interesiĝas pri la internacia junulara E-movado kaj volas engaĝiĝi kun la laboro de TEJO, jen bona oportuno por vi. Se vi interesiĝas, bonvolu sendi vian kandidatiĝon ĝis la 10-a de Septembro. Vi trovos la kondiĉojn en nia retejo.
TEJO serĉas konfidencpersono(j)n! Laŭ la Reglamento, konfidencpersono(j), estu kontaktpunkto por (eblaj) intereskonfliktoj kaj aliaj (eblaj) interhomaj konfliktoj en la organizo. Se vi deziras kunlabori en ĉi tiu grava kampo, kandidatiĝu ĝis la 15-a de Septembro.
Ni ĝojas prezenti al vi la novan redaktoron de Kontakto, Karina Oliveira! La Estraro plene fidas ke ŝi bone prizorgos Kontakton, bontenos la altan kvalitan nivelon de la revuo, kaj helpos ĝin reveni al pli stabila aperritmo. Se vi volas kontribui al Kontakto, ne hezitu kontakti ŝin!
En Junio, TEJO-anoj vojaĝis al Strasburgo por partopreni en la Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO). La materialoj de niaj aktivaĵoj (“Lingvaj Perspektivoj”) fine disponeblas en la TEJO Akademio! Atendante la unuan videon, kiu tre baldaŭ aperos, legu la artikolon en nia retejo. 

Venontaj eventoj

Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), ĉiujara sendependa esperanta festivalo pri kulturo, arto kaj scienco en Poznano (Pollando) okazos ĉi-jare inter la 15-a kaj 17-a de Septembro. Al la programo kutime kontribuas la partoprenantoj mem, do ne hezitu aliĝi kaj proponi kontribuojn!
Korea Esperanto-Asocio okazigos la 55-an Korean Kongreson de Esperanto inter la 7-a kaj la 9-a de Oktobro en Seulo. La kongresa temo estas “Lingvo kaj Teknika Evoluo: scioj kaj preparendaĵoj okaze de la ChatGPT-epoko”. Interese, ĉu ne? Esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj estos bonvenaj.
La 81-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en Sevilo de la 12-a ĝis la 15-a de Oktobro. Kun la centrala temo “Komprenemo inter popoloj”, kaj krom variaj interesaj babiladoj kaj prelegoj, la kongreso ankaŭ ofertos buntajn kulturajn aktivaĵojn, kiel ekzkursojn, fulmokursojn, ludojn, ktp. Pli da informoj!
La venonta studosemajnfino de Esperanto Nederland okazos de la 13-a ĝis la 15-a de Oktobro en la vilaĝo Bornerbroek. La aranĝo taŭgas por tiuj, kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton, aŭ por tiuj, kiuj volas plibonigi sian Esperanto-scion. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon!
Sub la temo “Homaj rajtoj, solidareco kaj memdetermino de popoloj”, Fortalezo (Brazilo) gastigos la 10-an eldonon de la Tutamerika Kongreso de Esperanto de la 2-a ĝis la 5-a de Novembro. La evento estas kunlaboro inter UEA kaj BEL, BEJO kaj CEA, kiuj dume okazigos ankaŭ siajn jarajn eventojn. Aliĝu nun!
JES, la Junulara E-Semajno okazos en Storkow (Germanio) de la 27-a de Decembro ĝis la 3-a de Januaro. Kiel kutime, la teamo antaŭvidas riĉan kaj buntan programon (koncertoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli)! Eksciu pli pri kio okazos dum JES kaj aliĝu!

Trovu pli da eventoj sur la retejo eventaservo.org.

Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!


Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al info@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org

Kopirajto © 2023 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno.






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 486