|
|
|
|
|
|
|
|
|
Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Kun la Esperanto-Tago okazinta antaŭ kelkaj tagoj, la Universala Kongreso okazanta nun kaj nia Internacia Junulara Kongreso okazonta venontan semajnon, estas la perfekta momento por profunde pripensi kaj konsideri la rolon de Esperanto en niaj vivoj. Por multaj el ni, ĝi estas multe pli ol nur lingvo: ĝi estas kulturo, amikeco, kaj internacia ligilo inter homoj. Ni kredas je la potenco de kunlaboro kaj interŝanĝo de ideoj, kaj ni esperas, ke ĉi tiu kongresa sezono inspiros vin, motivigos vin, kaj permesos al nia movado kreski. Atendante, ĝuu tiun julian eldonon de nia novaĵletero, kiu espereble estos ankaŭ fonto de inspiro kaj informoj por ĉiuj!
|
|
|
|
Dum la pasinta KomitatKunsido, la Komitato elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2023-2024, kaj ni ĝojas prezenti la novelektitan teamon al vi! La nova Estraro ekoficos la 1-an de Septembro. Gratulon al ili, agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon al ĉiuj!
|
|
Ne maltrafu la plej novan numeron de la revuo “Kontakto”! Elŝutu ĝin, kaj vi trovos inspirajn rakontojn, fotojn, kaj riĉajn artikolojn: legu pri la fama ŝipego Titanic, pri kultivita viando, pri rapida legado, pri la unua foto de la Tero... kaj kial “verdaj steloj” fakte ne povas ekzisti. “Kio povus igi la revuon ankoraŭ pli interesa? Ĉu eble via kontribuaĵo?”
|
|
|
|
TEJO nun pretigas “Esperanto senlime”. Ĝi estas vojaĝkonkurso en kiu 20 junuloj partoprenas kaj filmas siajn aventurojn. Financita de la Eŭropa Unio, ĝi iĝos la unua Esperanta serio, plena de defioj kaj amuziĝo!
|
|
|
La Interlingvistikaj Studoj de AMU en Poznano denove organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko: aliĝantoj ricevos movadan-diplomon pri instruista trejnado. Aliĝu ĝis la 15-a de Aŭgusto!
|
|
|
La Universala Kongreso komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj multaj esperantistoj nuntempe troviĝas en Torino, Italio! Ĉu ial vi ne povis vojaĝi tien kaj ĝui la kongreson? Bonŝance, signifa parto de la programeroj estos hibridaj. Ekzemple, eblos spekti la Internacian Artan Vesperon vive ĉe la Jutuba kanalo de UEA (la 4-an de Aŭgusto je 18:00 UTC).
|
|
|
Ĉu vi volas videbligi vian organizon? Aliĝu al la Junulara Movada Foiro! Ĝi estas la perfekta okazo por montri vian organizon, ĝian agadon kaj varbi novajn homojn kaj kunlaborantojn. Ĉiuj organizoj bonvenas: plenigu la aliĝilon ĝis la 4-a de Aŭgusto.
|
|
|
Se vi ne povas atendi kaj volas jam ĝui la kongresan etoson, aliĝu al la Telegram-grupo de IJK! Vi povos babili kun aliaj festontoj. Krome, por maltrafi neniun gravan informon, abonu la kanalon “Anoncoj de IJK 2023”, kie vi trovos utilajn informojn por via vojaĝo, aŭ pri la programo.
|
|
|
La spektlisto de Retoso 2022 en nia Jutub-kanalo estis fine ĝisdatigita kun prelegoj kiuj ne estis vivelsenditaj dum la evento: lernu interalie pri barata filozofio, Esperanta historio, scienco, voĉa klavaro aŭ klimata justeco... Malkovru la videojn!
|
|
|
Restas nur kelkaj tagoj ĝis la 79-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio, inter la 5-a kaj la 12-a de Aŭgusto 2023! Ĉu ankaŭ vi antaŭĝojas? Ni jam komencis paki... Vizitu la retejon por ekscii pli!
|
|
|
Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), ĉiujara sendependa esperanta festivalo pri kulturo, arto kaj scienco en Poznano (Pollando) okazos ĉi-jare inter la 15-a kaj 17-a de Septembro. Al la programo kutime kontribuas la partoprenantoj mem, do ne hezitu aliĝi kaj proponi kontribuojn!
|
|
|
Ludo okazos ĉe la Esperanto-Stacio de Halbe inter la 18a kaj la 21-a de Aŭgusto. Temas pri videoluda semajnfino en kiu partoprenantoj povos ludi ĉion de moderna ĝis retro-ludsistemoj. Tuj poste okazos ABELO (Apud-Berlina Esperanta LudadO) por ke estu facile partopreni ambaŭ eventoj per nur unu vojaĝo al Berlino!
|
|
|
Korea Esperanto-Asocio okazigos la 55-an Korean Kongreson de Esperanto inter la 7-a kaj la 9-a de Oktobro en Seulo. La kongresa temo estas “Lingvo kaj Teknika Evoluo: scioj kaj preparendaĵoj okaze de la ChatGPT-epoko”. Interese, ĉu ne? Esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj estos bonvenaj.
|
|
|
La 81-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en Sevilo de la 12-a ĝis la 15-a de Oktobro. Kun la centrala temo “Komprenemo inter popoloj”, kaj krom variaj interesaj babiladoj kaj prelegoj, la kongreso ankaŭ ofertos buntajn kulturajn aktivaĵojn, kiel ekzkursojn, fulmokursojn, ludojn, ktp. Pli da informoj!
|
|
|
La venonta studosemajnfino de Esperanto Nederland okazos de la 13-a ĝis la 15-a de Oktobro en la vilaĝo Bornerbroek. La aranĝo taŭgas por tiuj, kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton, aŭ por tiuj, kiuj volas plibonigi sian Esperanto-scion. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon!
|
|
|
Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!
|
|
|
|
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|