TEJO-aktuale: numero 484, 2023-06

n°484 | Junio 2023

Karaj abonantoj, bonvenon! Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj, kaj iniciatoj de junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Espereble, tiu eldono estos fonto de inspiro kaj informo por tiuj, kiuj aktivas aŭ interesas pri Esperanto. Ne forgesu sekvi niajn sociajn retojn kaj aboni nian kanalon ĉe Telegramo por ricevi la informojn rapide kaj babili kun samideanoj! Kaj se vi volas reklami viajn proprajn iniciatojn, ankaŭ eblas: skribu al niĜuu la vojaĝon tra niaj junaj kaj juniaj novaĵoj!
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website

IJK 2023 alproksimiĝas! Ĉar ni deziras krei unuigan kaj emociplenan filmeton por prezenti ĝin dum la malferma tago, ni invitas vin partopreni kaj kontribui al nia projekto: sendu viajn mesaĝojn, bondezirojn, atendojn kaj proponojn por la kongreso. Ne gravas ĉu vi estas spertulo aŭ komencanto, junulo aŭ plenkreskulo.

Ni volas aŭdi vian voĉon kaj vidi vian entuziasmon pri IJK 2023! 

La Konkurso “Elstaraj Sekcioj de la Jaro” estas organizata de la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado kaj celas instigi al landaj kaj fakaj junularaj organizoj aktivan agadon en diversaj agadkampoj, kaj rekoni la atingojn kaj laborojn de junularaj esperantistaj organizoj tra la mondo. Rajtas partopreni en la konkurso ĉiu ekzistanta landa aŭ junulara organizo, ĉu aliĝinta al TEJO aŭ ne!

Jam pli ol 2500 homoj subskribis la peticion por savi la francajn, hispanajn kaj portugalajn kursojn de Esperanto en Duolingo! Estas granda atingo, sed indas daŭrigi la laboron por aŭdigi niajn ideojn de la respondeculoj de Duolingo. Subskribu kaj kundividu la peticion kun viaj amikoj! #DuolingoEsperanto

Aliĝu al la magistraj studoj pri Interlingvistiko (2023-25) de AMU en Poznano! La surlokaj 2-jaraj studoj valoras kaj donas magistran titolon pri tradukado, interkultura komunikado kaj internacia lingvopolitiko. La lingvistikaj studobjektoj estas en esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. Aliĝu ĝis la 25-a de Aŭgusto!

jOmO koncertos dum la IJK 2023! Nia fama kantisto “celas plinumerigi la esperantistaron per ekamoro inter spektantoj en danca, vigla kaj multkultura etoso.” Nepre ne maltrafu lian koncerton dum la kongreso en Lignano Sabbiadoro!

La Elekta Komisiono de TEJO daŭre serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2023-2024. Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de Junio kun viaj vivresumo, motiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro - se elektita.

Ĉu vi pretas labori por kaj kun Esperantujo, volas esti en tutmonda medio kaj engaĝiĝi en internaciaj projektoj? Ĉu vi ŝatus lerni pri lingvaj rajtoj kaj sociaj rajtoj de junuloj? Iĝu volontulo en la Centra Oficejo de Roterdamo en 2023-2024! TEJO akceptas kandidatiĝojn ĝis la 30-a de Junio, ne maltrafu la oportunon!

Lastaj videoj

Ĉiuj 17 kantoj de la muzikalo “June kaj Kune” fine disponeblas en nia Jutub-kanalo! Kio estas via plej ŝatata? Ĉu vi okazigis karaokeajn vesperojn kun viaj amikoj kaj konas la kantojn parkere? Espereble estos okazo kanti kune denove dum la venonta IJK!

Ekde la pasinta semajno, prelegoj kiuj ne estis vivelsenditaj en nia Jutub-kanalo dum Retoso 2022 estos alŝutitaj al la kanalo ĉiun sabaton. La unua video estas la malfermo: spektu ĝin kaj amuziĝu kun Ariel kaj Tyron denove!

Venontaj eventoj

La franca kulturcentro en kastelo Greziljono proponas al TEJO-aktivuloj kaj al aktivaj junuloj senpage partopreni kursaron, de la 7-a ĝis la 17-a de Julio. Atendas vin do kursoj por ĉiuj niveloj, sed ankaŭ aktivaĵoj (turismaj vizitoj, promenadoj…), konferencoj kaj prelegoj de Duncan Charters... 

Latvia Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la 57-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn. La plej populara Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj okazos de la 15-a ĝis la 22-a de Julio en Ventspils

Pola Esperanto-Asocio okazigos la 40-a Polan Esperanto-Kongreson en Siedlce (oriente de Varsovio) de la 20-a ĝis la 23-a de Julio. Kutimaj ekskursoj, prelegoj, artaj programoj kaj eĉ diservo estas en la programo. 

La 108-a Universala Kongreso okazos de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto en Torino, Italio. La kongresa temo estas “Enmigrado kaj kunfluo de homaj valoroj” kaj la kongresejo estos la ĉefsidejo de Politekniko, la urba universitato por estontaj inĝenieroj, kiu ebligos favoran kotizon.

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al 79-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio, inter la 5-a kaj la 12-a de Aŭgusto 2023? Faru tuj! Ni aŭdis ke multaj interesaj aferoj okazos dum la aranĝo... Vizitu la retejon por ekscii pli!


Trovu pli da eventoj sur la retejo eventaservo.org.

Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!


Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al info@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org


Ŝerco de la monato: Kial la matematika libro ploris? Ĉar ĝi havis multajn problemojn sen solvo! 

Se vi atingis tiun parton de TEJO: Aktuale, gratulon! Sendu bildon aŭ emoĝion de libro en TEJO telegrame! 

Kopirajto © 2023 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno.






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 484