TEJO-aktuale: numero 483, 2023-05

n°483 | Majo 2023

Karaj abonantoj, bonvenon! Espereble, tiu maja eldono de TEJO: Aktuale trovas vin en bona sano kaj preta por alfronti la novajn aventurojn, kiujn la jaro alportas. Jen resumo de niaj lastaj anoncoj, informoj kaj malfermaj alvokoj: multaj interesaj projektoj disvolviĝas, kun multaj eblecoj kontribui al nia movado, vojaĝi malpli multekoste kaj evoluigi kapablojn. Restu atentaj kaj sekvu niajn sociajn kanalojn por ekscii pli. Atendante, ni deziras al vi entuziasman, inspiran kaj sukcesplenan junion!
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website

Ĉu vi pretas sunumi kaj... ekskursi?

Dum la IJK okazos kvar tuttagaj ekskursoj kaj tri duontagaj ekskursoj, okazontaj tra la semajno. Boatumu en Venezia aŭ provu la lokan ŝinkon en San Daniele—profitu de via italumado kaj aliĝu al ekskursoj plenaj da kulturo, historio, kaj gastronomio. En kelkaj lokoj, kiel Udine kaj San Vito al Tagliamento, Esperanto ludas gravan historian rolon!

En Marto, VMEO (Vikimedio Esperanto) estis oficiale akceptita kiel faka sekcio de TEJO. Okaze tiu aliĝo, Patricio, nome de la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado kaj aliaj aktivuloj bonvenigas VMEO-n al la granda TEJO-Familio en nia lasta jutuba filmeto!

La batalo por la reveno de Esperanto-kursoj en la hispana, portugala kaj franca daŭras! Pluraj aktivuloj de la Esperanto-movado kreis peticion ĉe change.org por peti, ke la Esperanto-kursoj estu rekomencitaj en ĉi tiuj lingvoj. Subtenu kaj subskribu ĝin!

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) bonvenigas kontribuojn pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto kaj Interlingvistiko. Ĉu vi esploras pri Interlingvistiko aŭ Esperantologio kaj volas aperigi artikolon pri viaj esplor-rezultoj? Ĉu vi legis fakan libron kaj volas kunhavigi viajn impresojn? Vizitu la retejon de CED!

Aliĝu al la magistraj studoj pri Interlingvistiko (2023-25) de AMU en Poznano! La surlokaj 2-jaraj studoj valoras kaj donas magistran titolon pri tradukado, interkultura komunikado kaj internacia lingvopolitiko. La lingvistikaj studobjektoj estas en esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. La aliĝperiodo ĵus komenciĝis!

Malfermaj alvokoj: kandidatiĝu!

Ekde Septembro 2023, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo proponos 3 internaciajn unujarajn misiojn (7 monatojn en Tuluzo + 5 monatojn en Kroatio, en Slovakio aŭ en Pollando). Por junuloj de 18 ĝis 25-jaraĝaj, loĝantaj en Francio aŭ landoj de Eŭropunio + Svisio, Islando. Kandidatiĝu antaŭ la 10-a de Junio aŭ bedaŭru!

TEJO, kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo organizas la internacian seminarion “Partoprenu! Plibonigante junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj”, inter la 6-a kaj 10-a de Aŭgusto en Italio (kadre de la IJK 2023). Kandidatiĝu ĝis la 15-a de Junio!

TEJO dungas novan oficiston pri Eksteraj Rilatoj kaj Subvencioj de Konsilio de Eŭropo, kiu kapablos pretigi projektojn por la subvenciebloj de KdE, kaj prizorgi la administraĵojn rilate al la eksteraj rilatoj de TEJO. Legu pli da informoj pri la kondiĉoj kaj kandidatiĝu ĝis la 15-a de Junio!

TEJO dungas komunikiston, kiu povos profesie informi pri nia agado kaj realigi siajn kreemajn ideojn por levi la profilon de TEJO kaj la Esperanto-movado. Se vi interesiĝas, legu pli da informoj pri la kondiĉoj kaj kandidatiĝu ĝis la 15-a de Junio.

Venontaj eventoj

La plurlingvula kunveno okazos de la 14-a de Junio ĝis la 19-a de Junio en Teresin, Pollando. Ĝi estas organizata de esperantistoj por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj. Prelegoj, ekzercejoj, socia kaj kultura programo - sed ankaŭ surprizoj - atendas la partoprenantojn.

BEMI invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al la BEMI-semajno en la Esperanto-Stacio, kun biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo. Okazos en Halbe, Germanio, de la 17-a ĝis la 24-a de Junio 2023.

La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica! La aranĝo okazos de vendredo la 23-a ĝis dimanĉo la 25-a de Junio. La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – kiel protekti kaj konservi nian kulturan heredaĵon”. Aliĝu ĉe la oficiala retejo!

Al Roskilde ĉiujare venas famaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj la venontjara festivalo certe ne estos escepto! Ĝi okazos inter la 24-a de Junio kaj la 2-a de Julio. Venu amuziĝi kaj sperti neforgeseblan Festivalon kune kun internacia Esperanto-teamo, senpage! 

Inter la 26-a kaj la 30-a de Junio okazos la Intensa Esperanto-kurso en Herzberg am Harz (Germanio), la Esperanto-urbo! La kurso celas evoluigon de ĉiuj kapabloj (legado, skribado, aŭskultado, parolado) kaj post la lecionoj estas planataj ekskursoj, kulturaj programeroj, libertempaj aktivaĵoj, ludoj. 

Ĉu vi volas renkontiĝi kun esperantistoj en Usono? Aliĝu al la Usona Landa Kongreso, okazonta inter la 6-a kaj la 10-a de Julio en Raleigh (Norda Karolino). Ĉiuj niveloj estas bonvenaj, de komencantoj al spertuloj. Estos multaj samtempaj eventoj por subteni ĉiujn nivelojn de parolantoj.

Latvia Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la 57-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn. La plej populara Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj okazos de la 15-a ĝis la 22-a de Julio en Ventspils

La 108-a Universala Kongreso estas planata de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto en Torino, Italio. La kongresa temo estas “Enmigrado kaj kunfluo de homaj valoroj” kaj la kongresejo estos la ĉefsidejo de Politekniko, la urba universitato por estontaj inĝenieroj, kiu ebligos favoran kotizon.

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al 79-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio, inter la 5-a kaj la 12-a de Aŭgusto 2023? Faru tuj! Ni aŭdis ke multaj interesaj aferoj okazos dum la aranĝo... Atendante la grandan kongreson vi povas jam babili kun aliaj festontoj en la Telegram-grupo.


Trovu pli da eventoj sur la retejo eventaservo.org.

Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!


Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al info@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org


Ŝerco de la monato: Kial fiŝoj ne volas uzi komputilojn? Ĉar ili timas, ke ili iĝos kaptitoj de la interreto!
Se vi atingis tiun parton de TEJO: Aktuale, sendu bildon aŭ emoĝion de fiŝo en TEJO telegrame! 

Kopirajto © 2023 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno.






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 483