|
|
|
|
|
|
|
|
Bonvenon! La lastaj pluraj semajnoj estis aparte plenplenaj de diversaj anoncoj kaj novaĵoj, do jen ili resumitaj! Dum la tagoj plilongiĝas en la norda hemisfero, restas tamen malpli ol 100 el ili ĝis la Internacia Junulara Kongreso en Italio, la plej mojosa evento de la jaro! Ni esperas, ke vi same antaŭĝojas kiel ni, sed ke vi sukcesos atendi ĝis tiam: multaj aliaj eventoj helpos vin pacienci kaj elteni. Cetere, ne maltrafu la plurajn malfermajn alvokojn por fariĝi (pli) aktivaj membroj de nia organizo kaj subteni nian movadon. Havu belan semajnfinon!
|
|
|
|
|
Riĉigu nian kongreson per viaj konoj kaj interesoj! Vi povas proponi prelegon, atelieron, aŭ kunsidon pri diversaj fakoj kaj celoj. Aparte invitataj estas sportaj aŭ movadaj programeroj aŭ programeroj kiuj rilatas al la Kongresa Temo. Memoru, ke gvidantoj de akceptitaj programeroj ricevos etan rabaton al sia programkotizo. Legu ĉiujn kondiĉojn kaj plenigu la formularon!
|
|
La 80-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2024 okazos en Šventoji, Litovio! Ĝi estos organizita de la Kongresa Komisiono de TEJO, kunlabore kun la Litovia Esperanta Junulara Organizo (LEJO), kiu invitis ĝin. La 80-a IJK estos la unua en Litovio kaj la balta regiono. Gratulon kaj sukceson al ĉiuj!
|
|
|
Iĝu Komitatano B de TEJO! Ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatano B de TEJO de Junio 2023 ĝis Majo 2025. Restas 3 lokoj kaj nur kelkaj tagoj por kandidatiĝi - la limdato estas la 1-a de Majo!
|
|
|
La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2023-2024. Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 31-a de Majo 2023 kun viaj vivresumo, motiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro - se elektita.
|
|
|
Post la granda sukceso de la muzikalo June kaj Kune, teamo de junaj aktivuloj kreis du novajn skriptojn por montri al la mondo la unikan kulturon de Esperantujo, kaj dum IJK 2023 ni surscenigos almenaŭ unu el ili. Ĉu vi aliĝos al la teamo? Legu pri la serĉataj roloj en la aliĝformularo, indiku viajn preferojn kaj spertojn, kaj registru vin mem, ĝis la 31-a de Majo.
|
|
|
Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo! La KER-Ekzamena Centro de UEA okazigos retajn KER-ekzamenojn en tri niveloj en Junio. Krome, dum la Universala Kongreso en Torino, eblos trapasi paperajn ekzamenojn je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2.
|
|
|
La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando), edukado.net kaj ILEI denove kune organizas lastan unujaran instruistan trejnadon! La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka intensa semajna sesio en Pollando, kaj la sekvaj sesioj okazos rete. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de Aŭgusto.
|
|
|
Nia reprezentanto ĉe AC Konstanze Schönfeld reelektiĝis! Dum la pasinta Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa okazis la voĉdonado por la membroj de la KonsilKonsilio pri Junularo de Konsilio de Eŭropo. La nuna mandato finiĝos je la fino de 2023. Konstanze do plu anos en la KonsilKonsilio dum 2 pliaj jaroj. Gratulon al ŝi kaj bonan laboron!
|
|
|
#SavuEsperanton! Eble vi jam vidis, ke en Duolingo, la kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis: estonte, oni nur povos lerni pere de la angla. Aktivuloj kuniĝis kaj provas ŝanĝi tion, sekvu niajn kanalojn por ricevi pli da informoj! Atendante, vi povas montri subtenon aliĝante al la kursoj per la jenaj ligiloj: en la hispana, en la franca kaj en la portugala.
|
|
|
Finfine ĝi pretas! En la semajnfino de la 11-a ĝis la 14-a de Majo estos la oficiala malfermo de la Esperanto-Stacio kiel kulturcentro kaj seminariejo kun kaj per Esperanto. Ĉiuj interesitoj, amikoj kaj kunlaborantoj de la Esperanto-Stacio estas elkore invitataj en Halbe, Germanio!
|
|
|
La Ŝtata Renkontiĝo estas la ĉefa evento ĉiujare organizita de AERĴ, kun la celo kunvenigi la esperantistojn de ŝtato Rio-de-Ĵanejro, stimuli la uzadon de Esperanto kaj ankaŭ prezenti la Internacian Lingvon al la ekstera publiko. Ĉi-jare la evento okazos la 20-an kaj la 21-an de Majo en la urbo Niterojo, Brazilo.
|
|
|
La Germana Esperanto-Junularo denove okazigos KEKSO-n (Kreeman Esperanto-Kurson), de la 26-a ĝis la 29-a de Majo en Braunschweig, Germanio. KEKSO okazos paralele al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso kaj ebligos al junuloj malmultekostan partoprenon ĉe la programo de la kongreso, sed ankaŭ provizos apartajn programerojn.
|
|
|
La plurlingvula kunveno okazos de la 14-a de Junio ĝis la 19-a de Junio en Teresin, Pollando. Ĝi estas organizata de esperantistoj por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj. Prelegoj, ekzercejoj, socia kaj kultura programo - sed ankaŭ surprizoj - atendas la partoprenantojn. Aliĝu antaŭ la 14-a de Majo por profiti specialan prezon!
|
|
|
|
BEMI invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al la BEMI-semajno en la Esperanto-Stacio, kun biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo. Okazos en Halbe, Germanio, de la 17-a ĝis la 24-a de Junio 2023.
|
|
|
Al Roskilde ĉiujare venas famaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj la venontjara festivalo certe ne estos escepto! Ĝi okazos inter la 24-a de Junio kaj la 2-a de Julio. Venu amuziĝi kaj sperti neforgeseblan Festivalon kune kun internacia Esperanto-teamo, senpage!
|
|
|
Jam malpli ol 100 tagoj restas ĝis la 79-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio, inter la 5-a kaj la 12-a de Aŭgusto 2023! Legu pli da informoj ĉe la retejo de la evento. Atendante la grandan kongreson vi povas jam babili kun aliaj festontoj en la Telegram-grupo.
|
|
|
Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!
|
|
|
|
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|