TEJO-aktuale: numero 481, 2023-02

n°481 | Februaro 2023

Bonvenon! Februaro jam finiĝas... tempo flugas! Sed tio ankaŭ signifas, ke ni alproksimiĝas al la sezono de eventoj denove: baldaŭ, kiun karavanon elekti, kun kiu kundividi ĉambron aŭ al kie ekskursi... estos parto de niaj ĉiutuagaj zorgoj. Ĉi-monate, ne maltrafu la okazojn reprezenti esperantujon ĉe pli grandaj aranĝoj kiel la Eŭropa Junulara Okazaĵo aŭ la Roskilde Festivalo en Junio! Atendante, retaj eventoj ĝojigos tiujn, kiuj ne povas vojaĝi. Sed nepre membriĝu denove por povi partopreni niajn aranĝojn. Havu belan monaton!
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
TEJO ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento por okazigi diversajn agadojn kaj venigi delegitaron da junuloj en la Eŭropa Junulara Okazaĵo - EJO (angle “European Youth Event” – EYE), kiu okazos en Junio 2023 en Strasburgo. Se vi volas esti parto de la delegitaro, legu pli da informoj en nia retejo, kaj kandidatiĝu ĝis la 6-a de Marto!

Por ateliero pri la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado okazonta dum EJO (9-an kaj 10-an de Junio en Strasburgo), TEJO ankaŭ serĉas 3 faciligantojn. Se vi interesiĝas, kandidatiĝu antaŭ la 6-a de Marto 2023. Pliaj detaloj disponeblas ĉe tejo.org.

Krome, TEJO serĉas unu projektkunordiganton por superrigardi EJO-n. Pliajn detalojn kiel la taskoj, respondecoj kaj avantaĝoj... vi trovos ĉe tejo.org. Se vi interesiĝas, kandidatiĝu antaŭ la 6-a de Marto 2023.

TEJO serĉas entuziasmajn junulojn por laborgrupo pri klimatŝanĝa tradukado, starigita de la komisiono pri Scienco kaj la Interesgrupo pri Daŭripoveco! La ĉefa celo estos traduki en Esperanton raporton pri klimatŝanĝo verkitan de IPCC. Aliĝu kaj legu pliajn informojn ĉe tejo.org.
Jam 100 homoj aliĝis al IJK! Vidu la liston de aliĝintoj: ĉu vi vidas viajn amikojn kaj samlandanojn? Tio estas klara signo, ke ankaŭ vi mem aliĝu senprokraste al la IJK! Krome, aliĝante pli frue vi ne nur ŝparas monon, vi ankaŭ helpas, ke la IJK estu pli bone organizita.
June kaj Kune mankas al vi sed vi neniam havas tempon spekti la tutan muzikalon? Jen via ŝanco! De nun, nova kanto aperos ĉiusemajne en nia Jutuba kanalo. La unua kanto, Esperanta Tragedio jam estas en la reto. Organizu karaokeajn vesperojn kun viaj amikoj!

Ĉu vi volas aliĝi al la teamo de Roskilde-Esperanto por partopreni en la fama festivalo senpage (24-a de Junio ĝis la 1-a de Julio)? La aliĝformularo jam estas malfermita kaj atendas vin (aliĝu antaŭ la 11-a de Aprilo kaj ricevu senpagan t-ĉemizon)! Por pli da informoj, vizitu la retpaĝon.

La jaro 2023 ankoraŭ estas juna, sed plej malfrue ekde la 1-a de Marto 2023, membroj de 2022 ne plu povos ensaluti la retejon uea.org, ricevi aŭ elŝuti la novajn numerojn de la revuoj Kontakto kaj Esperanto, havi rabaton al IJK kaj aliaj eventoj... Membriĝu kaj subtenu nian movadon! Kaj se vi aĝas pli ol 35 jarojn, konsideru iĝi patrono de TEJO

Lastatempa agado

Februaro estis la monato de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, do TEJO organizis “Junuloj kaj Lingvoj”, serion da eventoj por festi la gravan kontribuon de la junularo en la antaŭenigo de lingvaj rajtoj. Partoprenantoj ĝuis rapidajn kursojn, prelegojn, kvizojn... pri lingvoj el Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Lingvemuloj daŭre povas aliĝi al la Discord Servilo.

Aperis dokumenta filmo pri la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de Aŭgusto 2022. Danke al tiu filmeto de Rogener Pavinski, eblas sperti UK-n denove aŭ simple malkovri kia estas la etoso dum tiu grandega renkontiĝo!

Venontaj eventoj

Esperanto-Semajno, aŭ SEMEO, revenas al Tuluzo por la 8-a eldono de la 10-a ĝis la 20-a de Marto! Ĉi-jare, SEMEO proponas aktivaĵojn en universitatoj, diversajn atelierojn, ekspoziciojn por malkovri Esperanton kaj ĝian movadon, kaj staĝon en Pireneoj por fermi la semajnon. Alklaku la ligilon por la programo.

IEJ ĝoje anoncas la okazon de IJF 2023 en Palmi (RC), inter la 5-a kaj la 11-a de ApriloAliĝu por povi naĝi, promeni, gustumi bonegajn manĝojn kaj vivi novajn spertojn. La unua aliĝperiodo finiĝos la 1-an de Marto de ne maltrafu ĝin!

La reta plurlingvula kunveno okazos de la 30-a de Marto ĝis la 2-a de Aprilo. Ĝi estas organizata de esperantistoj por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj. Prelegoj, ekzercejoj, socia kaj kultura programo - sed ankaŭ surprizoj - atendas la partoprenantojn. Aliĝu antaŭ la 2-a de Marto por ricevi specialan prezon!

La sekva GEJ-Semajnfino baldaŭ okazos! De la 21-a ĝis la 23-a de Aprilo 2023, atendos vin multe de amuziĝo kaj bunta programo apud pitoreska natura rezervejo en la regiono Sächsische Schweiz (laŭvorte “Saksia Svislando”). 

Jam pretiĝu por la 79-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio, inter la 5-a kaj la 12-a de Aŭgusto 2023. Legu pli da informoj ĉe la retejo de la evento. Atendante la grandan kongreson vi povas jam babili kun aliaj festontoj en la Telegram-grupo.


Trovu pli da eventoj sur la retejo eventaservo.org.

Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!


Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Facebook
Twitter
Link
YouTube
Website
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud
Kontribuanto de ĉi tiu numero: 
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org

Ŝerco de la monato: Kion diras vespo kiam ĝi pikas? - Bonan vesp-eron!
[Se vi atingis tiun parton de TEJO Aktuale, sendu foton de vespo en la grupo TEJO telegrame, sed sen malkaŝi la kialon!] 

Kopirajto © 2023 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno.






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 481