|
|
|
|
|
|
|
|
|
Bonvenon en 2023! Por bone komenci la jaron, aliĝu al IJK 2023, kaj se vi bezonas subtenon, partoprenu la konkurson “Partoprenu IJK-n”. Se vi jam vidas pli for en la estonteco, kandidatiĝu por gastigi IJK-n 2024! Malvarmas, pluvas, aŭ tro varmas ĉe vi, kaj vi volas resti hejme? Kontribuu al la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, aŭ spektu la plej novan videon de Easy Languages. Post ripozo, preparu vian vojaĝon al Katalunio aŭ Italio por partopreni mojosajn eventojn. Havu belan monaton!
|
|
|
|
|
Revenas la tradicia konkurso “Partoprenu IJK-n” por subteni junulojn el la tuta mondo kiuj ŝatus ĉeesti en la plej granda junulara evento de la jaro. Kiel partopreni aŭ subteni? Legu ĉiujn kondiĉojn de la konkurso ĉi tie: tejo.org/konkurso2023.
|
|
Lasta tago por aliĝi al IJK2023! Ne prokrastu vian aliĝon ĝis la lasta momento. Aliĝu ĝis la 31-a de januaro por profiti de la plej favoraj prezoj! Kuru al ijk2023.tejo.org/alighilo tuj!
|
|
|
Invitu IJK-n 2024 en via lando! Restas nun nur kelkaj tagoj por kandidatiĝi por gastigi la IJK-n. Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: anoncu vin!
|
|
|
La Komisiono pri Edukado, Scienco, & Kulturo organizas serion da eventoj por soleni la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Rapidaj lingvokursoj, Kultura Horo, lingva kvizo, aligatorejo... kaj pli estas jam planitaj. Baldaŭ aperos informo. Ĉu vi ŝatus kontribui aŭ konas iun, kiu povas kontribui? Ĉu vi ŝatus prezenti al junuloj vian lingvon? Kontaktu albert.stalin@tejo.org ĝis la 3-a de februaro.
|
|
|
Okaze de la internacia semajno pri afrikaj lingvoj, ni okazigis KIAL (Kunsido Internacia de Afrikaj Lingvoj). Ĉeestantoj aŭdis prelegojn pri la volofa kaj la malagasa lingvo, aŭ koncerton en la svahila kaj la zulua. Ni aperigos partojn de la kunsido en niaj sociaj kanaloj!
|
|
|
La fama reto Easy Languages, kiu subtenas lingvolernadon, publikigis sian unuan filmeton pri Esperanto! Ĝi estis filmita dum IJK en Nederlando, do vi trovos tie multajn konatajn vizaĝojn. Spektu ĝin, kaj montru al viaj amikoj!
|
|
|
La RenKEJtiĝo estas la unua renkontiĝo de la Kataluna Esperanta Junularo, kaj okazos inter la 24-a kaj la 26-a de Februaro en Manresa (Katalunio). Ekskursoj, kursoj por ĉiuj niveloj, calçotada, partoprenludoj, vingustumado kaj lokaj produktoj estas planitaj. Aliĝu kaj vizitu Katalunion!
|
|
|
IEJ ĝoje anoncas la okazon de IJF 2023 en Palmi (RC), inter la 5-a kaj la 11-a de Aprilo. La urbo, lokita en Kalabrio ĉe la Mediteranea maro, estos la plej suda gasto de la historia Festivalo! Aliĝu por povi naĝi, promeni, gustumi bonegajn manĝojn kaj vivi novajn spertojn!
|
|
|
Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!
|
|
|
|
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|