|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Okaze de la Zamenhofa Tago, la 15-an de Decembro, esperantistoj el la tuta mondo kundividis bonajn novaĵojn okazintaj en 2022, kaj siajn bondezirojn por 2023.
|
|
Nova numero de Kontakto aperis! Kiel kutime, ĝi enhavas multajn interesajn temojn, kiel diverseco kaj inkluzivigo en niaj organizaĵoj, la pontoj sur eŭraj monbiletoj, aidoso kaj ĝia influo al la kulturo, la java lingvo... La PDF-dosiero jam estas elŝutebla ĉe la retejo de UEA.
|
|
|
Antaŭ kelkaj semajnoj, la muzikalo “June kaj Kune” estis oficiale prezentita al la tuta mondo, kaj oni nun scias kiel ĝi estis finpreparita! Spektu la filmeton, en kiu vi povos aŭskulti de la aktoroj kaj respondeculoj kiel estis la procezo antaŭ aperi sur la scenejo.
|
|
|
La komisiono pri Scienco de TEJO lanĉas serion de pensigaj demandoj pri scienco. Respondu al la formularo per viaj pripensoj skribe aŭ, se vi estas kreema homo, vi ankaŭ rajtas kontribui per bildo, poemo, ŝerco, pentraĵo, video... per io ajn!
|
|
|
Invitu IJK-n 2024 en via lando! Restas nun nur kelkaj semajnoj por kandidatiĝi por gastigi la IJK-n. Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: anoncu vin!
|
|
|
|
La 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio, inter la 5-a kaj la 12-a de Aŭgusto 2023. Vizitu la oficialan retejon por ricevi pli da informoj, kaj babilu kun aliaj festontoj en la Telegram-grupo!
|
|
|
|
Vi nun jam povas aliĝi al IJK 2023! Kaj se vi aliĝas ĝis la 5-a de Januaro 2023 (23:59 UTC), vi ricevos senpagan T-ĉemizon. Atentu, kaj ne maltrafu la plej favorprezajn kotizojn, ĉar la unua aliĝperiodo daŭras nur ĝis la 10-a de Januaro!
|
|
|
NE, la Nov-Zelanda E-Evento okazos la 15-an de Januaro! Temas pri du tagoj da festumado - unu ĉeesta (en la Universitato de Aŭklando) kaj unu reta (per Discord aŭ Gathertown). Eblas aliĝi, kaj proponi aŭ prizorgi programeron, ludon, ktp... per tiu formularo.
|
|
|
Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!
|
|
|
|
La fino de la jaro alproksimiĝas, kaj estas tempo retrorigardi kelkajn gravajn momentojn por TEJO en 2022.
|
|
Tra 2022, la komisiono pri Landa kaj Faka Agado kunordigis kun landaj sekcioj, aliaj komisionoj de TEJO kaj junaj aktivuloj la okazigon de tri virtualaj Kontinentaj Junularaj Konferencoj. Gratulon al ĉiuj organizantoj, prelegantoj kaj partoprenantoj!
|
|
|
Post longa laboro, oni nun povas libere legi 443 skanitajn numerojn de junularaj Esperanto-revuoj (Kontakto kaj TEJO Tutmonde), ekde 1963. En tiuj miloj da paĝoj oni povas vidi kiel la mondo (kaj la Esperanto-movado) ŝanĝiĝis dum la jardekoj!
|
|
|
|
Post pli ol jaro da pritraktado, la Komitato de TEJO aprobis en Julio la aliĝpeton de IEJO (Indonezia Esperantista Junulara Organizo) kiel landa sekcio. Spektu la filmeton celebrante tiun mejloŝtonon por la junulara movado en Sudorienta Azio!
|
|
|
Finfine, en Aŭgusto okazis la 78a Internacia Junulara Kongreso ĉeeste en Nederlando! Pli ol 200 partoprenantoj el 30 landoj partoprenis en tiu longe atendita evento.
|
|
|
Dum IJK premieris June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto. Ĝi rakontas historion de kelkaj partoprenantoj de fikcia IJK. 34 junuloj, loĝantaj en 14 landoj kaj 5 mondopartoj, kuniĝis en tiu ĉi unika projekto. Spektu ĝin denove!
|
|
|
Post jardekoj sen forta junulara agado en Baltio, fondiĝis LEJO (Litova Esperanta Junulara Organizo). Siaj anoj laboras por iĝi sekcio de TEJO, same kiel SEJ (Senegala Esperanto-Junularo) kaj VMEO (Vikimedio EO). Ankaŭ fondiĝis ALEJ (Aotearoa Ligo de Esperantistoj Junaj), la unua junulara Esperanto-organizo de Oceanio.
|
|
|
Retoso, la granda reta evento de TEJO okazis denove en Novembro, kune kun la Virtuala Kongreso de UEA. Ĝi enhavis tre buntan kaj plenan programon, kaj multaj programeroj spekteblas ĉe nia jutuba kanalo.
|
|
|
|
Fine de la jaro, ni bedaŭrinde devis ĝisi la teamon de volontuloj por la jaro 2021-2022. Livia, Wojtek, Lenka kaj Leonardo ĉiuj finis la volontuladon kaj ni deziras al ili sukceson en iliaj estontaj planoj! Jeanne, Manu kaj Jonas nun pretas alfronti la defiojn de 2023. :-)
|
|
|
|
Estis jaro plenplena de projektoj, eventoj, kongresoj, defioj kaj malfacilaĵoj, sed ni esperu, ke 2023 estos eĉ pli bona, plena de paco, unueco, sano, amo kaj amikeco. Feliĉan Novan Jaron 2023!
|
|
|
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|