|
|
|
|
|
|
|
|
|
Okaze de la Zamenhofa Tago, ni invitas vin kontribui al filmeto de TEJO. La temo ĉi-jare estas “Bonaj Novaĵoj”, do ne hezitu rakonti al Esperantujo pri viaj atingoj, ĝojoj, sukcesoj de 2022...! Por pli da detaloj pri kiel kontribui, vizitu nian retejon.
|
|
Ni ĝojas anonci ke la individuaj membroj de TEJO elektis ĉiujn el la tri kandidatoj por komitatanoj B. La novaj komitatanoj B estas Wojciech “Wojtek” Oreszczuk, Joshua Moss (Josuo Marso) kaj Espoir Ngoma Kasati. Ili ekoficos en la Komitato la 1-an de decembro 2022 ĝis novembro 2024. Gratulon al ili kaj sukceson!
|
|
|
Kundividu la “golojn” de via landa sekcio dum 2022! Afiŝu pri via partoprenado dum Retoso, pri fizikaj kaj virtualaj renkontiĝoj, pri partoprenado dum eventoj de aliaj sekcioj... Uzu ĉiam la kadrovorton #niasekciogolas kaj TEJO kunhavigos la golojn!
|
|
|
La komisiono pri Scienco de TEJO lanĉas serion de pensigaj demandoj pri scienco. Respondu al la formularo per viaj pripensoj skribe aŭ, se vi estas kreema homo, vi ankaŭ rajtas kontribui per bildo, poemo, ŝerco, pentraĵo, video... per io ajn!
|
|
|
Post dumonata prilaborado de la Estraro, la Stabo, kaj membroj de komisionoj kaj interesgrupoj, la TEJO-Realigplano por la estrara mandato 2022-2023 pretas! La Realigplano gvidos la agadon de TEJO ekde septembro 2022 ĝis aŭgusto 2023.
|
|
|
Invitu IJK-n 2024 en via lando! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!
|
|
|
|
Retoso 2022 finfine kaj sukcese okazis pasintsemajne! Entute, 376 homoj aliĝis, venis el 72 landoj, kaj pli ol 50 programeroj estis proponitaj. Kaj vi, kio estis via plej ŝatata momento de la evento?
|
|
|
|
Por tiuj, kiuj bedaŭrinde ne povis ĉeesti la eventon aŭ maltrafis prelegojn, multaj konferencoj spekteblas ĉe nia jutuba kanalo, @tejoesperanto! Se vi scivolas pri la nova laborgrupo pri klimatŝanĝa tradukado aŭ ŝatus aŭdi pli pri Eksteraj Rilatoj de TEJO..., nepre vizitu la kanalon!
|
|
|
|
La komisiono pri Scienco de TEJO kunlabore kun UEA kaj ILEI organizis KonSciU, por kuraĝigi junulojn uzi sciencan kaj fakan scion en Esperanto. Tymoteusz Smoliński, bakalaŭra studento pri kemio, gajnis la unuan premion. Frank van Hertrooij kaj Abhinav Varma gajnis la duan kaj trian premion.
|
|
|
|
Post la spertoj de Azio kaj Ameriko, okazis la afrika Kontinenta Junulara Konferenco. Junuloj el Madagaskaro, DR Kongo kaj Senegalo kundividis siajn ideojn, projektojn kaj esperojn kun samideanoj el la tuta mondo!
|
|
|
|
|
June kaj Kune, la muzikalo kiu premieris dum IJK ĉi-jare, estis registrita kaj fine montrita dum Retoso. Eblas nun spekti ĝin ĉe Jutubo, nepre ne maltrafu ĝin!
|
|
|
Ĉu vi jam konas la estraranojn de TEJO por la oficperiodo 2022-2023? Se ne, ekkonu ilin! Ili sinprezentas en la lasta epizodo de Enmovade, ĉe nia Jutuba kanalo.
|
|
|
Pasintsemajne, okazis la Ĝenerala Asembleo de FoJE (Forumo Junulara Eŭropa), en kiu TEJO membras. La evento okazis en Tirana (Albanio) kaj du delegitoj de TEJO estis senditaj, inter aliaj reprezentantoj de la junularo en Eŭropo.
|
|
|
La 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazos de la 9-a ĝis la 11-a de decembro en Bjalistoko (Pollando). Prelegoj, artaj programeroj estos senpage proponitaj. La sabata programo estos rete elsendata. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+.
|
|
|
Okazos ankaŭ en Bjalistoko trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio la 11-a ĝis kaj la 12-a de decembro kaj restas kelkaj lokoj por ĝenerala publiko! La tuta projekto estas organizita de Vikimedio EO kaj finance subtenita de la programo Erasmus+.
|
|
|
JES (Junulara Esperanto-Semajno) estas la dua plej granda junulara Esperanto-aranĝo. Ĉi-jare ĝi okazas jam la 13-an fojon, apud Oranienburg (Germanio) de la 28-a de decembro ĝis la 4-a de januaro. Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj unika etoso!
|
|
|
Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!
|
|
|
|
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
MEMBRIĜU EN TEJO!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|