TEJO-aktuale: numero 477, 2022-10

n°477 | Oktobro 2022

Facebook
Twitter
VKontakte
Link
YouTube

Post unu monato okazos la granda reta evento de TEJO - Retoso 2022!
Denove pretos bunta programo kun babilĉambroj, prelegoj, muziko, ludoj kaj aliaj mojosaĵoj. Marku en viaj kalendaroj semajnfinon 24 - 27 de novembro kaj jam aliĝu! 💜

Iĝu Komitatano B de TEJO! Ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatano B de TEJO de decembro 2022 ĝis novembro 2024. Restas nur kelkaj tagoj por kandidatiĝi, la limdato estas la 31a de oktobro

Invitu IJK-n 2024 en via lando! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!

Lastatempa agado

Ĉu vi jam legis la lastan numeron de Kontakto kaj lernis pri Nederlando, petveturado, maŝinoj aŭ feliĉo? Se ne, elŝutu la revuon ĉi tie kaj ĝuu!
Nia franca landa sekcio, JEFO, sponsoris videon de la jutubisto Linguisticae, kiu temas pri lingvopolitiko, kaj pri propedeǔtiko, aparte pri propedeǔtiko de esperanto. Jam pli ol 100 000 homoj spektis ĝin. Ĉu vi?
La 62-a Argentina Kongreso de Esperanto okazis de la 7a ĝis la 10a de oktobro. Inter aliaj tre interesaj programeroj, la partoprenantoj laboris  kune pri la temo “Labori kune estas pli bone ol labori izolite”. Legu la sugestojn de la kongresanoj!
De la 21a ĝis la 23a de oktobro, JEFO kaj GEJ kunorganizis la jubilean eldonon de Kreema Esperanto-KurSO (KEKSO), en Germanio. Okazis lingvokurso de Esperanto, trejnado pri sociaj retoj, kaj kompreneble manĝado de keksoj!
La 1an de septembro LEJO (Litova Esperanta Junulara Organizo) ricevis sian juran personecon, kaj jam organizis mojosan LEJO-Feston kun memeejo, gufujo kaj multaj aliaj amuzaĵoj. Ili nun pretigas sian formalan aliĝon kiel landa sekcio!
 
La 23an de oktobro okazis la fonda kunsido de ALEJ (Aotearoa Ligo de Esperantistoj Junaj), de Novzelando. Ili ankaŭ preparas sian oficialan akcepton kiel landa sekcio, kiu fakte estus la unua de Oceanio.
La komisiono pri Junaj Amikoj ekaktiviĝas per novaj planoj por la venonta periodo. Baldaŭ okazos neformala, franka babilado dum Retoso. Ne maltrafu ĝin!

Se vi volas aliĝi al la komisiono skribu al patricio.arg@tejo.org

Venontaj eventoj

Je dimanĉo la 30-a de oktobro (8:30 - 11:30 UTC) okazos cerbumado pri estontaj muzikaloj, kaj aliaj teatraj kaj filmaj projektoj, dum KKPS kaj per Zoom. Se vi havas jam ideojn, sendu ilin alklakante ĉi tiun ligilon.
La 10a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos en Busano, Sud-Koreio de la 3a ĝis la 6a de novembro 2022. En la programo okazos pluraj kulturaj, movadaj, kaj temaj programeroj, inkluzive de laborkunsido inter azia kaj oceania junularo.
Retoso okazos denove inter la 24a kaj la 27a de novembro! Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto. Aliĝu!
Samtempe kun Retoso (24. - 27. 11), UEA organizas la 3-an Virtualan Kongreson, kaj vi libere povos ĉeesti sesiojn de ambaŭ eventoj – do eĉ pli granda kaj bunta elekto de programeroj atendas vin!
Aliĝu al la reta babilrondo Babilu kun amikemaj esperantistoj kun Karina Oliveira en Duolingo Classes! Renkontiĝoj okazas ĉiun dimanĉon 22:00 UTC kaj mardon 09:00 UTC ĝis la fino de novembro.
Trovu pli da eventoj sur la retejo eventaservo.org.

Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo!
 MEMBRIĜU EN TEJO!
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la Revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Facebook
Twitter
VKontakte
Link
YouTube
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Jeanne Grimaud
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Clément Baleyte

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) •  tejo.org

Kopirajto © 2022 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno
 






This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp

N-ro 477