Ĉiuj malnovaj numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde nun estas libere alireblaj en la reto!
Oni nun povas libere legi 443 skanitajn numerojn de junularaj Esperanto-revuoj, ekde 1963.
Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson.
TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la 2 internaciajn seminariojn Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj kaj Lingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj.
Novaj videoj
Kiel lerni pri la klimata krizo sen fariĝi freneza?
Lucile Brobeck
Enmovade #12
Centoj da numeroj de Esperanto-revuoj libere alireblaj!
Venontaj eventoj
La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 29-a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso! KEKSO okazos de la 3-a ĝis 6-a de junio 2022 en Oldenburg (Oldb)
Tendumado okazos de la 11a ĝis la 20 aŭgusto 2022en Moustier-sur-Sambre, Belgio
La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-20 jaruloj.
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
La 78a IJK de TEJO okazos en De Roerdomp (Westelbeers), Nederlando, inter la 20-a kaj la 27-a de aŭgusto 2022.
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
Trovu pli da eventoj sur la retejo eventaservo.org.
Por pli da TEJO eventoj, alklaku la bildon!
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo! MEMBRIĜU EN TEJO! Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la Revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj, kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Léonardo Popov Kontribuanto de ĉi tiu numero: Clément Baleyte