La 10-an de julio ekos la unua reta Internacia Junulara Kongreso – IJK 2020, kun la temo Tutmonda Solidareco. Jam aliĝis preskaŭ 200 homoj kaj ni antaŭvidas ke aliĝos multaj pliaj.
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
Du novaj projektoj pri homaj rajtoj kaj socia inkludo estas entreprenataj de TEJO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Afroditi Konstantopoulou Kontribuanto de ĉi tiu numero: Clément Baleyte