TEJO partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG Global Festival of Action).
Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020)!
Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.
Michael Boris Mandirola estas unu el la kandidatoj al la Komitato de UEA. Ni faris al li kelkajn demandojn pri lia kandidatiĝo kaj pri la kunlaboro inter TEJO kaj UEA.
Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum IJK 2019 en Slovakio!
La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido.
La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.
Venontaj eventoj
De la 7-a ĝis 10-a de junio 2019 la KEKSO okazos kune kun la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Neumünster.
Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
La 54-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 39-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso okazos de la 20-aĝis la 23-a de junio 2019, en la urbo Gojanjo, ĉefurbo de la subŝtato Gojaso, Brazilo.
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
Ekkonu la teamon de IJK 2019 en Slovakio!
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Clément Baleyte Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer