La preparado de IJK 2019 en Slovakio progresas kaj la Loka Kongresa Komitato rivelis kelkajn detalojn pri la bunta programo!
Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto? TEJO kaj UEA serĉas oficiston pri Eksteraj Rilatoj!
Se vi volas iĝi oficisto pri la eksteraj rilatoj de TEJO, kandidatiĝu ĝis la 10-a de aprilo 2019.
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
Nia unua estrara kunsido de 2019 okazis en Prago de la 10-a ĝis la 14-a de marto.
Alklaku la bildon por legi la tutan artikolon!
Komenciĝis la voĉdono por Komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn!
Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020)!
Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.
Centra Reto estas la ĉefa sistemo de TEJO por interna kunlaboro kaj ĝi estis lanĉita komence de la nova jaro 2019. Ni faris kelkajn demandojn al la kreinto de la projekto, la TEJO-volontulo Mia Nordentoft.
Alklaku la bildon kaj malkovru la intervjuon!
TEJO ankaŭ serĉas programistojn, kiuj ŝatus volontule kunlabori kune
por krei pli kaj pli da servoj kadre de la Centra Reto!
Venontaj eventoj
La 43-a IJF – Internacia Junulara Festivalo 2019 okazos en Rimini Viserbella (Emilia-Romagna, Italio) de la 17-a ĝis la 23-a de aprilo.
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
En 2019, KS denove revenos al Vjetnamio kaj estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang de la 29a Aprilo ĝis la 3a de Majo, 2019.
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
De la 7-a ĝis 10-a de junio 2019 la KEKSO okazos kune kun la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Neumünster.
Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!
Por pli da informoj, alklaku la bildon!
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Clément Baleyte Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer