Ideo: La internacia vojo ESPERANTO
Naciaj aŭ internaciaj vojoj, tra la mondo, ekzistas multaj famaj vojoj : la Vojo Sankta Jakobo de Kompostelo, la Vojo 66 en Usono, la Vojo Via Domitia ligante la Alpojn kun la Pireneoj.
Mia ideo estas krei la internacian vojon ; ESPERANTO danke al Zamenhof/Esperanto objektoj (ZEOj).
Do, mi deziras inviti vin pripensi tion kune : kiel valorigi « ZEOjn » por krei la internacian vojon ESPERANTO ? Eble ni povus publikigi libretojn kun ĉiuj « ZEOj » de la Mondo kaj fari pasporton, kiu estus subskribita de la turismaj oficejoj aŭ la urbodomoj ?
Tiel la vojaĝantoj havus belegajn memoraĵojn de siaj vojaĝoj kaj Esperanto estu pli konata en la institucioj.
Ĉu vi havas aliajn ideojn?
|