Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2018 ĝis la 31-a de majo 2020. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.
Dum la Internacia Junulara Festivalo en Marina di Ascea, suda Italio, okazis trejnadoj de TEJO kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon Inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth).
La projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco, kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo.
Retrovu la mesaĝon de la Ĝenerala Sekretario de TEJO Charlotte Scherping Larsson ĉe la retpaĝaro de TEJO.
Trejnado pri Volontula Lingvoinstruado dum la Junulara E-Semajno
Kadre de la Erasmus+ projekto pri Volontula Lingvoinstruado, okazis dum la Junulara E-Semajno en Pollando 3-taga intensa trejnado kiu kovris bazajn temojn.
La trejnadon partoprenis pli ol 15 homoj el 8 engaĝitaj organizoj kaj estis gvidata de du longtempaj kaj spertaj instruistoj, Jana Kamenická kaj Szilva Szabolcs.
4 - 11-an de Aŭgusto 2018 - IJK 2018 en Badajoz, Hispanio
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Gilbert Niyukuri Kontribuanto de ĉi tiu numero: Paul Helly, Ariel Palmer