Por ĉi-jara Zamenhofa Tago, ni ŝatus krei festan videon kaj ni bezonas vian helpon!
En la video aperos pluraj homoj el diversaj landoj, dirantaj en siaj naciaj lingvoj la frazon “Por ĉiu – sia propra lingvo, por ĉiuj – Esperanto!”.
Instrukciojn por sendi videon ĉi tie.
Limdato estas la 10-a de decembro 2017.
Nova numero de Revuo Kontakto pri Veganismo
La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas veganismo.
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.
20 - 20an de Aprilo 2018 - PRINTEMPaS en la Kastelo Greziljono, Francio
4 - 11an de Aŭgusto 2018 - IJK 2018 en Badajoz, Hispanio
AGENDO DE LA KASTELO GREZILJONO
Multaj eventoj planiĝis por 2018 en la Kastelo Greziljono, Kulturdomo de Esperanto en Francio.
Retrovu la agendon de la eventoj.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Paul Helly Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer