Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo!
Li parolis pri Esperanto, lingvaj baroj kaj lingva justeco.
“Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa
Ariel Bonkorpa estas transgenra Esperantistino, verkistino, kaj kontribuanto al Egalecen, unu el la plej konataj blogoj en Esperanto, kiu temas pri pluraneca feminismo en Esperanto.
Akademio: Modeloj de statuto aŭ regularo por sekcioj de TEJO
Krei novan organizon estas ofte defia afero. Por faciligi la kreadon de oficialaj dokumentoj, TEJO pretigis modelojn de statuto aŭ regularo, kiujn oni povas facile apliki en nove kreata organizo.
Respondo de la Estraro de TEJO al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle”
Aperis antaŭ kelkaj tagoj artikolo en la reta bulteno Libera Folio, "La Centra Oficejo ekparolis angle". Jen la respondo kaj klarigoj de la estraro de TEJO al tiu ĉi artikolo.
Nia nova Eksterrilata Oficisto:
Quentin Weber-Seban
Ekkonu nian novan Eksterrilatan Oficiston: Quentin Weber-Seban (Kventino)!
Trovu lian detalan personan priskribon ĉe nia retpaĝaro.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Paul Helly Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltazar