TEJO-aktuale: numero 436, 2017-05

436 | Majo 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.
Por ĉiutagaj eventoj, informoj kaj interesaj enhavoj
sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Twitter kaj Facebook

Unua trejnado de la freŝbakita trejnistoj de TEJO


Ĉi-Aprile en Italujo, kadre de la projekto "Trejnado por trejnistoj", la ĵus forĝitaj novaj trejnistoj okazigis interesajn trejnadojn por la partoprenantoj de Internacia Junulara Festivalo. La trejnadoj priis diversajn temojn: Tempo-mastrumado, Genra egaleco, Varbado per sociaj retoj, Motivado, Internacia Komunikado, Problemsolvado, Organizado de eventoj, Instruista trejnado. Certe tio estas nur la komenco kaj ni certas, ke ĉiuj novaj trejnistoj pluhelpu aliajn homojn akiri novajn kapablojn kaj kompetentojn. Nia komunikisto Ariel ĉiamigis la eventon per belaj fotoj, kiujn vi povas trovi ĉi tie.

Lernu senpage pri organizado de kampanjoj en Hispanio

Se vi loĝas en Nederlando, Hispanujo, Slovakujo, Britujo, Italujo aŭ Belgujo profitu la okazon partopreni senpage la trian kunvenon de la projekto pri alekstera komunikado ECY en Teruel (Hispanio) pri organizado de kampanjoj kaj uzado de diversaj kanaloj por komuniki. La trejnado okazos la 26'an kaj 27'an de Junio, por ricevi pli da informojn kaj kandidatiĝi vizitu nian retejon. Vi havas tempon ĝis la 31'a de Majo por kandidatiĝi.

Olga Shiliaeva, nova komisiito pri Scienca kaj Faka Agado


Kun granda ĝojo ni povas anonci ke TEJO havas novan komisiiton pri Scienca kaj Faka Agado: Olga Shiliaeva! Vi povas ekkoni ŝin per eta sinpresento legebla ĉi tie. Ni deziras bonan kaj profitan laboron per ŝia reprezentado por tiu grava parto de Esperantujo!

La Itala televida kanalo Rai 3 parolas pri Esperanto

 
La 9'an de Majo, kadre de la televida rubriko "Rai Parlamento", la Itala ŝtata televido elsendis dek-minutan intervjuon al Carlotta Pavese (Vicprezidanto de Itala Esperanta Junularo), Paola Nigrelli (Viceprezidanto de la Torina Esperanta Centro) kaj Michela Lipari (Prezidanto de Federacio Esperantista Itala). Dum la intervjuo ankaŭ montriĝas eroj de la ĵusa Internacia Junulara Festivalo. Registraĵo de la elsendo disponeblas rekte sur la retejo de RAI, bedaŭrinde ĝi estas plene ĝuebla nur por tiuj kiuj komprenas la Italan sed ni invitas ankaŭ la aliajn kuriozi.

Venontaj Eventoj dum Majo kaj Junio

Ankoraŭ eblas ricevi subvencion por partopreni  IJK'on

 
Se vi loĝas en Afriko krom Kongolando kaj Burundo (kies alvokoj jam estas fermita) vi povas kandidatiĝi ankoraŭ ĝis la 26'a de Majo por partopreni la baldaŭan IJK'on 2017, kiu okazos en Aneho, Togolando. Rigardu la kondiĉojn kaj detalojn sur la paĝo de la alvokoj kaj ne maltrafu la okazon.

La aplikaĵo Amikumu jam estas publike elŝutebla


Danke al la klopodoj de ĝia entuziasma teamo, Amikumu, pri kiu ni jam parolis dum la beta fazo, jam atingis stabilan kaj publikan version por ĉiuj. Ne maltrafu la okazon trovi kaj renkonti aliajn apudajn Esperantistojn kaj provu la aplikaĵon se vi havas taŭgan aparaton. Jen por la interesitoj ligiloj por la Android'a versio (Google Play, rekta apk-pakaĵo) kaj por la iOS-versio (ITunes).
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Alessandro Bonfanti
Kontribuantoj de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltasar

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by MailChimp

N-ro 436