TEJO-aktuale: numero 435, 2017-04

435 | Aprilo 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Ni realigu la unuan IJK'n en Afriko!


Antaŭ kelkaj monatoj TEJO lanĉis kampanjon “Ni realigu la unuan IJK'n en Afriko!” per kiu ĝi celis kolekti rimedojn por propra kontribuo al la projekto AEJK – afrika-eŭropa junulara kapabligo kaj por venigi junajn aktivulojn el aliaj afrikaj landoj, kiuj ne partoprenas en la projekto. Danke al malavereco de Esperantistoj TEJO sukcesis kolekti pli ol 21 mil eŭrojn! Ni ŝatus elkore danki al ĉiuj, kiuj subtenis ĉi tiun iniciaton! Legu pli ĉe nia retpaĝo!

Komunigu viajn ideojn por la strategio de TEJO

TEJO estas en procezo krei novan strategian laborplanon, kiu gvidu la agadon de la organizo dum la venontaj jaroj. Pro tio ni tre ŝatus aŭskulti viajn ideojn pri kion la monda junulara organizo faru! Por tio disponeblas formularo kaj ni petas bonvole plenigi ĝin. La limdato por kontribuoj estas la 29'a de aprilo, sed kontribuoj aparte bonvenas ĝis la 15'a de aprilo!

La granda aventuro kun Inicialoj D.C.


Inicialoj D.C., la plurlingva projekto de Eric Languillat, eldonis novan albumon en Januaro, La granda aventuro. La brila nova albumo enhavas altkvalitan produktadon, interesajn tekstojn kaj unikan etoson. Ariel trafis la okazon intevuji Eric'on pri la nova albumo kaj sia muzika projekto. Se vi volas legi la intervujon trarigardu nian retejon dum se vi emas aŭskulti aŭ aĉeti la novan albumon vi povas tion fari per Bandcamp.

Pasporta Servo 2017 oficiale disponeblas!


Pasporta Servo 2017 oficiale estas en la libroservo de UEA! Se vi estas gasto vi jam tuj povas mendi vian ekzempleron!
Vi ankaŭ povas legi ĉi tie la spertojn de Anna Lobo de Carvalho pri la gastiga servo, kiu estas tradicia kultura trajto de Esperanto.

Venontaj Eventoj dum Aprilo kaj Majo

Imagu la idealan renkontiĝon!


Artista teamo volas fari artan projekton pri nia movado: Ili bezonas vian helpon por scii kiel esperantistoj imagas la perfektan internacian renkontiĝon. Rakontu al ili, kie vi revus partopreni eo-renkontiĝon kaj kio estus la perfekta kongresa temo. Plenigu simplan demandaron ĉi tie kaj ricevu senpage elektronikan eldonaĵon de la rezulto!

Ni serĉas komisiiton pri Scienca kaj Faka Agado!


Por prizorgi la bezonojn de la junaj Esperanto-parolantoj aktivaj en la scienca kaj faka mondo TEJO serĉas respondeculon por la komisiono pri Scienca kaj Faka Agado. Legu detale la alvokon por kunlabori en ĉi tiu grava kampo por la Esperanto-movado, vi havas tempon ĝis la 22'a de aprilo.

Sandip kaj la junulara E-movado en Nepalo

La Esperanta movado ĝermas en tiu fama montara lando, legu la intervujon al Sandip Lamichhane pri la stato de la tiea movado .
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Alessandro Bonfanti
Kontribuantoj de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltasar, Cesco Reale

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by MailChimp

N-ro 435