Tradukantoj bezonatas!
Nia bela lingvo Esperanta estas ilo por prizorgi lingvan diversecon kaj por ke tio veru, ni bezonas tradukemulojn, kiuj helpu traduki (kaj retraduki kie bezonate) la TEJO-retejon kaj baldaŭ la bultenon kaj la retejon por JAE.
JAE (Junaj Amikoj de Esperanto) estas speciala kategorio formata ĉefe da interesitoj pri Esperanto sed kiuj ankoraŭ ne parolas la verdan lingvon, pro tio atingi ilin propralingve estas eĉ pli grave. Se vi interesiĝas, signalu vian emon per mesaĝo al tradukado@tejo.org
|