TEJO-aktuale: numero 432, 2017-01-03

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2017-01-03, n-ro 432

TEJO serĉas volontulon!

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Vi eklaboros septembre 2017 dum unu jaro. 
La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 12-a de januaro 2017. Do, ne maltrafu la ŝancon!

Pli da informoj ĉe: http://tejo.org/tejo-sercas-evs-volontulon-5/  

Daŭras la TEJO-kampanjo
pri la unua IJK en Afriko!
Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tian eblecon ili bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj. Pro tio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis veni kun sia ĉefa evento al Afriko kaj organizi interkapabligan projekton. Restas do solvebla parto - kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis ĉi tiu kampanjo!
Detaloj ĉe tejo.org/afrika-ijk
Pasporta Servo - antaŭmendu la libreton!

La antaŭmendado de Pasporta Servo estas malfermita! Nia plej kara libreto por vojaĝi tra la mondo renkontante Esperanto-parolantojn, gastigantojn kaj lokanojn revenas en 2017!  
www.pasportaservo.org/rezervu  
Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Por tio, la gasto(j) kaj la gastiganto(j) devas nur scipovi Esperanton.

PS daŭre serĉas kelkajn Landajn Organizantojn

Pasporta Servo bezonas vin! Landaj Organizantoj mankas por kontroli la adresojn kaj kontakti la gastigantojn enlande. Datenoj ankoraŭ ne estas kontrolitaj por kelkaj landoj. Detaloj pri la taskoj, kaj plena listo de landoj, kiuj bezonas helpon troveblas ĉi tie: https://pasportaservo.org/lo/ Bv. diskonigi.

JarKompaso helpas al vi plani vian jaron

JarKompaso estas tutmonda movado, kiu motivigas homojn ordigi sian pasintan jaron kaj plani sian sekvan jaron. Ĉi tiu libreto helpos vin fermi vian pasintan jaron kaj trankvile plani vian sekvan jaron. Pripensado de via jaro estas bona kutimo. Ĝi helpas konsciigi al vi viajn sukcesojn kaj malĝojojn, kaj helpos vin rimarki, kiom multe povas okazi en unu jaro. Lernante de via pasinteco vi povas plani vian estontecon, por ke vi ne ripetu la samajn fuŝojn, kaj por ke vi povu kontroli vian vivon. Elŝutu senpage ĉe: http://yearcompass.com/eo/

Kontakto 2016:5 en la reto

Nova numero de la revuo “Kontakto” estas nun elŝutebla por ĉiuj abonantoj. 
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Laŭ la nova reguloj, homoj ĝis 35 jaroj daŭre estas TEJO-memboj. La elŝuteblaj revuojn vi trovu ankaŭ ĉe la ĉefa retejo: uea.org/revuoj/

Volontulu en Esperantujo!

Speciale por vi TEJO por vi pretigis subpaĝon en sia retejo pri la volontulebloj en Esperantujo. Ĉu vi pretas dediĉi vian tempon por evoluigi laborojn de Esperanto-organizoj, por disvolvi E-projektojn, por sperti vivon en alia lando, ekkoni novajn E-istojn, pliboniĝi en Esperanto kaj lerni novajn aferojn? Se jes, jen la loko por vi!  
Ĉiujn gravajn informojn pri la eblo volontuli por Esperanto vi trovos ĉe: http://tejo.org/volontulado

Remembriĝu al TEJO por 2017!

Internacia Junulara Festivalo
dum pasko en Italio -
la 1-a aliĝperiodo finiĝas!

Internacia Junulara Festivalo estas la tradicia, dumpaska semajno de la Itala Esperantista Junularo. La programo estas kaj tema (temo por 2017 estos: 100 jaroj post la morto de Zamenhof – fina titolo baldaŭ elektota) kaj distra. Pri la unua okazos rondaj tabloj, prelegoj kaj diskutoj kun gespertuloj, pri la dua estos aranĝitaj ĉiaspecaj programeroj (sportumado, ekskursoj, kursoj ktp.). 
La 1-a aliĝperiodo por IJF daŭras ĝis la 4-a de januaro 2017! Pliaj informoj ĉe: IEJ.esperanto.it/ijf

Internacia Junulara Semajno revenas en 2017!
- pretas la nova retpaĝo: ijs.hu

Venontaj renkontiĝoj

 
5 - 8. januaro - XXXV. Poludnica 2017 - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. 
6. - 15. januaro - Kongreso kaj somerkursaro 2017 - en Brisbano, Aŭstralio. 
11. februaro - Esperanto-kurso - en Herzberg am Harz, Germanio.
11 - 18. februaro - 24-a E-Korusa Semajno ĉe Pireneoj - en La BASTIDE-sur-l'HERS - Okcitanio, Francio.
24 - 26. februaro - 77a GEA-Studsesio - en Herzberg am Harz, Germanio. 
26. februaro - 8. marto - 12a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Kathmanduo, Nepalo.  Rete: nespa.1990@gmail.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu kaj http://tejo.org/eventoj/.

Kundividu
Pepu
Plusendu al amiko
rigardu pli ĉe tejo.org

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 1-2 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/bulteno-tejo-aktuale

Redaktoro: Peter Baláž, Slovakio

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj







This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by MailChimp

N-ro 432