TEJO-aktuale: numero 431, 2016-10-26

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-11-28, n-ro 431
Komenciĝis TEJO-kampanjo
pri la IJK en Afriko!
Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tian eblecon ili bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj. Pro tio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis veni kun sia ĉefa evento al Afriko kaj organizi interkapabligan projekton. Restas do solvebla parto - kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis ĉi tiu kampanjo!
Detaloj ĉe tejo.org/afrika-ijk
Pasporta Servo - hastu por aperi en la papera libro!
Ĉu vi ankoraŭ ne estas gastiganto de Pasporta servo? Tiukaze vizitu www.pasportaservo.org kaj registriĝu rapide! Se vi jam estas gastiganto, bv. kontroli viajn datumojn tie rapide, ĝis 30.11.2016 – post tiu dato oni ekpretigos la paperan version de la gastigantoj.
Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Por tio, la gasto(j) kaj la gastiganto(j) devas nur scipovi Esperanton. La lasta printita adreslibro de 2011 enhavis 1089 gastigantojn el 90 landoj. Registiĝu do ankaŭ vi, por ke la nova libro enhavu eĉ pli da uzantoj!

Ĝenerala voĉdono -
TEJO bezonas vian voĉon!

Okazantas Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto de Universala Esperanto-Asocio, povas voĉdoni ĉiuj individuaj membroj de UEA, ĉiuj Landaj Asocioj kaj ĉiuj Fakaj Asocioj; vi ricevis hejmen koverton kun balotilo antaŭ kelkaj monatoj ĉar la voĉdono okazas poŝte kaj la balotiloj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de decembro. Gravas ĉies partopreno por atingi la kvorumon: ja necesas subteno de duono de la tuta membraro!

Kial TEJO bezonas vian voĉon? Legu klarigojn ĉe: http://tejo.org/jes-kial-tejo-bezonas-vian-vocon/

Esperanto.net ekhavas novajn aspekton kaj enhavon

Responde al la alvoko de UEA pri renovigo de la retejo esperanto.net alvenis ĝis la limdato tri kandidatiĝoj. Sekve de intensa diskutado, la Estraro de UEA elektis la provretejon troveblan ĉe eonet.learnlangs.com. Ĝiaj kreintoj, Judith Meyer kaj Adam Scott, nun intense laboros por krei la finan version de la renovigita esperanto.net. Esperanto.net celas al interesantoj de Esperanto, kaj konduku ilin al la komunumo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj, N-ro 642 (2016-10-26).

Kiu estas via heroo?

Memore al la nokto de la 9-a de novembro 1938, dum kiu la nazioj detruis pli ol 8000 vendejojn kaj hejmojn, bruligis plurajn sinagogojn kaj murdis judojn, je la Tago Kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo, Unesko lanĉis la kampanjon: “Kiu inspiras vin?: Homrajtaj superherooj.” Kontribuu al ĝi per teksteto, filmeto aŭ poemo, kaj disvastigu ĝin uzante la kradvortoj #HumanRightsHeroes kaj #HomrajtajHerooj. Pliajn informojn trovu ĉe: http://tejo.org/kiu-estas-via-heroo/.

Forpasis Endre Dudich (1934-2016)

La konata hungara esperantisto d-ro Endre Dudich forpasis la 3-an de novembro en Budapeŝto. Naskiĝinte en 1934, li esperantistiĝis en 1962. D-ro Dudich laboris profesie kiel geologo, i.a. ĉe Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj en Parizo. En la Esperanto-movado, Dudich aktivis kiel membro de la Komisiono de UEA pri Scienca kaj Faka Aplikado de Esperanto kaj vicprezidanto kaj honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Krom la geologia lernolibro Ĉu vi konas la teron? kaj la sciencfikcia romano La limo nutranta, en la esperanta bibliografio de Dudich troviĝas plurdek esperantlingvaj artikoloj kaj tradukoj. Dudich estis honora membro de UEA ekde la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj, N-ro 645 (2016-11-13).

Sekva projekto de TEJO subtenita per EU ekis!

Projekto pri alekstera komunikado por junuloj, kadre de la strategiaj partneradoj de Erasmus+, por kiu TEJO kaj 5 aliaj esperantaj organizoj ricevis subvencion, havis komencan kunsidon dum KKPS en Nederlando fine de oktobro. La projekto daŭras 13 monatojn ekde la 1-a de septembro 2016 ĝis la 30-a de septembro 2017 kaj la subvencipetita sumo egalas al 59645 EUR. 

TEJO estas la kunordiganto de la projekto. La projekto celas la antaŭenigon de altkvaliteco de junulara laboro. Ĝi ankaŭ celas la plifortigon de la kompetentoj de junaj volontuloj kaj oficistoj en junularaj senprofitaj organizoj, kun speciala atento pri la graveco de profesia kaj lerta komunikado.
Legu pli ĉe: http://tejo.org/projekto-alekstera-komunikado-unua-renkontigo-delft/

Septembra “Esperanto” elŝutebla

La septembra numero de la revuo “Esperanto” estas nun elŝutebla por ĉiuj abonantoj. La numeron malfermas artikolo de Mark Fettes pri la ĉi-somere komitate aprobitaj ŝanĝoj al la Statuto de UEA, “Kial (kaj kiel) ŝanĝi nian statuton?!". Ĝi krome enhavas plurajn interesajn artikolojn pri la pasintsomera UK en Nitro: La Prezidanto de la LKK, Peter Baláž, resumas la UK-on en “La 101-a UK en Nitro: bunta, densa kaj videbla” el organizanta perspektivo kaj José Antonio Vergara raportas pri la kongrestemaj diskutado. Ne mankas raportoj el la Internacia Infana Kongreseto, kaj pri la Lingvopolitika Konferenco okazinta kadre de UK. La numeron vi povas elŝuti en la kutima parto de la retejo de UEA.

Festu Novjaron kun aliaj junuloj en Esperantujo!

NOVA! 

Novjara Aranĝo en Brazilo

BEJO-teamo ĉi foje volas novjariĝi malvarme. Jen alvenas la 8-a NOVA, kiu unuafoje okazos en suda regiono de Brazilo! Ne maltrafu tiun ŝancon amikumi kaj novjarumi per esperanto en tiu marborda urbeto.

Informoj pri la urbo, renkontejoj programo kaj eblaj promenoj troviĝas ĉi tie. Aliĝilo troviĝas ĉi tie.

JES!
Junulara E-Semajno en Germanio

JES estas ĉiujara silvestra aranĝo por junuloj el la tuta mondo. Venu kaj ĝuu nian programon, aŭskultu koncertojn kaj festu kun ni la novan jaron. JES estas plej granda porjunulara novjara evento en Eŭropo. Ĉu vi venos? Esperble JES! Aliĝu ĝis la fino de novembro por ĝui malpli altajn prezojn.
Vizitu jes.pej.pl kaj fb.com/junularaesemajno/

Venontaj renkontiĝoj

 
2 - 5. decembro - Komuna Seminario (KS) inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj - en Kioto, Japanio.
3. decembro - Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio 2016 en Stolpen, Germanio. 
4. decembro - 8-a Zamenhofa Matenmanĝo en Berlin, Germanio. 
9 - 11. decembro - 76a Studsesio - en Herzberg am Harz, Germanio.
9 - 11. decembro - Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj - en Bjalistoko, Pollando.
10. decembro - Tradicia Zamenhof- kaj Kristnasko-festo - en Herzberg am Harz, Germanio. 
10. decembro - Zamenhoftago - en Hago, Nederlando.
10 - 11. decembro - Esperanto-Festo - en FOIX [fŭa] (Fujŝo), Francio. 
11. decembro - La 60-a jariĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio - en Hanojo, Vjetnamio. 
15. decembro - Zamenhof-vespero - en Bratislavo, Slovakio.
15. decembro - Zamenhoftago - en Prago, Ĉeĥio.
17. decembro - Zamenhof-festo - en Jekaterinburgo, Rusio.
17 - 18. decembro - Zamenhof-festo en Lisbono kaj Adiaŭ al nia sidejo - en Lisbono, Portugalio. 
17 - 18. decembro - 4-a Granda lokŝumado en Bratislavo - en Bratislavo, Slovakio. 
24 - 31. decembro - 6-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) - en Serengeti, Tanzanio.
27. decembro - 3. januaro - 15-a Novjara Renkontiĝo (NR) - en Saarbrücken, Germanio. 
28. decembro - 4. januaro - Junulara E-Semajno - en Waldheim am Brahmsee, Germanio.
28. decembro - 4. januaro - Luminesk' - en Kleve (Malsupra Rejnlando), Germanio. 
28. decembro - 1. januaro - Novjara Aranĝo de BEJO (NOVA) - en urbo Torres, Brazilo.
30. decembro - 5. januaro - Novojarsk2017 - en Novosibirsk, Rusio. 
5 - 8. januaro 2017 - XXXV. Poludnica 2017 - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. 
6. - 15. januaro 2017 - Kongreso kaj somerkursaro 2017 - en Brisbano, Aŭstralio. 
 

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kundividu
Pepu
Plusendu al amiko
rigardu pli ĉe tejo.org

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas (ĉefe) 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/bulteno-tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com
Peter Baláž, Slovakio

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj







This email was sent to capiscuas@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by MailChimp

N-ro 431