|
|
aejk ekis!
Pli ol 20 gejunuloj el Afriko kaj Eŭropo renkontiĝis en Kotonuo, Benino dum la unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo. La projekto koncentriĝas pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi ebligas proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriĉigi nian komunumon. Krom ekkonado de malsamaj kulturoj kaj labormanieroj pere de reciproka trejnado, la konkreta rezulto estos telefona aplikaĵo kreita per materialo de la trejnado.
Legu plenan raporton ĉe:
http://tejo.org/blog/2016/10/11/la-unua-renkontigo-de-la-projekto-aejk-afrika-europa-junulara-kapabligo/
|
|

La projekton kunkreas TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj el Pollando, Slovakio, Italio, Burundo, Togolando, Benino, Kongo (Kinŝasa). Ĝiakadre okazos kvar renkontiĝoj. La ekiga evento okazis en Benino komence de oktobro 2016. La trejnado estos organizita en Italio en aprilo 2017. Dum la IJK en aŭgusto 2017 en Togolando paralele okazos debata evento pri la temo “La Norda-Suda divido – la kialoj de ĝi kaj ĝiaj efikoj” kaj projekta evento dediĉita al la telefona aplikaĵo. Ferma renkontiĝo okazos en Pollando decembre 2017.
|
|
KAEST 2016 kun subteno al gejunuloj
Ekzistas eblo de financa subteno (danke al ESF) al junaj nepagipovaj partoprenantoj en partopreno de KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko)! Eblas kovri aliĝkotizon kaj tranokton por 6 gejunuloj – sola kondiĉo estas, ke la subtenita junulo devas prelegi pri sia fako/studo/hobio dum la aranĝo. Pri la emo/bezono esti subtenita bv. mencii en la aliĝilo, en parto „Aliaj informoj“ aŭ skribu al kaest@ikso.net. Ne hezitu disvastigi la informon inter KAEST-emaj junuloj! Vizitu: kaest.ikso.net kaj www.fb.com/events/481851052014928/
|
|
|
|
Aplikaĵo “amikumu” lanĉota!
La esperanta jutuba stelulo Evildea kaj la kreinto de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo, Chuck Smith, ĉi-momente prilaboradas la aplikaĵon “amikumu”. Pere de GPS, ĝi helpos vin trovi samideanojn, kiuj estas proksimaj al vi (simile ekzemple al la Apple-aplikaĵo “Friends”). En intervjuo kun la revuo “Esperanto”, Evildea komparis la apon al la verdaj steloj, kiujn la pioniroj kiel signo de sia esperantisteco. Laŭdire la aplikaĵo estos lanĉita frue en la venonta jaro. Pliaj informoj troveblas ĉe: https://www.amikumu.com/.
|
|
Esperanto-kulturpremio atribuita al
Katalin Kovats
La FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen decidis atribui la 3000-eŭran Esperanto-kulturpremion 2016 al Katalin Kovats. Per tiu premio ŝi estis honorita pro la fondo de la reta portalo pri instruado de Esperanto “edukado.net”. La retejo, kiun Kovats daŭre prizorgas, evoluis al unu el la plej profesinivelaj retportaloj en Esperantujo, ariĝinte pli ol 4000 registritajn uzantojn el 131 landoj. La solena transdono de la premio okazis dimanĉe, la 16-an de oktobro 2016 je 11h00 en la urbodomo de Aalen.
Laŭ Facebook-afiŝo de Ulrich Matthias sur la paĝo de Edukado.net.
|
|
|
Aperis nova numero de la revuo Kontakto
Nova numero de Revuo Kontakto jam estas en la reto! Ĝia ĉefartikolo pritraktas la temon SenPerforta Komunikado! Ĝi ankaŭ prezentas intervjuon kun Zhang Ping (Ĝoja) pri la dua filmkonkurso "Teo kaj Amo" kaj multajn aliajn ĝueblajn artikolojn!

|
Por elŝuti la revuon vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo.
Monhelpo por partopreno al KS: gajnintoj anoncitaj
La Komuna Seminario estas junulara evento organizata de la Ĉina, Korea kaj Japana E-junularoj, kiu ĉiujare okazas alterne en unu el la tri landoj. Por finance ebligi al junaj esperantistoj la partoprenon al tiu aranĝo, la organiza teamo decidis lanĉi konkurson por monhelpo. Al tiu ĉi-jare aliĝis 8 kandidatoj el Tajlando (1), Ĉinio (4), Vjetnamio (2), kaj Italujo (1). Gajnis Mung Bui el Vjetnamio, kiu ricevas 400€ kiel la plej bona kandidato, kaj Tuska el Eŭropo, kiu studas en Japanio, ricevas 100€. Detaloj pri la ĉi-jara KS jam estis anoncitaj. Legu pri tio ĉe la retejo.
|
|
|
“Trans la Florida Markolo” spektebla ĉe YouTube
Fabio Monteiro, konata en Esperantujo pro sia YouTube-kanalo, kiu interalie enhavas intervjuojn kun esperantistaj eminentuloj, alŝutis novan 30-minutan dokumentan filmon pri la unua laŭleĝa vizito de usonaj esperantistoj al Kubo, kiu okazis en 2015, post kiam la du ŝtatoj rekomencis diplomatie interrilati. La filmo, kiun Monteiro mem reĝisoris, allogas ne nur per senmakule kvalita bildo, sed ankaŭ transdonas belan mesaĝon pri la valoro de Esperanto en interkultura komunikado. La filmon trovu ĉe: https://youtu.be/6UP9xNdkDsE.
|
|
|
|