11 - 16. aprilo: Staĝo pri altnivela tradukado - en Bouresse, Francio.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo
en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al
lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.
Gvidos Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio. Inf.: Kvinpetalo, 15 rue
du Lavoir FR-86410 BOURESSE, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org.
11 - 17. aprilo: 42-a lingva
seminario - en Skokovy, Ĉeha respubliko. Semajna restado en Ĉeha
paradizo. inf.: Jindřiška Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav
CZ-293 01, Ĉehio. Rete:drahotova@esperanto.cz,
14 - 16. aprilo: Israela Kongreso - en Jafo, Israelo. La kongreso okazos
en la historia kaj vigle noviĝanta urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.
Okazos tritaga Esperanto-feston kun riĉa programo, la artan parton gvidos
Kajto kun koncerto kaj muzikaj eroj. Okazos duontagaj ekskursoj al la
turismaj perloj de Jafo. Ni kongresos, tranoktos kaj manĝos en la komforta
hotelo Ruth Daniel. Inf.: rete ELI@esperanto.org.il.
15 - 16. aprilo: KER-ekzamenoj dum
PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1)
post intensaj kursoj. inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon,
St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org.
16. aprilo: VI-a Pernambuka Simpozio de Esperanto - en Recife,
Brazilo. Dulingva evento (en la portugala kaj Esperanto) pri la intelingvaj
konfliktoj. Diversaj prelegoj. Inf.: Pernambuka Esperanto-Asocio peakontakto@gmail.com.
17 - 22. aprilo: 3a
Printempa Migrado - en Colmar, Francio. Migrado en Alzaco tra famaj
vinplantejoj kaj naturaj medioj ĉirkaŭ Colmar por ĝuemaj esperantistoj!
Inf.: Olivier BUISSON, 4, rue Paul Lippe, FR-21000 DIJON, Francio. Rete: obuisson@live.fr.
18 - 22. aprilo: Staĝo pri praktikado de la lingvo - en Bouresse,
Francio. Praktikado de la lingvo plurnivela, gvidas: Ansofi Markov. La
kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en
etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio,
kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Inf.:
Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org.
20 - 24. aprilo: Korusa renkonto de Interkant - en Baugé, Francio.
Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin
d'Arcé, FR- 49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete:kastelo@gresillon.org.
21 - 24. aprilo: Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) - en Nitra,
Slovakio. La renkontiĝo okazos sub la ĉeftemo Nova jarcento de la
Universalaj Kongresoj. La labora subtemo de la renkontiĝo estos: UK 2016
en Nitro. Partoprenu la gravan renkontiĝon kaj helpu vigligi nian movadon!
Inf.: Al SKEF - Slovakia Esperanta Federacio pri organizado de TEK ĉi-jare
helpas SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo, do venu konvinkiĝi, ke junuloj
estas kaj aktivaj, kaj kapablaj kaj pretaj je kunlaboro! Ĉiun trian jaron
okazas anstataŭ TER (Tutslovaka Esperanto-Renkontiĝo) ties pli grava
varianto: TEK (Tutslovaka Esperanto-Kongreso) kun elektoj de nova estraro
de SKEF. Tiel estos ankaŭ ĉi-jare. Inf.: SKEF - Slovakia Esperanta
Federacio, SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo. rete: skej@esperanto.sk - skef@esperanto.sk.
22 - 24. aprilo: Ŝĉeĉina Esperanta
Printempo 2016 - Verda Ŝĉeĉino - en Szczecin, Pollando. Jam la trian
fojon ni invitas Vin al nia printempa esperanta aranĝo. ŜEP 2016 estas
dediĉita al niaj plej belaj parkoj kaj naturvidindaĵoj je kiuj abundas
nia urbo. Tial vizitantoj kaj turistoj ofte rememoras la urbon kiel Verdan
Ŝĉeĉinon . Krome nia gvidtemo oni devas diri pri la grava jubileo por
Ŝĉeĉina esperantistaro. En la jaro 1956 lokaj esperantistoj fondis
Filion de Pola Esperanto Asocio. Ni dediĉos parton de nia programo por
rememorigi al ĉeestantoj 60-jaran historion de esperanto movado en nia
urbo kaj regiono. Inf.: PEA en Szczecin kaj OEA Szczecin, rete: lobacz.k.@onet.eu.
23. aprilo: Paroliga renkontiĝo por Duolingo-lernantoj de
Esperanto - en Hago, Nederlando. Ni volonte renkontiĝos en Hago, ĉe
la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto kun lernantoj de Esperanto ĉe
Duolingo, dimanĉe la 3-an de apr. aŭ sabate la 23-an de apr. Vi estas
bonvena ekde la 11-a horo. Krome konatiĝi kun aliaj Duolingo-anoj, vi
havos okazon paroli Esperante kun spertaj esperantistoj. Inf.: Internacia
Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.
Rete: iesperanto@versatel.nl.
23 - 25. aprilo: Lingva kaj
Didaktika Seminario 2016 - en Pietrasanta, Italio. Per la Seminario ni
prezentos instru-metodojn flanke de profesiuloj kaj de spertaj
Esperanto-instruistoj, diskutos ilin, provos ilin. La partoprenantoj
ricevos Partopren-ateston de Itala Instituto de Esperanto. Inf.: Itala
Instituto de Esperanto, Annalisa Bisogni, Via Valdicastello 110, IT- 55045
Pietrasanta (LU), Italio. Rete: laura.brazzabeni@alice.it.
24. aprilo: Tago de la Flandraj
Ardenoj - en Ronse, Belgio. Partopreno en la Tago de la Flandraj
Ardenoj. Konatiĝo kun naturo kaj kulturo de la regiono. Inf.: Piet
Glorieŭ, Pastoor Blanckestraat 8 pk. 0201, BE-8610 Kortemark, Belgio.
Rete: piet.glorieŭ@gmail.com.
25 - 29. apriloIntensaj lingvokursoj kaj metodika trejnado - en
Herzberg am Harz, Germanio. Lingvokursoj elekteblaj laŭ nivelo (A1-C1),
tutsemajna intensa lernado ankaŭ kiel agnoskita kleriĝcela feriosemajno
(Bildungsurlaub). Instrukapabliga, metodika trejnsemajno kun observeblo de
lecionoj kaj instrupraktiko. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo
de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de.
Eĉ pli da informoj pri E-renkontiĝoj troveblas ĉe: eventoj.hu.