Kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Oficisto de TEJO
La oficisto helpas la Estraron plenumi diversajn taskojn kadre de la Strategia Laborplano.
Liaj/ŝiaj taskoj estas, ekzemple sed ne nur:
- Superrigardi la taskojn de la volontuloj, gvidi ties laboron kaj instrui pri la necesaj aferoj (dum kaj post la instrusemajno ĉe la transdono de la volontula posteno en la CO)
- Helpi al Landaj Sekcioj pri internacia agado (ĉu Esperanta ĉu ne) kaj kunlaboraj projektoj inter ili mem, raportante al la estrarano pri landa agado
- Verki kaj administri subvencipetojn
- Plenumi aliajn administrajn taskojn
- Subteni la plenumon de la komitataj kaj estraraj decidoj
- Raporti pri siaj agadoj kaj komuniki regule kun la Estraro
- Reprezenti TEJOn ĉe aliaj organizoj aŭ instancoj
La kandidato prefere havu tiujn ecojn:
- TEJO-aĝas
- parolas Esperanton je almenaŭ nivelo C1
- parolas la anglan je almenaŭ nivelo C1
- kapablas uzi komputilon por kutimaj aferoj. Pluaj komputilaj kompetentoj estas bonvenaj.
- spertas pri subvencipetado kaj donacvarbado
- kapablas labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado
- estas entuziasma pri Esperanto
- povas Esperanton taŭge montri (ekz. ne tro entuziasme)
- interesiĝas pri junulara politiko
- ŝatas konatiĝi kun novaj homoj
- kapablas komuniki kun homoj
- efike plenumas decidojn de la organoj de la asocio
- edukitas laŭ universitata nivelo;
- konas la Esperanto-movadon;
- havas bonan skriban kaj parolan esprimkapablon;
- havas iniciateman, maturan, reprezentan kaj diplomatian personecon;
- energie, imageme, kaj praktike kapablas plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizaĵo
Eklaboro: plejeble frue (laŭeble ekde la 1-a de novembro)
Salajro: 884,75 EUR monate por duontempa laboro
Laborloko: interkonsentebla
Tipo de kontrakto: Parttempa, difinita daŭro (1 jaro, renovigebla).
Bonvolu sendi motivleteron kaj vivprotokolon al oficejo@tejo.org ĝis la 14-a de oktobro 2015. Ne hezitu peti pli da informoj, se vi bezonus.