TEJO-aktuale: numero 410, 2015-08
Malsukcesa elŝuto.
La Esperanto-asocio de Tuluzo serĉas junulon pretan dediĉi ok monatojn al
Esperanto-agado. Tiu volontulado disvolviĝos en la kadro de la oficiala
franca programo ("Civita Volontulado") malfermita al ĉiuj junuloj, kiuj
aĝas inter 18 kaj 25 jarojn, kaj kiuj estas el unu el la 31 landoj de la
Eŭropa Ekonomia Areo (t.e Eŭrop-Unio + Islando, Norvegio kaj
Liĥtenŝtejno). Por pliaj informoj ni invitas vin konsulti tiun paĝon de
nia retejo: http://www.esperanto-midipyrenees.org/articles/dossier.php?val=371_agadu+por+esperanto+estu+civita+volontulo+por+nia+asocio
Ni ankaŭ invitas vin diskonigi tiun informon tra via reto.
Plej kore, Christophe Chazarein
La 14-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de
januaro 2016, dimanĉo ĝis dimanĉo, en Saarbrücken, samtempe kaj samloke
kun la 7-a NIS, la programo por junuloj.
Ĉi-foje NR denove estos tuj apud Francio, ja fakte Saarbrücken estas
landlima urbo...
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando denove pli proksimas. Ni do esperas, ke
multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo
kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...
Jen la informa paĝo (http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr)
kun aliĝilo (http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo).
Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...
Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS... :-) Ĉu vi ŝatos festi
kun ni novjare en internacia rondo? Do venu al la 14-a NR!
Ĉion bonan al vi kaj esperinde ĝis revido (plej laste) dum NR/NIS, por la
organiza teamo de NR/NIS, Lu
EsperantoLand: http://www.esperanto.land
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en
la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave
kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj
movada pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado
– la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas
kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj,
inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj),
partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda
medio. Ni limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel
ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos
memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube
menciitaj taskoj.
TEJO-volontulo devas preti labori dum ĉirkaŭ 12 monatoj ekde fino de
decembro 2015. La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 2-a de
aŭgusto 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena,
ĉar temas pri la jam akceptita projekto kadre de Eŭropa Volontula Servo,
en kiu ni havis planitan volontulon, sed tiu bedaŭrinde devis rezigni. Pro
la sama kialo, kadre de ĉi-tiu alvoko ni povas akcpeti nur kandidatojn de
Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj
(Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj
partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio,
Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio,
Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio). Legu pli: http://tejo.org/2015/07/tejo-sercas-evs-volontulon-por-2016/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis
25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto
2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono,
Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a
ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
25-a KISO, Marburg, Germanio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015, http://www.kiso-marburg.de.vu
IJS 2015 - La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario,
10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto,
http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando,
2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ
ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano,
18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando,
25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA
renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg,
Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono,
Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de
januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu