TEJO-aktuale: numero 407, 2015-06
Malsukcesa elŝuto.
Homoj! Mi petas vian helpon por krei novan ludon, kiun mi uzos en mia
B2-klaso dum SES kaj verŝajne ankaŭ en la drinkejo ktp.
La ludo havas du celojn: ekzercigi pri la parolado kaj lernigi pri la
Esperanto-kulturo. Kaj mi petas, ke vi helpu pri tiu dua parto!
Bonvolu viziti la ĉi-suban Google-dokumenton, kaj entajpi mallongan
(unufrazan), trafan priskribon pri kelkaj aferoj. Faru unu, faru plurajn,
faru centon, laŭ via plaĉo! Legu pli: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1koSGv2nxpL9-7_z4rk49Q_05j0nz_qaxuL08Drc912I/edit?usp=sharing
(BKB – 2015-05): http://esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB
BKB laŭeble registras ĉiujn menciindajn leksikografiajn verkojn
esperantajn de la komenco ĝis fine de 2014. Krom per la bazaj
bibliografiaj indikoj, BKB klarigas multajn verkojn per specimenoj, notas
recenzojn kaj indikas referencojn al plia legado pri esperantaj
vortaristoj. Aparta fokuso estas sur la multaj disaj vortaroj, verkitaj en
diversaj elektronikaj formoj dum la lastaj ĉirkaŭ dek kvin jaroj de post
2000.
BKB celas esperantologojn, bibliotekojn, kolektantojn, sed aparte
leksikografojn kaj terminologojn, serĉantajn fidindan respondon al la
demando „kio jam ekzistas?“. Instruistoj kaj lernantoj kun ĝenerala
intereso pri la vortara aspekto de la esperanta kulturo trafoliumos BKB,
eble mirante „tiom da jam ekzistas!“.
Viaj kompletigoj kaj ĝustigoj estas bonvenaj.
Kiel en ĉiu jaro la Esperanto-Grupo Essen denove invitas al renkontiĝo
TRE-EGE en la Ruhr-Regiono, kiu okazos sabaton, la 27-an de junio ekde la
11-a horo en Hattingen. Unue ni vizitos "Haus Kemnade" (vidu http://www.fv-hauskemnade.de), kie
aktivulo de la subtena asocio montros kaj klarigos i.a. pri la
muzikil-kolekto.
Poste sekvos - depende de la vetero - nia jam kutima pikniko kaj promeno
aŭ alia programero. Vespere ni finos la ekskurson per komuna manĝo en
restoracio.
Se vi ŝatas partopreni, bonvolu anonci vin skribe (petra.dueckershoff ĉe
esperanto.de) aŭ telefone (+49-151 14438074). Mi volonte sendos pliajn
detalojn pri la programo, loko, vojpriskribo.
Bonvolu ankaŭ informi samgrupanojn kaj geamikojn! Amike salutas, Petra kaj
Ludger
69-a Studsesio, plukerigado, Herzberg – la Esperanto urbo, Germanio,
12-a ĝis 12-a de junjo 2015, https://www.facebook.com/events/1444760452504177/
aŭ http://esperanto-urbo.de/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe
gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio
2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid
(martin.strid ĉe
gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio
2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF),
Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de
junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de
julio), http://nask.esperantic.org
kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ
kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe
aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de
julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio
2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a
ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de
auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono,
Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a
ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 - La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario,
10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de
aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój,
Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ
ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano,
18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex,
Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro
2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA
renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo
Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro
2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro
2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de
januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu