TEJO-aktuale: numero 406, 2015-04-25
IJS estas tutsemajna evento por junuloj el la tuta mondo. Ĉi-jare en tre
taŭga loko: tuj post la IJK (do jes, kun karavano!), ĉe la landlimo kun
Aŭstrio, Hungario kaj Slovenio.
Kaj kial ĝi estos unika? Ĉar ĝi havas kreivan organizan teamon,
specialan rabaton por lernantoj kaj studentoj, okazos diversaj pompaj
ekskursoj, koncerto kaj pli... :)
Se vi neniam partoprenis kaj volas certiĝi pri la etoso (antaŭ ol
aliĝi), rigardu la fotojn pri la pasintjara evento ĉe nia retejo. Kaj por
pliaj freŝaj informoj sekvu nin ĉe via preferata socia reto: Facebook,
Google+ aŭ Twitter. Legu pli: http://ijs.hu/
Bonvenon en la oficiala Facebook-evento de IJK 2016 en Vroclavo, Pollando!
https://www.facebook.com/events/1599159973664280/
Vizitu ankaŭ nian retpaĝon: http://ijk2016.tejo.org/
La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102-an Universalan
Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti
nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada
Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj
detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por
sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio
raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la
Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris
esplorviziton al ambaŭ lokoj.
La Universala Kongreso okazos en Seulo por la dua fojo. En 1994 ĝi
gastigis la 79-an UK kun 1776 aliĝintoj. Korea Esperanto-Asocio estas unu
el la plej viglaj landaj asocioj de UEA. Pri tio elstare atestas ankaŭ la
fakto, ke la nombro de individuaj membroj en Korea Respubliko pli ol
duobliĝis pasintjare; el 52 al 112. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA,
N-ro 575, 2015-04-25) Legu pli: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Seulo-gastigos-la-102-an-UK
Duszniki-Zdrój (iama Bad Reinerz) estas belega kuracloko, kie en la jaroj
1906 kaj 1909 restadis kaj kuracis sin nia majstro Ludoviko Zamenhof. Ĝi
troviĝas 120 kilometrojn sude de Vroclavo kaj estas vere alloga turisma
loko kun granda parko kun sanigaj akvofontoj, promenaj kaj montaraj
vojetoj, multaj kafejetoj kaj restoracioj. La feriado okazos en la tagoj
2-a ĝis 9-a de septembro 2015 kaj kiel kutime havos riĉan - lernigan,
kulturan kaj turisman – programojn. Fotojn kaj pli da informoj vi trovos
sur la paĝo: http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ
ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.) La pli precizaj informoj kaj
aliĝilo aperos baldaŭ sur la paĝo de Silezia Esperanto-Asocio: http://eo.wroclaw.pl/, nia retadreso: sea ĉe europonto.org
Por personoj, kiuj eble ne povos loĝi (pro financaj kialoj) en hotelo
Esperanto, organizantoj preparis pli malmultekostan eblecon restadi en
agrabla apuda hoteleto.
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a
ĝis 16-a de majo 2015, http://www.ilei-mondo.info/ttk
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015,
http://www.esperanto.de/gek2015
KEKSO, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://esperanto.de/14kekso
2-a VINA - Vintra Aranĝo de BEJO, Valinjo, Brazilo, 4-a ĝis 7-a de junio
2015, https://www.facebook.com/VINA-Vintra-Aranĝo/
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la
Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds,
Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio
2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio
2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF),
Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de
junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de
julio), http://nask.esperantic.org
kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ
kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe
aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de
julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015,
http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis
25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto
2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono,
Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a
ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 - La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario,
10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto,
http://kongreso.esperanto.it/
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano,
18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA
renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono,
Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de
januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu