TEJO-aktuale: numero 404, 2015-03-11
Ĉu vi estas elstara estro en via komuno aĝante inter 18 kaj 30 kaj faras
grandan laboron por la komuno (preferinde ankaŭ por Esperantujo)? Se la
respondo estas jes, vi estas ege bona kandidato por partopreni senpage en
“One Young World Summit” (Unu juna mondo simpozio), kiu okazos en
Tajlando de la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2015. Vi devas ankaŭ bone
regi la anglan kaj ĉi-foje la organizantoj preferas partoprenantojn el la
sube listigitaj landoj, ĉar homoj el tiuj landoj estas ofte malpli
reprezentataj en tiaj kunvenoj. La kostoj estos repagitaj.
Do, se vi interesiĝas, sendu retmesaĝon al ker ĉe tejo.org antaŭ la 15-a de majo
2015, dirante kial vi estas bona kandidato kaj kiujn lingvojn vi regas. Vi
devas ankaŭ esti disponebla por fari retan trejnadon pri eksteraj rilatoj,
aldone dum 10–20 horoj pretiĝi al la renkontiĝo kaj post ĝi verki
raporton por TEJO. Legu pli: http://tejo.org/2015/04/partoprenu-en-renkontigho-kiel-reprezentanto-de-tejo/
KEKSO, mallonge por "Kreativa Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo
organizata de Germana Esperanto-Junularo. Ĝi okazas regule dufoje jare,
dum printempa kaj aŭtuna semajnfinoj. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke
la renkontiĝoj okazu en la tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock,
Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg, ...
Kiam kaj kie la venonta KEKSO okazos, legu ĉi tie: http://esperanto.de/14kekso.
Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en
neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Unu
konkurso daŭras 15 tagojn. Dum la luktokonkurso luktistoj estas grupigitaj
en 5 grupoj.
Plej fortaj luktistoj luktas en la grupo nomata Jokozuna. Poste sekvas
grupoj laŭ fortoj de luktistoj, nomataj: Oozeki, Sekiŭake, Komusubi,
Maegasira.
Legu pli pri la venontaj sumooj en 2015: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html
Esperanta organizo Edukado@Interreto (E@I) proponas 4 lokojn por volontuli
ĉe la E@I-oficejo ekde aŭtuno 2015!
Se vi estas inter 18 kaj 30, parolas (almenaŭ iomete) Esperanton kaj emus
pasigi 12 monatojn en la E@I-oficejo (plus aliloke, helpante okazigi
diversajn aranĝojn, inkluzive de la 101-a UK), nepre kontaktu nin!
Eluzu la ŝancon iĝi parto de nia teamo, lernu multajn novajn aferojn,
laboru en internacia teamo, uzu ĉiutage Esperanton, helpu al ni progresigi
niajn projektojn! Pli da detaloj troveblas en la artikolo ĉe http://blogo.ikso.net/2015/04/
Kandidatiĝu ĝis 21.04.2015, sed ju pli frue, des pli bone! Se vi havus
demandojn, skribu al info ĉe ikso.net
aŭ en Facebook.
Malsukcesa elŝuto.
- Aperis nova eldono de “La Riverego”: http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego
- Nova kanzono de Gijom: https://www.facebook.com/media/set/?set=a.624318200911875.1073741826.447965685213795&type=1
- La kanto "En dimanĉo" de Jonny M nun aŭskulteblas en Spotify! https://play.spotify.com/album/6OZRTqGvjAYIR2ntXIpyJl
PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1), Kastelo Greziljono,
Francio, 25a kaj 26a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
Hispana Esperanto-Kongreso, Cullera, Valencio, 1-a ĝis la 3-a de majo, http://esperantoval.org/cullera2015/eo/
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a
ĝis 16-a de majo 2015, http://www.ilei-mondo.info/ttk
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015,
http://www.esperanto.de/gek2015
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la
Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds,
Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio
2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio
2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF),
Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de
junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de
julio), http://nask.esperantic.org
kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ
kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe
aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de
julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015,
http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis
25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto
2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono,
Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a
ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 - La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario,
10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto,
http://kongreso.esperanto.it/
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano,
18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA
renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono,
Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de
januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu
La 1-an de marto 2015 la brazila produktisto Roĝer Borĝes publikigis
novan muzikvideon en sia kanalo en Jutubo. La kanto nomiĝas La Pac'
kaj temas pri versio de fama kanto de brazila muzikisto Ĵilberto
Ĵil'. Al ĝia paca melodio oni aldonis bildojn pri homoj, naturo kaj
amo.
En la projekto partoprenis Ĵomart, kiu ludas la gitaron, Manolo Pankorbo,
kiu brile tradukis la tekston al Esperanto, la drumisto de Supernova kaj
Eric Languillat kiel kantisto.
Vi povas spekti la kanton ĉe https://www.youtube.com/watch?v=k5gdo8VvOBg
La prilingva podkasto “Language rules” informas en du elsendoj pri
Esperanto. Aŭskultu!
Parto 1: http://languagerul.es/lr002a-esperanto-part-i/
Parto 2: http://languagerul.es/lr002b-esperanto-part-ii/
Wiesbaden [Visbaden] estas en Germanujo kaj San Benedetto [Sanbenedeto] en
Italujo. San Benedetto estas ĉemara urbo kaj Wiesbaden ĉerivera urbo. En
San Benedetto okazos la 82-a Itala Kongreso de Esperanto kaj en Wiesbaden
la 71-a Internacia Junulara Kongreso.
Kaj tamen estas io komuna. La sama homo, Emanuele Regano, kunorganizas
ambaŭ kongresoj. En San Benedetto estos junulara programo kaj arta
programo, kiuj celas simili la programon en Wiesbaden. Se vi estas juna,
indas partopreni en San Benedetto, kie vi aldone trovos la italan sunon kaj
la italan maron. Se vi ne fidas nin, petu pri opinio parotpreninton de la
lastjaraj italaj kongresoj.
Nun iru al la paĝaro http://kongreso.esperanto.it/ kaj
aliĝu. Cetere, la 31-a de majo estas la limdato por aliĝi laŭ la kotizo
de la dua aliĝperiodo. Vi povas partopreni ambaŭ kongresojn, ĉar la
TEJO-kongreso en Wiesbaden finiĝos la 9-an de aŭgusto kaj la itala
kongreso en San Benedetto komenciĝos la 22-an de aŭgusto. Se vi venos el
malproksimo, vi povas utiligi la interajn tagojn por iomete vojaĝi
malhaste tra Eŭropo.
La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25
julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam
estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la
100-a UK troviĝas jam sur la 32-a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas
ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos
ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91-a UK en
Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000 partoprenantoj.
Kun 549 aliĝintoj Francio, kiu ofte liveras plej multe da kongresanoj eĉ
kiam la UK okazas alilande, suverene okupas la unuan lokon. Kun pli ol 100
aliĝintoj sekvas Germanio (153) kaj Japanio (130), dum tiun limon preskaŭ
atingis Pollando (92). Aliaj landoj kun pli ol 25 aliĝintoj estas Belgio
(81), Brazilo (77), Nederlando (68), Italio (60), Korea Resp. (50),
Hispanio (45), Britio, Ĉeĥio kaj Ĉinio (po 43), Danio (38), Svislando
kaj Usono (po 37), Hungario (35), Finnlando (33), Rusio (30), Litovio (29)
kaj Svedio (28). Entute la kongresanaro reprezentas jam 70 landojn.
La aliĝkotizoj plialtiĝos la 1-an de aprilo. Ĝis tiam validos la malpli
kosta tarifo de la nuna kotizperiodo. Oni povas aliĝi per la reta aliĝilo
aŭ per papera aliĝilo, kiun oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA
aŭ de la kotizperanto de UEA en sia lando. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de
UEA, N-ro 573, 2015-03-11) Legu pli: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Jam-pli-ol-2000-aliĝis-al-la-100-a-UK
La venonta okazos de la 20-a ĝis la 24-a de aprilo 2015.
Temos pri ekzercado pri altnivela tradukado. Gvidos ĝin Brian Moon,
vic-prezidanto de la Akademio, profesiatradukisto. La vorto «altnivela»
tamen ne timigu vin! Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por preparado al atesto pri
supera lernado de Franca Esperanto-Instituto. Pri tradukado necesas aparte
ekzerci sin, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante
plej diversajn francajn tekstojn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo
en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al
lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos bonvenaj.
Malkrokodilado garantiata!
Por teknikaj detaloj vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/
kaj poste okazos la jeno:
Dimanĉe la 26-an de aprilo okazos la Ĝenerala asembleo de SYM je la
10-a.
De la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo Ansofi Markov gvidos plurnivelan
staĝon.
De la 14-a ĝis la 18-a de majo okazos denove staĝo por lerni
ĉiĉeronadon, sub gvido de Anne Amblès, profesiulino pri turismo, homaj
rilatoj kaj trejnado. Ĝi celas la gvidontojn-ĉiĉeronojn, iliajn
helpontojn, kaj la tradukontojn, por la turisma programo de la Universala
Kongreso en Lillo en 2015. La akiritaj kompetentoj utilos ie ajn, interalie
por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto
pri Kapableco de FEI.
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE
Retadreso: informoj ĉe
kvinpetalo.org (forigu la spacojn)
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314 aŭ se ne respondas: (+) 33 (0) 6 07 31
67 81
GRAVE: Se vi aliĝas minimume unu monaton antaŭe, vi ĝuos specialan
rabaton.
Bonvenon en Kvinpetalo! Claude Nourmont
16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo
2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf
La 96a Brita Esperanto-Kongreso, The Jubilee Library, Brighton, 17a ĝis
19a de aprilo 2015, http://britakongreso.org/eo/
PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch. Chazarein, M. Quenut,
Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1), Kastelo Greziljono,
Francio, 25a kaj 26a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Hispana Esperanto-Kongreso, Cullera, Valencio, 1-a ĝis la 3-a de majo, http://esperantoval.org/cullera2015/eo/
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a
ĝis 16-a de majo 2015, http://www.ilei-mondo.info/ttk
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015,
http://www.esperanto.de/gek2015
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la
Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds,
Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio
2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio
2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF),
Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de
junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de
julio), http://nask.esperantic.org
kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ
kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de
julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015,
http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis
25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto
2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono,
Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015,
http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a
ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 - La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario,
10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
La 1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano,
18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015,
http://www.arkones.org