TEJO-aktuale: numero 403, 2015-02

Abonu Kontakto!

La revuo Kontakto estas dumonata soci-kultura periodaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), eldonata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĉu vi volas aboni ĝin en 2015? La individuaj membroj de TEJO kaj Patronoj de TEJO ricevas ĝin senpage! Membriĝu aŭ patroniĝu ĉe http://uea.org/alighoj/alighilo. Ĉiuj aliaj povas aboni Kontakto (eblas ankaŭ nur-reta abono) pere de UEA: http://uea.org/alighoj/abonilo. Atenton! Esperanto-kluboj kaj iu ajn grupo de almenaŭ ses personoj povas fari kolektivan abonon kaj tiel ĝui rabaton eĉ de 40%! Legu pli: http://kontakto.tejo.org

JER 2015: Semajnfina internacia renkontiĝo en Hungario

Ni elkore invitas vin al JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), al 40-60-persona semajnfina aranĝo fine de marto.

Kio certas:

- internacia kompanio (plejparte hungaroj, sed jam nun estas francaj, ĉeĥaj kaj polaj aliĝintoj);

- bunta programo (ekz. filmo kun Eo-subteksto, karaokeo, subĉiela kuirado, ekskurso, ktp.); --> ripozo kaj amuziĝo;

- aparta programero por komencantoj;

- eblo, ke vi uzu kaj evoluigu vian lingvoscion;

- kunsidoj pri JES 2015/16 - novaj organizemuloj bonvenas! :P

Detaloj:

- dato: de la 27-a ĝis la 29-a de marto (vendredo-dimanĉo)

- loko: Verőce (proksime al la hungara ĉefurbo, Budapeŝto)

- http://www.jer.hu (pli da informoj + aliĝo)

- Facebook-evento: https://www.facebook.com/events/362282067278791/?ref=ts&fref=ts

Aliĝu senzorge eĉ tiam, se vi konas ankoraŭ neniun el la partoprenontoj! Ni (la organizantoj) zorgos pri via bonfarto, kaj ankaŭ la ĉeestantoj kutimas esti tre malfermiĝemaj. :)

Atendas vin, via JER-teamo

[instru-german] Novaĵoj pri la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a ĝis 16-a de majo 2015

Malsukcesa elŝuto.

Nova esperantisto en la EU-Komisiono

En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK), kiu plenumas la rolon de la registaro de Eŭropa Unio. Unu el ĝiaj 28 membroj, Vytenis Povilas Andriukaitis (Litovujo), estas esperantisto.

Legu pli en la artikolo de Povilas Jegorovas, aperonta en la nun redaktata marta kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj jam legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/02/litovio-7/

[esperantic.org] NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo

Malsukcesa elŝuto.

92-a Germana Esperanto-Kongreso, 22-25-a de majo 2015, Hameleno (Hameln), Germanio

Pretas la reta aliĝilo. Jen la rekta ligo al ĝi: https://www.esperanto.de/civicrm/event/register?reset=1&id=1

„Karulo, kie do estas la infanoj?“

En la jaro 1284 je tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130 hamelenajn infanojn el la urbo. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis reviditaj.

Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al Hameleno. En la jaro 2015 je la Pentekosta semajnfino ni klopodas allogi almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn al la 92-a Germana Esperanto-Kongreso en la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj, rakontoj kaj legendoj. „Legendo kaj lingvo allogas“ estas nia kongresmoto. Sed ne nur la Ratkaptisto malsekurigis la Vezermontaran landon, ankaŭ la barono von Münchhausen ĉi tie disvastigis siajn mensograkontojn kaj la fratoj Grimm lasis al si rakonti pri Dornrozinjo kaj Cindrulino.

Nia kongresejo situas en la malnova urboparto en la ombro de la respektinda Münster-preĝejo. Ni ja estos en la mezo: meze en la urbo kaj meze en la hamelena (kultur)vivo. Ni kompletigos la tradicie multlingvan pentekostan disservon kaj la liberaeran Ratkaptistan teatraĵon en Esperanto. En la kulturcentro okazos publika Esperanto-koncerto de la grupo „Asorti“ el Litovujo.

Aliĝilon kaj pliajn informojn pri la ampleksa kaj interesa programo kun pupteatraĵo, koncertoj, prelegoj, diservoj, ekskursoj, gufujo, drinkejo, diskejo, ktp. vi trovu sub la ligo:
http://gek.eo.tel kaj http://www.esperanto.de/dek2015

Koran bonvenon! Kore salutas kaj invitas vin, Heinz-Wilhelm Sprick.

Rekomendoj

-Ŝatu la paĝon kaj malkovru belan koleton de Esperanto-T-ĉemizoj ĉe: https://www.facebook.com/pages/Esperanto-Arta_butiko/161213840594582

-“Majstroj de l' diskej” de Jonny M el la albumo "Regestilo", nova muzikvideo realigita de Jonny M en januaro 2015. Rigardu: http://youtu.be/wfsVigtwdwA

-“Emocioj” de Veselin Damjanov kaj Joëlle Rabu, nova KD en la Vinilkosmo-katalogo. Jen estas kanzono lirika kaj pli http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/826308

- Ŝatu la paĝon de EUROKKA "Esperanta Muziko" ĉe Vizaĝlibro (facebook). Mankas nur kelkaj ŝatoj por atingi 1000 ŝatantojn! https://www.facebook.com/pages/Esperanta-Muziko/166326296746786?fref=ts

Eŭrop-Unia premi-konkurso eble taŭga al junularaj esperanto-organizoj

Legu pli: http://www.charlemagneyouthprize.eu/ga/form.html (Ŝanĝu lingvon laŭplaĉe je la paĝsupro.)

[ret-info] Malmultekosta loĝeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo, de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2015, http://www.esperanto.org.np/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

JER 2015 - Junulara Esperanto-Renkontiĝo, Verőce, Hungario, 27-a ĝis 29-a de marto 2015, https://www.facebook.com/events/362282067278791/

Internacia Junulara Festivalo 2015, Brusono, Aosta Valo, Italio, 1-a ĝis 7-a de aprilo 2015, http://iej.esperanto.it/ijf

31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi

Renkontiĝo de Interkant’ kaj kunkantado kun La Kompanoj, Kastelo Greziljono, Francio, 3a ĝis 8a de april 2015, http://gresillon.org/agendo

16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo 2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf

PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch. Chazarein, M. Quenut, Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas

PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1), Kastelo Greziljono, Francio, 25a kaj 26a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://www.esperanto.de/gek2015

Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)

Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/

Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/

48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/

Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2

100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html

Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3

IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/

Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4

IJS 2015 - La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/

La 1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com

31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org

SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/

15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu