TEJO-aktuale: numero 401, 2015-01
Kontakto, la konata revuo eldonata jam de pli ol 50 jaroj de TEJO kaj UEA,
havas la tradicion prezenti en siaj paĝoj tekstojn verkitajn en facila
lingvaĵo por la komencantoj kaj progresintoj en la lernado de Esperanto.
Tamen, tre malofte ĝia redakcio ricevas tiajn kontribuojn.
Kion fari?
Kontaktu la redakcion per la retadreso kontakto ĉe tejo.org, se vi emas helpi
en la verkado de tiaj artikoloj aŭ/kaj kontaktante homojn verkemajn, kiuj
ŝatus publikigi siajn tekstojn en la revuo.
Ĉu verkado per facila lingvaĵo ne estas malfacila?
Tute ne! En la retejo de Kontakto vi povas trovi konsilojn por verki
facillingve, speciale preparitan vortliston kaj eĉ retan programon por
faciligi viajn tekstojn! Do, kial ne provi? Legu pli: http://tejo.org/2015/01/kontakto-bezonas-facillingvajn-tekstojn/
Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj
junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan
etoson: miksaĵon de amikeco, amuziĝo kaj respekto al diverseco. Ĝin
partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj. Tre facilas amikiĝi
kun italoj kaj kun alilandanoj.
Ĉiujare IEJ (Itala Esperantista Junularo) elektas temon por la festivalo,
pri kiu estas organizitaj prelegoj, diskutrondoj kaj gruplaboroj. La distra
programo estas taga kaj nokta, okazas ankaŭ lingvokursoj de la itala, de
Esperanto kaj de aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresantoj. Dum la
vespera programo estas koncertoj, spektakloj, internacia vespero, nokta
urbumado ktp. Krome, la ĉefaj distrejoj estas la tutnoktaj trinkejo,
diskejo kaj la plej trankvila gufujo.
Kunlabore kun la lokaj institucioj ni strebos vizitigi al vi la
plejbelaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime okazas duontaga kaj tuttaga
ekskursoj.
Tamen, kiel konate, nenio endas dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiel uzi
sian tempon!
Retejo: http://iej.esperanto.it/ijf
- Jen fotoj de André Müller de la pasinta JES! Marku homojn laŭplaĉe.
:) https://www.facebook.com/media/set/?set=a.10153004709791226.1073741846.633531225&type=1
- sentas postrenkontiĝsindroma en Leipzig.
- Kiel kutime Rolando faris filmeton pri la kongreso. Ĝuu ĝin! :) http://youtu.be/PauPbfzZ9lo
- Jen fotoj de Judith Meyer: https://www.facebook.com/judith.meyer.969/media_set?set=a.10153006886627350.1073741829.774837349&type=3
- Eta rememoro de la pasinta JES :) https://www.facebook.com/video.php?v=761845857214109
Io nova komenciĝas en la vivo de Junulara E-Semajno, tamen la tradicioj de
la novjara renkontiĝo restas tre gravaj por ni!
En 2015 unu el la plej bonaj vinregionoj de Hungario donas la lokon por la
sekva elstara JES!
La organiza teamo konsistas el spertaj "maljunuloj" kaj novuloj en la
movado. Poloj, hungaroj, francoj, ĉeĥoj kaj ankoraŭ kelkaj nacioj kune!
Ni provas uzi ĉion, kion niaj kulturoj havas por kunmeti etosplenan
semajnon por vi en Eger.
La plano estas doni iom da ripozperiodo inter la du IJK-oj: en 2015
(Wiesbaden, Germanio) kaj 2016 (Wrocław, Pollando), ĉar JES estas
tradicie renkontiĝo de la germanaj kaj polaj junuloj. Ni esperas, ke tiu
ĉi unujara ekskurso de la evento senprobleme iĝos parto de la historio de
JES en la futuro!
La frua ebleco por aliĝi, ekkoni la teamon, la detalojn de la renkontiĝo
donas al vi tempon por plani la partoprenon, inviti viajn amikojn, organizi
kune la vojaĝon kaj festi kun ni!
Vizitu la paĝon: http://jes.pej.pl/2015 por ekscii pli!
Bonvenon al JES en Eger! Kontribuu al la pompa etoso, ni tre atendas vin!
Ni havas plezuron informi pri la nova libro, kiu uzas kaj do varbas
Esperanton. La lingvo aperas nun en la serio "Learn Languages with Jokes"
per la publikigo de "Lernu Esperanton per ŝercoj". La libro enhavas 100
ŝercojn en Esperanto kun tradukoj en la anglan kaj disponeblas en la
formatoj .mobi (por Kindlo), .epub (por aliaj legiloj) kaj .pdf (por
tradiciaj komputiloj).
Ankaŭ ekzistas versio iBook por Macintosh, iPad kaj iPhone. Por tiu versio
esperantistoj de Britio, Germanio, Brazilo, Hispanio, Ĉeĥio kaj aliloke
pruntedonis siajn voĉojn, por ke la ŝercoj, kaj do la lingvo, ne nur
legeblu sed ankaŭ estu aŭskulteblaj.
La versio iBook disponeblas ĉi tie: https://itunes.apple.com/us/book/lernu-esperanton-per-sercoj/id930835870?ls=1&mt=11
Por detaloj pri la aliaj formatoj bonvolu viziti: http://languagelearningjokebooks.com/product/lernu-esperanton-per-sercoj/
Se vi dezirus verki recenzon pri la libro, bonvolu kontakti la aŭtoron,
Jeremy Taylor (jeremytaylorwriter ĉe
gmail.com) kaj li plusendos al vi kuponon por elŝuti senpage
recenzoekzempleron.
Bondezirojn, Jeremy Taylor MH Inst. C
Malsukcesa elŝuto.
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 24a de januaro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015.
Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese
tutpeko ĉe aliceadsl.fr
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo, de la 26-a februaro ĝis la
8-a de marto 2015, http://www.esperanto.org.np/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
JER 2015 - Junulara Esperanto-Renkontiĝo, Verőce, Hungario, 27-a ĝis
29-a de marto 2015, https://www.facebook.com/events/362282067278791/
31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a
de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi
16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo
2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015,
http://www.esperanto.de/gek2015
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio
2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de
julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015,
http://ilei.info/
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto
2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
IJS 2015 - La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario,
10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015,
http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, lastan semajnfinon de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA
renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu