TEJO-aktuale: numero 400, 2014-11-28
SES 2015 okazos en la nordslovakia historia urbo Martin, situanta 210 km
for de la slovakia ĉefurbo Bratislava, 180 km de la pola Krakovo, kaj ĉ.
230 km de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
Antaŭtagmeze: instruado de Esperanto;
Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado,
diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ
la lingvoniveloj.
La aliĝilon kaj pliajn informojn pri SES-SK trovu ĉe: http://ses.ikso.net/2015/sk/
Ĉu vi pretas por la 71-a IJK en Germanio? Jes, ni scias, ke vi pretas! Vi
festos kaj festos. Kaj homoj, kaj amuziĝo, koncertoj, ekskursoj kaj ĉio.
Ĉu vi volas ripozi post la IJK? Vi bezonos ripozi post la IJK! Venu al
AHS! Khm, pardonu, IJS, sed ĉe la kruciĝo de Aŭstrio, Hungario kaj
Slovenio.
Ni scias, kion vi pensas: finfine IJS estos en okcidenta Hungario! Jes,
prave! Ni bezonas esplori ankaŭ tiun parton de la lando!
Venu kaj ripozu kun ni! Detaloj baldaŭ ĉi tie: https://www.facebook.com/events/349346985247258/
La reta reprezentejo de UEA ricevis renovigon. Temas ankoraŭ pri evolua
kaj enhave ne revolucia ŝanĝo. La retejo iĝis pli facile uzebla kaj pli
facile administrebla, sed la klopodoj fari ĝin pli belaspekta ankoraŭ
daŭras (volontuloj por helpi ĉe tio estas bonvenaj).
Daŭras ankaŭ finfarado kaj transigado de informoj de kelkaj partoj de la
malnova retejo, kiu restos provizore atingebla ĉe http://malnova.uea.org/.
La nova retejo transprenis la funkciojn de la reta Jarlibro (http://reto.uea.org/), escepte de kelkaj
malgrandaj funkcioj, pro kio ankaŭ tiu subretejo plu restas atingebla. Por
posta tempo restas la renovigo de la reta Katalogo, kiu estas daŭre
atingebla ĉe http://katalogo.uea.org/.
La renovigo de la retejo estas certagrade teknika kaj efektivigita rezulte
de la kelkjaraj laboroj de unu volontulo, Andrej Grigorjevskij.
Longperspektive estas planata pli drasta kaj profesia renovigo, por kiu
estas rezervita mono el la kapitalo de UEA. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de
UEA, N-ro 559, 2014-11-28). Legu pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2014/Renovigita-retejo-de-UEA-ekfunkciis
La asocio Armor-Esperanto serĉas junan esperantiston por plenumi Civitan
Servon, kies celo estas interesigi, ĉefe junulojn, pri uzado de Esperanto
kiel komunikilo internaciskale.
Proponataj taskoj:
- partopreno en instruado de Esperanto al novuloj: infanoj kaj junuloj en
lernejoj kaj junlaboristaj loĝejoj;
- partopreno en estigo de rilatoj inter ties junuloj kaj eksterlandaj
junuloj
- partopreno en la akceptado de eksterlandaj esperantistoj: preparado de
ties prelegoj kaj restado en la departemento
- partopreno en la organizado de eventoj, faciligante la interŝanĝojn
inter lokaj kaj fremdaj esperantistoj
- partopreno en la kreado kaj plibonigo de instruiloj
- partopreno en la komunikado de la asocio departementskale: rilatoj kun la
lokaj gazetoj kaj radioj, kreado/plibonigo de flugfolioj, broŝuretoj,
ekspozicio-paneloj kaj plibonigo de la retejo de la asocio.
La fina elekto de la taskoj estos farita kun la junulo, laŭ ties deziroj,
kapabloj kaj persona profesio-projekto.
Por plenumi la taskon la junulon helpos la asocio per aliĝo al:
- esperantaj kursoj kaj studperiodo (en la kastelo de Greziljono)
- kursoj por plibonigi la kapablon paroli france.
Kondiĉoj:
- aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj
- agado por la asocio 24 horojn semajne
- civitaneco de unu el la landoj de Eŭropa Unio (pro la francaj leĝoj)
- kono de Esperanto kaj la franca minimume sur la nivelo B1 aŭ B2 laŭ la
KER-sistemo
La junulo ricevos ĉiumonate:
- stipendion de la franca ŝtato
- monhelpon de la asocio por nutraĵoj kaj privataj veturadoj
La franca ŝtato zorgas pri la sansekuro.
Daŭro: 8 monatoj
Dato de la komenco: inter la 1-a de marto kaj la 1-a de aprilo
Kontakto: Laurent PEUCH (ltpeuch ĉe
hotmail.com)
Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon (kun vivresumo kaj motiviga
letero) ĝis la 20-a de januaro al la adreso: Laurent PEUCH (ltpeuch ĉe hotmail.com).
Venu ankaŭ vi al la Germana Esperanto-Kongreso. Ni jam planis kaj ankoraŭ
planas ampleksan programon, ne preterlasu ĝin ;-) Eĉ la Ratkaptisto de
Hameln mem venos por kapti vin. Jen vi trovu pliajn informojn en la
retpaĝaro de la kongreso:
en la germana: http://www.esperanto.de/
en Esperanto: http://www.esperanto.de/
Kore salutas vin, Heinz W. Sprick (prezidanto de la LKK)
Ni invitas diverslandajn esperantistojn al novaj E-kursoj okazontaj en
Interreto vive, en studgrupoj gvidataj de universitata instruistino.
Ĉi-foje oni povas elekti inter tri kursoj. Ĉiu el ili havas difinitan
ĉefcelon, sed realigas ankaŭ plurajn aliajn celojn.
Kurso pri SKRIBADO – supera nivelo
Kurso pri PAROLADO – supera nivelo
Post-elementa lingva kurso “Forlasu la TERETAĜON!”
Detalojn bv. vidi en la kompleta informo. Ĝi troviĝas en la anoncejo pri
la E-kursoj organizataj de la universitato por esperantistoj el la tuta
mondo: http://goo.gl/x1S3AH aŭ https://docs.google.com/document/d/1rStQagmNzn5ĵNmd2Bg9eB_dXfS3QAXY9xJwBtGkBUo/preview
Limdato por aliĝi: 31-a de decembro 2014 (poste kontaktu Maria Majerczak)
La kursoj komenciĝos komence de januaro 2015.
Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi
decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl
ĉe gmail.com.
Lernu E-on ĉiusemajne kun interesaj kaj amikemaj esperantistoj el aliaj
landoj... restante en via hejmo! Lernu en la sama universitato, en kiu
studis Nikolao Kopernik kaj la posta papo Johano Paŭlo 2.
Kore invitas vin, Maria Majerczak [elparolo: Majerĉak], Gvidantino de la
Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato
- Filmo pri la 70-a IJK en Fortalezo 2014: https://www.youtube.com/watch?v=RVl6doVlIgo
- Informletero de Vinilkosmo n-ro 39 pri aktualaj Esperanto-muziko: http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=39&lge=e
- Ĉu vi konas/uzas Duolingo? Rigardu al https://docs.google.com/document/d/1myCOcO3ovi2ZoaV0bKVpdGu88My6K0YRWyQEAHpEfgk/edit.
Fotoj jam estas, bezonatas nur rakontemulo por verki la fabelon. :-)
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 24a de januaro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015.
Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese
tutpeko ĉe aliceadsl.fr
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo, de la 26-a februaro ĝis la
8-a de marto 2015, http://www.esperanto.org.np/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a
de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi
16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo
2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio
2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015,
http://ilei.info/
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto
2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, lastan semajnfinon de septembro 2015
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA
renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu