TEJO-aktuale: numero 399, 2014-11-21
Malsukcesa elŝuto.
- La programo pli kaj pli estas malkaŝita. Rigardu la novaĵojn en http://jes.pej.pl
- Dum JES 2014 tostoj ne mankos, specife en la silvestra balo :) Ne mankos
ankaŭ Kapriol’ kiu koncertos kaj faros dancatelieron! :)
- UNIKAĴO - Nekredeblan ĝojon por viaj oreloj portos mikso de bluso,
roko, folko kaj eksperimenteca muziko kiun prezentos en JES 2014 juna
germana muzikgrupo "Karpfen diem" aŭ aliel "La Berlinanoj"! Ne maltrafu
ĝin! :)
- Ĉu vi estas sciencisto, esploristo aŭ alia fakulo kaj volas prezenti
vian kampon? Prelegu en JES! Post ege ĝueblaj prelegsesioj en la
pasintjara JES kaj la ĉi-jara IJK, la Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado
de TEJO daŭrigas sian programon de mallongaj prelegoj pri diversaj
sciencaj temoj. Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon por 9-minuta
prelego pri via temo al hiyayaywhopee ĉe gmail.com!
- AMO vojaĝos al JES: ek al trejniĝo! Se vi spertiĝemas pri la ŝlosilaj
agadoj por sukcese antaŭenigi E-organizon, nepre aliĝu al AMO-8,
trejnseminario okazigota en JES danke al la kunlaboro inter UEA kaj TEJO.
Dum AMO-8, kies ĉeftemo estos "Esencaj elementoj por sukcesa E-organizo",
vi povos trejniĝi pri kvar temoj: grupformado, informado, eksteraj
rilatoj, financmastrumado; la seminario okazos en kvar duontagoj. Se vi
scivolemas, bv. kontakti la organizantojn ĉe at(ĉe)tejo.org! :-)
- Karaj! Jam eblas aliĝi al la ekskursoj de JES! :) https://docs.google.com/forms/d/1aOL75rWWOZ_9P18uWjFJKLNEAPoN5XVK4hJFviAwa7I/viewform
Fondaĵo Vikimedio evoluigas novan tradukan interfacon por Vikipedioj kaj
invitas esperantistojn taksi kvaliton de la tradukado. Laŭ nia takso kaj
intereso povas esti la ilo ŝaltita en Esperanta Vikipedio (sen intereso ni
ne povos uzi ĝin).
Kion fari:
Bonvolu iri al https://eo.wikipedia.org/wiki/
tie estas koncize priskribita la tuta afero kun ligilo al la demandaro (http://hexm.de/8iyt), listigo de uzeblaj
tradukiloj kaj traduk-interfacoj, kaj eĉ video pri uzado.
Kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25a de julio
ĝis 1a de aŭgusto 2015) okazos la 68-a sesio de la Internacia Kongresa
Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj
personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la
sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim,
IL-7179901 Modiin, Israelo (rete: amri ĉe
huji.ac.il).
La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2015.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).
Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos
el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu
la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
Ĉiu preleganto devas mem zorgi pri sia aliĝo al la 100-a UK. Akceptita
prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj
antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU (http://www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html).
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 558, 2014-11-21) Legu pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2014/UEA-invitas-prelegi-en-la-IKU-sesio-en-Lillo
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis
14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de
decembro, vejo.vjetnamio ĉe
gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara
Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio,
27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014
ĝis 3a de januaro 2015, http://www.internacia-festivalo.de/
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro
2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj http://jes.pej.pl
JARFINO en GREZIJONO, Francio, de la 30-a de decembro 2014 ĝis la 4-a de
januaro 2015, http://gresillon.org/jarfino aŭ isabelle.nicolas2 ĉe
gmail.com
2015
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, http://ilei.info/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 24a de januaro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
22-a Staĝo de Tut-P.E-Ko, Ariège, Francio, 14a ĝis 21a de februaro 2015.
Petu pliajn informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese
tutpeko ĉe aliceadsl.fr
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de februaro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de marto 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
31a Printempa Semajno Internacia (PSI), Winterberg, Germanio, 3a ĝis 10a
de aprilo 2015, http://www.esperanto.de/psi
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio
2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1
kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 28a de julio ĝis 1a de auĝusto
2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, lastan semajnfinon de septembro 2015
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA
renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu