TEJO-aktuale: numero 397, 2014-11

TEJO serĉas helpantojn por verki administran subvencipeton de Eŭropo

Ĉi-jare TEJO refoje sendos subvencipeton por ricevi la administran subvencion de Eŭropo. La ricevo de tiu subvencio ebligus al TEJO ne nur stabilajn financojn, sed ankaŭ pli da agadoj, pli da projektoj. La Estraro de TEJO jam komencis verki ĝin kaj estrarano Veronika Poór partoprenos informan tagon en Bruselo por altigi la ŝancojn. Ĉu vi ŝatus helpi verki la subvencipeton, helpi TEJO-n kaj akiri utilajn konojn? Se jes, skribu al oficejo ĉe tejo.org!

"Saluton, samideano!" verkita de Aloísio Sartorato aĉeteblas ĉe UEA

La plej nova libro eldonita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj aĉeteblas en la Libroservo de UEA. Temas pri "Saluton, samideano!", verkita de Aloísio Sartorato. Ĝi enhavas artikolojn, eseojn, recenzojn, poeziaĵojn kaj tradukaĵojn faritajn de unu el la plej elstaraj brazilaj esperantistoj, laŭlonge de pli ol 50 jaroj. Vere leginda verko! Legu pli ĉe http://katalogo.uea.org/index.php?inf=9103

ARFINO en GREZIJONO, Francio, de la 30-a de decembro 2014 ĝis la 4-a de januaro 2015

La franca Esperanto-Kastelo Grezijono proponas al vi 4 tagojn da festado ĉirkaŭ la fino de la jaro de mardo, la 30-a de decembro 2014 posttagmeze ĝis dimanĉo, la 4-a de januaro 2015 tagmeze. Venu renkonti belan teamon por varia programo arta kaj luda. Malstreĉiĝu tut-familie lernante novan fakon.

Legu pli: http://gresillon.org/jarfino

Por ĉiuj aliaj informoj kontaktu Isabelle NICOLAS:

- retmesaĝo: isabelle.nicolas2 ĉe gmail.com

- poŝtelefono: +33-6.70.58.61.

- fiksa telefono: +33-2.41.89.10.34

Dankon kaj ĝis baldaŭ!

[UEA - Universala Esperanto Asocio] 100-a UK en Lillo, Francio, 25.07-01.08.2015

Malsukcesa elŝuto.

[EDU]-Novaĵoj: KER-ekzamentagoj en 2015

Ni informas vin, ke en 2015 ni okazigas ne unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi tri malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno kaj al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj.

Bonvolu legi la detalojn ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=501

Nova podkasto pri tekniko, kulturo kaj socio

Iru rekte al kern.punkto.info: http://kern.punkto.info/

Esperanta novaĵkanalo el Argentino

[ret-info] Kreu animaciojn, ludojn, rakontojn - en Esperanto!

Malsukcesa elŝuto.

[Esperantujo] Du novaj albumoj aperas en novembro

Venontaj renkontiĝoj

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo, Stella Plage, Francio, 15a kaj 16a de novembro 2014, http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm

Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka Zdroj, Polando, 21a ĝis 23a de novembro, http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html

Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/

'Didaktika Afiŝaro', CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6a de decembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr

31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014 ĝis 3a de januaro 2015, http://www.internacia-festivalo.de/

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu