TEJO-aktuale: numero 396, 2014-10

TEJO starigas Komisionon de Azia Junularo!

Por kreskigi la junularan e-movadon en Azio, la komisiono celas:

- Regule interŝanĝi spertojn, ideojn kaj informojn pri siaj agadoj; reprezentantoj de la diversaj landoj estas bonvenaj raporti.

- Helpi ekigi movadon en najbaraj landoj, kie momente ne estas aktivuloj

- Kunorganizi junularajn aranĝojn, kiel Komuna Seminario kaj trejnseminariojn

- Kune partopreni en projektoj

La listo TEJO - Landa agado – Azio estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri movado de junuloj en Azio.

Tie ĉi vi povas sekvi novaĵon de e-movado en Azio, libere komenti al temoj, doni iu ajn proponon, ktp

Legu pli pri landa agado en la laborplano (http://bit.ly/laborplano2013) kaj se vi volas partopreni la komisionon aliĝu skribante al landa.agado ĉe tejo.org!

[41-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA] Premiero: "La Estraro de TEJO respondas".

Malsukcesa elŝuto.

[TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] FONDUSO TRAMPOLINO

Malsukcesa elŝuto.

DU STIPENDIULOJ DE UEA STUDIS TERMINOLOGION EN VIENO

En konkurso de UEA, Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo ĉi-printempe gajnis subvencion por vojaĝo al Vieno kaj partopreno en la terminologia somerlernejo, kiun la internacia terminologia reto TermNet okazigis de la 14-a ĝis la 18-a de julio. Reveninte de Aŭstrio ili rakontas pri siaj spertoj.

"Mi ne povis imagi kiel profunda interrilatiĝo ekzistas inter mia studfako kaj Terminologio […] mi nun havas pli konkretan bildon pri kiel prepari terminologian projekton”, asertas Ariadna Garcìa Gutièrrez.

"Dankon al UEA kaj TEC – sen ilia financa subteno neniamaniere mi havus eblon partopreni”, raportas Aida Čižikaitė.

La raportoj de la du stipendiuloj nun legeblas en la biblioteko de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC) ĉe http://esperanto.net/tec/. Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj kaj organizinto de la ĉi-jara konkurso, intencas starigi similan stipendi-eblon en 2016 por kapabligi pli da Esperantistoj pri la terminologia fako. TEJO-membroj pretu por konkursumi! Kontaktu: Mélanie Maradan (melmaradan ĉe yahoo.fr)

Nova temo-propono en nia retejo. Verku pri la temo por Kontakto!

Revuo Kontakto: Geedziĝo x Divorcoj

La geedziĝo estas grava momento en la vivo de la homoj. La plejmulto de la junuloj kredas ke feliĉa … Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2014/10/geedzigo-x-divorcoj.html

[6-a Junulara E-Semajno] Kunvojaĝu al JES!

Malsukcesa elŝuto.

[Somera Esperanto-Studado 2014 – Slovakio] Fotogalerio finfine haveblas

Malsukcesa elŝuto.

[ret-info] Doktora disertacio pri "Ĵurnalismo de la Eo-movado"

Malsukcesa elŝuto.

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2015

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100-a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html .

Venontaj renkontiĝoj

KKPS - KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Nederlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo, Stella Plage, Francio, 15a kaj 16a de novembro 2014, http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm

Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka Zdroj, Polando, 21a ĝis 23a de novembro, http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html

Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/

'Didaktika Afiŝaro', CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6a de decembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr

31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014 ĝis 3a de januaro 2015, http://www.internacia-festivalo.de/

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu